tradukoj: be ca de en es fa fr hu nl pt ru sk

*venĝ/i

*venĝiTEZ

1.
(tr. iun) Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno: venĝi amikon; mi havas sufiĉe da kuraĝo por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al miZ; mi trovos rimedojn por venĝi min kontraŭ viZ; mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝitaZ..
2.
(tr, ion) Kompensi suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno: venĝi sian ofendon al iu; mi venĝos al li la morton de mia patro; la ĉielo donu, ke mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras!Z
3.TEZ
(ntr)
Fari malbonon por kompensi suferitaĵon: li volas plej kruele venĝi; li ĵuris, ke li terure venĝosZ; oni ĉirkaŭbatas vin, kaj vi eĉ ne povas venĝiZ; mi ne scius venĝi al humilajB; mi venigas sur vin venĝan glavon, kiu venĝos pro la interligoZ; venĝu pro mia patroZ! venĝu por mortigo liaZ! ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉieloZ! SIN:pagi 2, 3

venĝoTEZ

Puno pro ofendo, por kontentigi sian koleron: fari venĝon alZ, kontraŭZ iu.

venĝemo

Inklino al venĝo

tradukoj

anglaj

~i: revenge, avenge.

belorusaj

~i: помсьціць; ~o: помста; ~emo: помсьлівасьць.

francaj

~i: se venger, venger; ~o: vengeance; ~emo: rancune, vindicativité.

germanaj

~i: rächen; ~o: Rache.

hispanaj

~o: venganza; ~emo: vengativo.

hungaraj

~i: megbosszul; ~o: bosszú; ~emo: bosszúvágy.

katalunaj

~i 1.: venjar; ~i 2.: venjar; ~i 3.: venjar-se (de); ~o: venjança, revenja; ~emo: venjatiu.

nederlandaj

~i: wreken; ~o: wraak; ~emo: wraakzuchtig.

persaj

~i: انتقام گرفتن; ~o: کین‌خواهی، انتقام; ~emo: انتقامجویی، کینه‌جویی.

portugalaj

~i: vingar; ~o: vingança; ~emo: sentimento de vingança.

rusaj

~i: мстить, отомстить; ~o: месть; ~emo: мстительность.

slovakaj

~i: pomstiť; ~o: pomsta; ~emo: pomstychtivosť.

[^Revo] [vengx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2012/03/13 19:10:14 ]