tradukoj: de en es fr hu la nl pl pt sv
Alta, ordinare dujara herbo kun larĝaj bazaj folioj kaj flavaj
florspikoj, vivanta en Eŭropo kaj Azio,
genro el familio skrofulariacoj (Verbascum):
la ĉevalo ... iras paŝante, elĉerpita, inter la
altaj verbaskoj, kiuj karese tuŝadas ĝin
[2];
la verbasko, kun siaj grandaj lanugaj folioj grund-nivele, kaj
la tigo rekta supren, kaj la longaj spikoj disaj kaj kvazaŭ
stel-garnitaj per vivkoloraj flavaj floroj
[3].