tradukoj: be bg cs de en fr hu it nl ru sv tr

*suker/o

*sukero

KUI Blanka dolĉa substanco, konsistanta el karbono, hidrogeno kaj oksigeno, kaj elprenita el diversaj vegetaĵoj, precipe el sukerkano kaj el beto: li donis al mi teon kun sukero [1]; la pli vaste konataj sukeroj, glukozo kaj fruktozo, havas en ĉiu molekulo ses karbon-atomojn [2].

sukeri

(tr)
Dolĉigi per sukero.

*sukeraĵo

KUI Sukerita frandaĵo: sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj [3]; Mi havas 80 jarojn kaj spertis kiel, ĉe ni, la boligitaj sukeraĵoj, biskvitoj, ktp. ofte estis sen volvaĵoj kaj liveritaj al aĉetantoj en simplaj papersakoj, kiam mi estis infano [4].

sukeraĵejo

Butiko, kie oni vendas sukeraĵojn: tiajn [bombonojn] ili antaŭe vidis nur en la sukeraĵejoj [5].

sukerujo

Vazo aŭ alia ujo por konservi aŭ prezenti sukeron: estas ... pulvora sukero, en sukerujoj [6].

laktosukeroTEZ

=laktozo

pulvorsukero

Pulvorigita sukero.

tradukoj

anglaj

~o: sugar; pulvor~o: powdered sugar.

belorusaj

~o: цукар.

bulgaraj

~o: захар.

ĉeĥaj

~o: cukr.

francaj

~o: sucre; ~i: sucrer; ~aĵo: sucrerie; ~aĵejo: confiserie; ~ujo: sucrier; lakto~o: lactose; pulvor~o: azúcar glas.

germanaj

~o: Zucker; ~i: zuckern; ~aĵo: Süßigkeit; ~aĵejo: Konditorei; lakto~o: Milchzucker, Laktose; pulvor~o: Puderzucker.

hungaraj

~o: cukor; ~i: cukroz; ~aĵo: édesség; ~aĵejo: cukrászda; lakto~o: tejcukor, laktóz.

italaj

~o: zucchero; ~i: zuccherare; ~aĵo: zuccherino, dolce (sost.); ~aĵejo: confetteria; ~ujo: zuccheriera; lakto~o: lattosio; pulvor~o: zucchero a velo.

nederlandaj

~o: suiker; ~i: zoeten; ~aĵo: suikerwaar, snoepgoed; ~aĵejo: snoepwinkel.

rusaj

~o: сахар; ~i: класть сахар (во что-л.); ~aĵo: сладость (кушанье), кондитерское изделие; ~aĵejo: кондитерская; lakto~o: молочный сахар, лактоза.

svedaj

~o: socker; ~i: sockra.

turkaj

~o: şeker.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 16a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
4. Henry D. Palmer: Papera malŝparo, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 4a
5. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 1a
6. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 5a

[^Revo] [suker.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2011/06/25 17:10:20 ]