tradukoj: fr pl

terari/o [1]

terario

ZOO Vitrokesto, en kiu oni bredas malgrandajn bestojn: Tomaso Greggs, gardisto en la pavilono de saŭroj, estis puriganta ujojn kaj terariojn [2]; terure, sinjoroj, - ripetis li, turnante sin al bufoj en la terario, sed la bufoj dormis kaj nenion respondis al li [3] VD:akvario

tradukoj

francaj

~o: terrarium.

polaj

~o: terarium.

fontoj

1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
2. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 9a
3. M. Bulgakov, trad. L. Novikova: Fatalaj ovoj. - en Impeto'89, ĉapitro 2a

[^Revo] [terari.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2008/11/07 17:30:55 ]