tradukoj: be cs de el en es fr he hu nl pt ru sv vo

*vizit/i

*viziti

(tr)
1.
Iri por vidi iun hejme: antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzonZ; veni viziteZ; la kuracisto vizitas siajn klientojn.
2.
Iri por vidi ion: viziti urbon, muzeon; la konferenco estis bone vizitita; teatramanto ofte vizitas la teatronZ.
3.
Iri regule ien: viziti kurson, klinikonB, lernejonB; vizitadi gimnazionZ.

vizito

Ago viziti: mia vizito faris al li grandan plezuronZ; mizero faras viziton, ne atendante inviton [1]; peti de kuracisto la konton de liaj vizitoj; kondolenca vizitoZ; la svedoj jam multfoje kaj multnombre faris vizitojn en Polujon [2]; mi kun plezuro rememoras mian nelongan laboran viziton en tiun landon en majo de la 1997a jaro [3].

Rim.: En la lingvo estas iom da hezito pri la amplekso de la nocio vizito: ĉu ĝi estu limigita je nura restado, gastado ktp -- aŭ entenu kaj la alvenon, kaj la restadon. La diferenco montriĝas kiam temas pri loko kiu rolas kiel celo de vizito: ĉu vizito en biblioteko vizito en bibliotekon? Ambaŭ uzoj ekzistas en la lingvo; la dua ebligas pli distingeman uzon de la komplementoj, simetrie kun la verba formo, kp: Mi vizitis plurajn hejmojn tie. ― Mi multe vizitis tie. ― Mi faris multajn vizitojn tie („tie“ aperas kiel loka, fona komplemento). Kaj kontraste: mi faris multajn vizitojn tien (ekz-e „ĉe ŝian tombon“, „tien“ aperas kiel cela komplemento). Kp ankaŭ: Knut volis fari viziton al la patro de Anjo [4]; pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj [5]. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~i: visit.

belorusaj

~i: наведваць, візітаваць; ~o: наведваньне, візіт.

ĉeĥaj

~i: navštívit; ~i: navštíviť.

francaj

~i 1.: rendre visite; ~i 2.: visiter; ~i: fréquenter; ~o: visite.

germanaj

~i 1.: besuchen; ~i 2.: besuchen, besichtigen; ~i 3.: besuchen; ~o: Besuch.

grekaj

~i: επισκέπτομαι; ~o: επίσκεψη.

hebreaj

~i: לבקר; ~o: ביקור.

hispanaj

~i: visitar; ~o: visita.

hungaraj

~i 1.: meglátogat, felkeres; ~i 2.: meglátogat, megtekint; ~i 3.: jár ; ~o: látogatás, megtekintés.

nederlandaj

~i: bezoeken; ~o: bezoek.

portugalaj

~i 1.: visitar; ~i 2.: visitar; ~i 3.: frequentar; ~o: visita.

rusaj

~i 1.: нанести визит; ~i: посещать, посетить; ~o: визит, посещение.

svedaj

~i 1.: besöka; ~i 2.: besöka; ~o: besök.

volapukaj

~i: visitön; ~o: visit.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
3. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 11(61)
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
5. Lida ELBAKJAN: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismoMonato

[^Revo] [vizit.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2006/03/24 17:31:21 ]