tradukoj: be ca de en es fi fr hu it nl pt ru

*uzurp/i [1]

*uzurpiTEZ

(tr)
JUR Senrajte proprigi al si bienon, povon aŭ titolon: uzurpi la tronon, la rajtojn, la agokampon de iu.

uzurpulo, uzurpantoTEZ

JURPOL Homo, kiu uzurpis aliulan propraĵon: „kiel vi arogis kontraŭbatali min, vian regnestron?“ La kapitano ... respondis per firma voĉo: „Vi ne estas mia regnestro, vi estas rabisto kaj uzurpulo. Ĉu vi aŭdas?“ [2]; la uzurpantojn puŝas de si tero, / la arboj pafas, mordas la arbusto [3].

tradukoj

anglaj

~i: usurp.

belorusaj

~i: узурпаваць.

finnaj

~i: anastaa, kaapata.

francaj

~i: usurper; ~ulo, : usurpateur.

germanaj

~i: usurpieren, an sich reißen.

hispanaj

~i: usurpar.

hungaraj

~i: bitorol.

italaj

~i: usurpare; ~ulo, : usurpatore.

katalunaj

~i: usurpar; ~ulo, : usurpador.

nederlandaj

~i: onrechtmatig toe-eigenen.

portugalaj

~i: usurpar.

rusaj

~i: узурпировать.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. A. Puŝkin, trad. M. Ŝidlovskaja: La kapitanfilino, [1927]
3. K. Kalocsay: Partizanoj, en: Tra la ŝtormo, 1939-1945

[^Revo] [uzurp.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2012/01/02 18:10:25 ]