tradukoj: bg da de hu it nl pt ru

Ŝengen/o

Ŝengeno

GEOG
Luksemburga vilaĝo, precipe konata pro la viza traktato tie subskribita: la vinvilaĝo Ŝengeno, kie, surŝipe en 1985, oni subskribis traktaton pri senlima vojaĝo („ŝengena vizo“).

Ŝengena

POL Rilata al la traktato de Ŝengeno: ŝengena vizo; la ŝengena spaco (kie validas la ŝengenaj vizoj); kiam la aliĝo de Litovio kaj Pollando al EU iĝis reala, oni ekkonsciis, ke la Ŝengenaj reguloj malebligos senvizajn vojaĝojn de ruslandanoj al la najbaroj [1]; ĉirkaŭ 180 homoj devis partopreni, sed pro „fera“ ŝengena kurteno kapitalisma ne povis alveni pli ol 60 homoj el Afriko aŭ el Orienta Eŭropo, ĉar ili ne ricevis vizon [2]; en decembro 2007 estis nuligita ajna kontrolo pri internaj ŝtatlimoj de la landoj apartenantaj al la ŝengena traktato [3].

tradukoj

bulgaraj

~o: Шенген.

danaj

ŝ~a vizo: Schengen-visum.

germanaj

~o: Schengen; ~a: Schengen-. ŝ~a vizo: Schengen-Visum.

hungaraj

~o: Schengen; ~a: schengeni. ŝ~a vizo: schengeni vízum; ŝ~a spaco: schengeni övezet.

italaj

~o: Schengen; ~a: di Schengen. ŝ~a spaco: area Schengen, spazio Schengen.

nederlandaj

~o: Schengen; ~a: Schengen-. ŝ~a vizo: Schengenvisum; ŝ~a spaco: Schengenzone.

portugalaj

~o: Schengen.

rusaj

~o: Шенген; ~a: шенгенский . ŝ~a vizo: шенгенская виза; ŝ~a spaco: шенгенское пространство .

fontoj

1. Halina Gorecka: Ruslando kaj Eŭropo trovis kompromisan solvon, La Ondo de Esperanto, 2002:12
2. FET, Somero
3. LAST: Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj, Monato, 2008/5, p. 12

[^Revo] [sxengen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/07/11 16:31:04 ]