IPI 25

Informilo por Interlingvistoj

7-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-ro 25 (2/1998)

Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin;
tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de


Enhavo

1 Interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj 2

2 Arangxoj 5

3 Estontaj Arangxoj 10

4 Publicajxoj 11

5 La arkivo de IALA retrovita 19

6 Kie estas la lingvaj limoj de Europo ? (Vera Barandovská-Frank) 19


1 Interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj

Estas ege necese registri cxion, kio rilatas al la pozicio de interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj. Siatempe Germain Pirlot registris la kursojn tutmonde kaj regule publikigis la enketajxojn. La redaktoro klopodas registri gravajn cxi-rilatajn aferojn, sed estas iom pli bone informita nur pri la situacio en Germanio. Eble cxi tiu cxapitro helpos, ke ankau en aliaj landoj oni komencu sisteme registri kaj noti.

1.1 Interlingvistiko en germanaj universitatoj

Dum la somera semestro 1998 en Germanio okazis jenaj arangxoj:

Berlin, Humboldt-Universitato:
Filozofia Fakultato II, Instituto pri germana lingvo kaj lingvistiko. Prelego: "De projekto al vivanta lingvo: Esperanto - strukturo, evoluo aplikkapablo" (fakultativa, por cxiuj fakultatoj), 2 semajnhoroj, d-ro sc. Detlev Blanke

Freiburg, Universitato:
Filozofia Fakultato II, Romana Instituto. Seminario "Esperanto - teorio kaj praktiko", 2 semajnhoroj, prof. d-ro Martin Gauger

Leipzig, Universitato:
Instituto pri angla lingvistiko. Supera seminario (Proseminar) "Enkonduko en interlingvistikon" (elekte deviga), 2 semajnhoroj, d-rino Sabine Fiedler

Müster, Universitato:
Instituto pri gxenerala lingvistiko. Supera seminario (Proseminar), 2 semajnhoroj, d-rino Dagmar Schütte

Paderborn, Universitato-Komuna Altlernejo Paderborn:
Sekcio pri pedagogio, Instituto pri kibernetiko. Seminario "Interlingvistikaj kontribuoj al klerigo-kibernetiko", 2 semajnhoroj, d-rino Vera Barandovská-Frank

Rostock, Universitato:
Filozofia Fakultato. Prelego/Supera Seminario: "Lingvaj kaj sociaj utopioj", (libere elektebla), 2 semajnhoroj, d-rino habil. Cornelia Mannewitz

1.2 Profesoro pri interlingvistiko en Amsterdam

La 9-an de aprilo 1998 d-ro Marc van Oostendorp (Universitato Leiden) estis nomumita eksterordinara profesoro pri interlingvistiko kaj esperanto cxe la universitato de Amsterdam. La profesoran postenon prizorgas kaj subtenas kuratorio sub gvido de Hans Erasmus.

La inagura parolado de van Oostendorp aperis kiel brosxuro:

Van Oostendorp, Marc (1998): Taal zonder geschiedenis. Rede in verkorte vorm uitgesproken bij de aanvaarding van het ambt van bijzonder hoogleraar in de Interlinguistiek en Esperanto aan de Universiteit van Amsterdam op donderdag 9 april 1998. 36 p. (eldonejo: la autoro)

1.3 Interlingvistikaj kursoj en Poznan

Inter la 24-a kaj 28-a de augusto 1998 en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznan (Pollando) okazis la unuaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj en la Lingvistika Instituto de UAM. La kursojn gvidis d-ino Ilona Koutny el la sama universitato. Dek gestudentoj (Germanio, Nederlando, Belgio, Makedonio kaj Pollando) partoprenis la unuan sesion de la kursoj. Lekciis prof. d-ro John Wells (fonetiko), d-rino Ilona Koutny (teorio de komunikado, interkultura komunikado), d-ro Zbigniew Galor (enkonduko en la kulturon de Esperanto), mag. Lidia Ligeza (Esperanto-literaturo). La sekva sesio de la 3-jaraj eksteraj studoj okazos en februaro 1999. La universitato ofertas eblecon aligxi al la studoj ankau en la sekva studjaro.

Interesitoj sin turnu al : d-rino Ilona Koutny, Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodska 5, PL-60-371 Poznan. Telefono/fakso (sekretariejo): +48-(0)61 861-85-72; telefono/fakso (hejme): +48-(0)61 817-28-73 (fakso nur post antaua anonco). Retadreso: ikoutny@amu.edu.pl

1.4 Interlingvistiko en Szombathely

En la universitatranga katedro pri Aplika Lingvistiko en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (Hungario) en la unuan-jaran studprogramon eniris ankau interlingvistiko. La gestudentoj estas filologoj, kiuj krom pri fako aplika lingvistiko specialigxos ankau kun la angla au germana lingvoj. Krom pri la gxeneralaj lingvistikaj studoj ili konatigxos ankau pri interlingvistiko, pri kiu dum du semestroj po 2 horoj okazas lekcio kaj seminario. La studprogramon konsistigas lingvopolitikaj demandoj, analizo de aprioraj kaj aposterioraj lingvoprojektoj, dum al dua semestro detala analizo de Volapuko, Esperanto, Ido kaj kelkaj aliaj planlingvoj.

