tradukoj: be bg de en hu nl pl pt ru

tundr/o

tundro

GEOG
1.
Senarba ebenaĵo inter la Arkta oceano kaj tajgo, kun konstante glaciiĝinta subgrundo, kie kreskas precipe muskoj, likenoj, herboj kaj arbustoj: ili scias, ke tie, sur la limo mem de la du Tundroj, de nia Tundro por la vivantoj kaj de la alia Tundro por la mortintoj, kuŝas terura eterna lago, senlime larĝega, glacie malvarma, senfunde profunda; kaj tiun ĉi lagon gardante, staras ĉe ĝi senkompateme severega maljunulino, pli praaĝa ol la Tundro mem [1].
2.
Simila regiono en la suda duonglobo apud Antarkto.
3.
Simila senarba regiono en montaro, super la arbara zono.

tundrano

Loĝanto de tundro: la ĉukĉoj bonege konas siajn samtundranojn, multe pli bone ol ni konas niajn samvilaĝanojn [2].

tradukoj

anglaj

~o: tundra.

belorusaj

~o: тундра; ~ano: жыхар тундры.

bulgaraj

~o: тундра.

germanaj

~o: Tundra.

hungaraj

~o: tundra; ~ano: tundralakó.

nederlandaj

~o 1.: toendra.

polaj

~o: tundra; ~ano: mieszkaniec tundry.

portugalaj

~o: tundra.

rusaj

~o: тундра; ~ano: житель тундры .

fontoj

1. Eroŝenko: La destinita vivi., El vivo de ĉukĉoj (Esperanta Ligilo, n-roj 5–8, 1933).
2. Eroŝenko: Blindaj ĉukĉoj., El vivo de ĉukĉoj (Esperanta Ligilo, n-roj 5–8, 1933).

[^Revo] [tundr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2009/01/03 17:30:55 ]