tradukoj:
be de en es fr hu nl pl ru
2teritori/o [1]
teritorio
- 1.
-
Parto de tersurfaco posedanta klarajn limojn:
sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel
ordinare antaŭ la ekmarŝo
[2];
malgrandiĝo de la fruktodona teritorio
[3];
la praposedanto de la aŭtorrajto ... rajtas
malimplice limigi la teritorion de distribuado de la
Programo
[4];
La ruino de la burgo Devín troviĝas ...
sur
la teritorio de la slovaka cefurbo Bratislava;
La montaro Malé Karpaty ― Malgrandaj Karpatoj ―
estas
unu sola grandarea naturprotektata teritorio de vitkultura
tipo
[5];
ĉio estas limigita sur nia planedo: krudaj materialoj,
akvo, teritorio, renovigeblaj riĉofontoj
[6].
- 2.
-
Difinita parto de tera surfaco, eventuale kun la apudaj aŭ
internaj
akva kaj aera spacoj, konsiderata kiel submetita al iu regado
aŭ administrado; administra, politika unuo:
la teritorio de la urbo;
la Turkoj invadis aŭstran teritorion;
privilegio pri eksterteritorieco
(koncesiita al ambasadorejoj);
daŭras inter Estonio kaj Rusio politikaj intertraktadoj,
por ke
i.a. foriru la rusa armeo el estona teritorio
[7].
tradukoj
anglaj
~o:
territory.
belorusaj
~o:
тэрыторыя.
francaj
~o:
territoire.
germanaj
~o:
Territorium.
hispanaj
~o:
territorio.
hungaraj
~o:
terület.
nederlandaj
~o:
grondgebied, territorium.
polaj
~o:
terytorium.
rusaj
~o:
территория.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 16a3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 13a4.
Ĝenerala Publika Permesilo5.
La 77a kongreso de SAT6.
Konstitua ĉarto de la Ekologiista Movado
Sendependa7.
H. Viires: Hejmen la
rusoj...?, Monato, jaro 1993a, numero 9a, p.
9a
[^Revo]
[terito.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2010/06/26 05:45:29 ]