tradukoj: de es fr hu it nl pt ru

Varingjen/o [1]

Varingjeno

ESPPERS
Franca esperanta vortaristo kaj beletristo (1901–1991), ĉefredaktisto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), tradukinto de diversaj verkoj, originala eseisto kaj poemisto foje uzinta kaŝnomojn.

Rim.: Laŭ la ekzemplo en PIV2 atribuita tie al Varingjeno, ŝajnas ke li mem preferis ĝuste ĉi tian transskribon: vi longe skribis al mi, amiko Varingjen'; en la literaturo, cetere, troveblas ankaŭ pli fonetika transskribo: la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno [2].

varingjena

Rilata al Varingjeno, al liaj verkaro, stilo: la nevalidecon de la varingjena rezono pruvas la fakto, ke oni povas returni la argumenton [3].

tradukoj

francaj

~o: Gaston Waringhien.

germanaj

~o: Gaston Waringhien.

hispanaj

~o: Waringhien.

hungaraj

~o: Waringhien; v~a: waringhieni, Waringhien-féle.

italaj

~o: Waringhien; v~a: waringhiano, di Waringhien.

nederlandaj

~o: Gaston Waringhien; v~a: op de manier van Waringhien, van Waringhien.

portugalaj

~o: Waringhien.

rusaj

~o: Гастон Варенгьен; v~a: Варенгьенов.

fontoj

1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
3. Claude Piron: La bona lingvo, p. 81a

[^Revo] [varingjen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/12/11 17:30:27 ]