La kursojn gvidas d-rino Katalin Smidéliusz.

1.5 Doktorigaj disertacioj

1.6 Diplomlaborajxoj

1.7 Premio István Szerdahelyi

Memore al d-ro István Szerdahelyi, eksa docento de la Katedro pri Gxenerala kaj Aplika Lingvistiko de la Universitato Eötvös Lornád (ELTE), liaj gekolegoj deziras fondi la Premion István Szerdahelyi. Estas planite aljugxi la premion cxiujare al tiu student(in)o universitata au altlerneja, kies faklaborajxo okupigxas pri la temaro de esperantologio, interlingvistiko au pri la faka agado de István Szerdahelyi.

La sumo de la premio en la jaro 1998 estas 30.000 (tridek mil) hungaraj forintoj (HUF). La fondintoj enpagas cxi tiun sumon al la Fondajxo "Por la internacia lingvo, por Esperanto" de Hungaria Esperanto-Asocio, respektive al la adreso indikota fare de la Hungara Sekcio de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj). Kombinante gxin kun la sumo kolektigxinta sur la konto Fondajxo Szerdahelyi de ILEI, ekde 1999 (la 75-a datreveno de la naskigxo de Szerdahelyi) la premio povos esti altigata al internacia nivelo. Pri tio ni atendas la decidon de la Prezidio de ILEI.

En la jaro 1998 jam preparigxis diplomlaborajxo pri la faka agado de nia ekzemplodoninto, de nia profesoro fondinta la Esperanto-fakon de ELTE, surbaze de la zorgema prilaboro de la Szerdahelyi-postlasajxo. La komuna partopreno de la du institucioj estas absolute motivita kaj bezonata. István Szerdahelyi siatempe estis vicprezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) kaj prezidanto de ILEI. Tial lia agado rilatas ambau organizajxojn.

Per la jeno ni alvokas cxiujn eksajn gestudentojn de István Szerdahelyi por apogi nian iniciaton. Cxiuj lau siaj fortoj, kontribuante cxi-maniere al la kreo de la fonduso kun signifa sumo kies interezoj garantius la cxiujaran aljugxon de la premio.

Budapesto, en marto 1998
Subskribintoj: D-ro Tomás Gecsö, D-ro Árpád Máthé, D-rino Zsuzsa Varga-Haszonits


2 Arangxoj

2.1 Language Minorities ...en Gdansk

Jam en 1996 en Gdansk okazis la 9-a konferenco pri lingvaj minoritatoj sub la temo "Language Minorities and Minority languages in the Changing Europe" (1.-5.7.1996). Inter la partoprenintoj estis ankau Hans Erasmus kun prelego pri la temo "Esperanto a second language alongside the native tongue". La aktoj de la konferenco aperis (eldonitaj de Bruno Synak kaj Tomasz Wicherkiewicz, Gdansk: Wydawnictwo uniwersitetu gdanskiego, 1997).

2.2 La propra kaj la fremda

De la 2-a is 5-a de oktobro 1997 en Sankt Andreasberg (Harcmontaro) okazis seminario, organizita komune de Germana Esperanto-Asocio kaj la Internacia Laborrondo Sonnenberg - Socio por Kultura Intersxangxo, pri la temo "La propra kaj la fremda - kulturaj dimensioj de internacia komunikado". Partoprenis 32 personoj (esperantistoj kaj neesperantistoj). Laborlingvo estis la germana. En la mezo de la arangxo staris problemoj estigxantaj inter homoj, kiuj apartenas al diversaj kulturoj kaj ne konscias pri tiu diverseco. La programo enhavis prelegojn kaj praktikajn erojn, kiel ekz. la raporton de la irana kuracisto d-ro P. Faridani pri siaj propraj spertoj veninte al la fremda lando Germanio au grupajn ekzercojn pri memperceptado en kulturaj decidsituacioj (sub gvidado de Elisabeth Schwarzer). Al la gastprelegintoj apartenis prof. Peter Doyé (Universitato Braunschweig) pri "la interkultura dimensio de la lernado de fremdlingvoj". Francis Jarman (Universitato Hildesheim) prelegis pri la problemoj de interkultura komunikado kaj pri esplorprojekto lige al interkulturaj perceptstrategioj (cxe la ekzemplo de la "bildo pri Japanio") kaj d-ro Werner Bormann pri "Potenco, kulturo kaj lingvo".

