tradukoj: fr

trum/o [1]

trumo

ARKI Parto inter du malfermaĵoj de muro aŭ vando: en la trumo inter fenestroj defalis metala tabulo [2].
a)
Panelo, pentraĵo, spegulo aŭ alia ornamaĵo lokita inter du malfermaĵoj: mi konis ankaŭ aliajn miajn soziojn — en mia trumo, en la orumita tripanela klapspegulo, en la surmura spegulo pendanta en kverka framo [3].
b)
Meza kolono inter du malfermaĵoj de pordego.

tradukoj

francaj

~o: trumeau.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009
3. V. Brjusov, trad. I. Novikova: En la spegulo, en: Kvar noveloj, 1999

[^Revo] [trum.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.1 2010/01/03 17:30:32 ]