tradukoj: de fr la

tekton/o [1]

tektono

BOT Alta arbo el tropika Azio kun manĝeblaj fruktoj, el kiu unu specio havas malhelan, densan, neputreman lignon uzatan por mebloj kaj aliaj objektoj, genro el familio verbenacoj (Tectona): La arbara areo de Yunnan estas relative granda. Tie kreskas la valoraj arboj metasekvojoj ..., tektonoj, palisandroj, kamforarboj [2]; Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado [3].

tradukoj

francaj

~o: teck.

germanaj

~o: Teakbaum, Teak.

latina/sciencaj

~o : Tectona.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Chen Jie: Yunnan - trezorejo de vegetaĵoj, 2001
3. Vikipedio, artikolo „Birmo“, 2008-09-02

[^Revo] [tekton.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2008/10/12 16:43:56 ]