tradukoj: fr hu it

zeken/o

zekeno

EKON Ora monero unue emisiita en Venecio en la 13a jarcento, uzita ĝis en la 19a jarcento: ... por viaj malriĉaj paroĥanoj,“ li murmuris, ruĝiĝante kaj ŝovante sub randon de telero manplenon da zekenoj [1].

Rim.: Alia esperantigo: zekino [2]: vi diris, ke oni donos al ni cent orajn zekinojn [3].

tradukoj

francaj

~o: sequin.

hungaraj

~o: dukát.

italaj

~o: zecchino.

fontoj

1. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Libro de Apokrifoj, 2, Imperiestro Diokleciano
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. V. Hugo, trad. D. Luez: Angelo, Tirano de Padovo, 3:1:3, Franca Esperantisto, 1986-07, numero 373a

[^Revo] [zeken.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2008/07/11 16:30:28 ]