(Lau raporto de Sabine Fiedler)

2.3 Kunekzistado - komunikado - kunagado en Europo

"Internacian semajnon de la renkontigxo" la Universitato/Komuna Altlernejo Paderborn organizis de 13.-21.2.1998. Gxi okazis lige kun la emeritigxo de prof. d-ro Helmar Frank kaj havis la kadran temon "Kunekzistado - komunikado - kunagado en Europo kaj la mondo". Estis jenaj prelegoj:

La esperantlinge indikitaj prelegoj estis cxiuj en la germana (krom tiuj de Bormann, Butan kaj Grego).

Okaze de la emeritigxo de H. Frank aperis festlibro:

Lobin, Gnter/Lohse, Heinz/ Piotrowksi, Siegfried/ Polkova, Eva( 1998, Eld.): Europäische Kommunikationskybernetik heute und morgen. Dobrichovice (Praha): KAVA-PECH, München: KoPäd, 179 p.

La libro i.a. entenas:

2.4 Oficiala interlingvistika sekcio en lingvistika konferenco

Tro maloftas interlingvistikaj/esperantologiaj kontribuoj, samrajte kaj efike prezentitaj en profesiaj lingvistikaj konferencoj. Bona ekzemplo estis la VIII-a Hungaria Konferenco pri Aplikata Lingvistiko, okazinta de 16-a is 18-a de aprilo 1998 en Szombathely kaj organizita de la "Hungaria societo pri fakuloj de aplika lingvistiko kaj fremdlingva instruado". Pli ol 400 partoprenantoj debatis pri la kadra temo "lingvo kiel intelekta kaj ekonomia kapitalo" en 22 sekcioj kaj prezentis sume cx. 300 prelegojn. La cx. 20 interlingvistoj agadis precipe (sed ne nur) en sia sekcio "XX. Interlingvistiko/Esperantologio". Prezentigxis prelegoj de Ilona Koutny (Fonetikaj aspektoj de Esperanto), Péter Murányi (La vorto Esperanto en komputilaj datumbazoj), Otto Prytz (Lingva komunikado kiel problemsolvado), Árpád Rátkai (Komencoj de la hungara esperanto-movado), Giorgio Silfer (pro maleesto legita: La esperantistaro: cxu lingva minoritato?), Katalin Smideliusz (Internaciaj eksperimentoj pri la propedeutika valoro de Esperanto), Zsuzsa Varga-Haszonits (Lingvistikaj konceptoj de István Szerdahelyi), Balázs Wacha (Duagradaj funkcioj de gramatikaj rimedoj en Esperanto) kaj de Detlev Blanke (Eugen Wüster kaj la naturalisma skolo). Tri interlingvistoj krome prezentis prelegojn en jenaj sekcioj: X. "La hungara kiel fremdlingvo" (Ilona Koutny: pri temvortaroj), III. "Lingvopolitiko" (Árpád Rátkai: pri lingva diskriminacio), I. "Leksikologio/leksikografio" (Detlev Blanke: pri la rilatoj inter terminologio-scienco kaj la Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster). Aparta Ronda Tablo estis dedicxita al István Szerdahelyi. Parto de la prelegoj aperos en la aktoj de la konferenco. La interlingvistikan sekcion zorge kaj kompetente organizis d-rino Katalin Smidéliusz, adjunkto en la Katedro pri Aplika Lingvistiko cxe la Pedadogia Altlernejo en Szombathely kaj konata instruistino de Esperanto.

2.5 Antau la Norvega Lingvistika Societo

La 26-an de majo 1998 Detlev Blanke prelegis antau la membroj de la Norvega Lingvistika Societo, en la Universitato de Oslo, pri la scienca valoro de planlingvoj.

2.6 Esperantologia konferenco en Montpeliero

En la kadro de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto (1.-8.8.1998) ankau okazis la tradicia esperantologia konferenco. La temo de la konferenco estis "La fakuloj kaj la movado - la movado kaj la fakuloj". Gxin preparis kaj gvidis prof. d-ro Marc van Oostendorp. Jen eltiro el lia raporto:

Pri la unua parto de la kadra temo "la fakuloj kaj la movado" parolis mi kaj Natalia Dankova. Mi provis pli-malpli gxenerale montri, kiel Eo povas esti interesa por "modernaj" lingvistoj. Mi diris, ke malgra cxio la malklara koncepto "natureco" iam grave rolos en la oficiala diskuto pri Eo, kaj ke la movado povas profiti el tio. Lau mi Eo estas interesa kompare kun aliaj lingvoj el du vidpunktoj.

Unue, gxi estas lingvo "natura" en pli-malpli "nenaturaj" cirkonstancoj. Kvankam ne ekzistas bonaj sinkronaj kialoj nomi Eo 'nenatura', gxi tamen funkcias en iom specialaj cirkonstancoj. Gxuste tio igas gxin interesa.

Aliflanke, ni ankau povas diri, ke Eo estas 'nenatura' (cxar inventita kaj juna) lingvo, kiu povas bone roli en 'naturaj' cirkonstancoj. Cxi-rilate mi iom priparolis la projekton Neighbour (propedeutika projekto ellaborita por propono al EU - DB). Poste parolis d-rino Natalia Dankova el Parizo. Sxi lastajare doktorigxis per disertacio pri "Temporalité en ésperanto. Étude du transfert", en kiu sxi pristudis la "pragmatikon" en la uzo de Esperanto fare de italoj, francoj kaj rusoj. Sxi priskribas, kiel ili rakontas historieton, kiel ili agas en amika konversacio. Por d-rino Dankova, Eo estas interesa studobjekto por lingvistoj pristudantaj la procezon de "akirado de dua lingvo". Cxar Esperanto ne havas tro rigidajn proprajn normojn, oni povas pli precize pristudi la procezon de "transdono de naciismoj". Se iu pristudas, kiel ekz. franco lernas la italan, li iam devas kalkuli kun la normoj kaj de la franca kaj de la itala. Lau mi, la esploroj de Dankova estas interesaj, cxar sxi simple uzas Esperanton en eksperimentoj, kiuj havas fakte alian celon (nome pristudi la akiradon de fremda lingvo gxenerale).

Prikomentis cxi tiujn du prelegojn prof. d-ro Carlo Minnaja. Li diris, ke estas tre grave, ke la movado estu kiel eble plej malferma al la fakuloj, cxe se tiuj fakuloj versxajne ne vere planas oficiale subteni la ideologion de la Esperanto-movado. Li ankau demandis pri la sorto de la iam eldonita revuo "Esperantologio". Prof. d-ro Christer Kiselman tiam prezentis siajn planojn. Li volas revivigi la iaman revuon. Gxi versxajne estu almenau dulingva kaj tial ankau havos la anglalingvan nomon "Esperanto Studies". Gxi aperos surpapere kaj/au en la interreto. Jam pluraj konataj esperantologoj promesis partopreni en la redaktokomitato.

Poste, ni havis du prelegojn pri la temo "kion la movado bezonas de la fakuloj". Prof. d-ro Mauro La Torre eksplikis, ke ni diferencigu la movadon disde la lingvokomunumo. La lasta certe bezonas fakulojn kiel cxiu komunumo: por fari lernolibrojn, vortarojn, gramatikojn, k.p. (La Torre emfazis tamen, ke estus versxajne cxe pli utile, se ekz. matematikistoj verkus artikolojn kaj librojn, en kiuj ili uzas la lingvon, ol se ili nur kompilus vortolistojn, kun vortoj eble neniam vere uzataj kaj uzotaj.) Cetere ankau la (ideologia) movado bezonas siajn fakulojn por pli profesie propagandi ktp.

La lasta parolanto estis prof. d-ro Humphrey Tonkin. Li pli-malpli resumis la aliajn prelegojn kaj reemfazis, ke estus tre grava afero, se pli da "eksteraj" fakuloj traktus Eon serioze kiel lingvan fenomenon, kaj la movadon/komunumon serioze kiel socian fenomenon. Fakuloj ofte eble interesigxas pri tute aliaj flankoj de la lingvo kaj de la movado ol la esperantistoj; sed tio ne estu tro grava baro.

Marc van Oostendorp


3 Estontaj Arangxoj

3.1 Kongreso de Internacia Asocio pri Aplika Lingvistiko (AILA) 1999 en Tokio

Inter la 1-a is 6-a de augusto 1999 okazos la 12-a monda kongreso de AILA (Association internationale de linguistique appliqué) en la Waseda Universitato de Tokio. La kadra temo estos "La rolo de lingvo en la 21-a jarcento - unueco kaj diverseco". Principe ekzistas la ebleco, ke interlingvistoj partoprenu la kongreson proponante prelegon pri interlingvistika/esperantologia temo, aparte, se gxi ligigxas al la kadra temo. Interesitoj sin turnu al: Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, 162-0042 Tokio, Japanio. Fakso +81-3-3203-4582, retposxto: jei@mre.biglobe.ne.jp

3.2 Fakaj Arangxoj kadre de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto 1999 en Berlin

La sekvajara universala kongreso okazos de 31-a de julio - 7-a de augusto 1999 en Berlin. En la kadro de la kongreso okazos diversaj sciencaj, klerigaj kaj aliaj fakaj arangxoj. Inter alie: Tiujn arangxojn organizas la respektivaj organizajxoj kaj instancoj de UEA. Tamen ankau la Loka Kongresa Komitato en Berlin devas okupigxi pri ili, prepare kaj dumkongrese, aparte el organiza vidpunkto.

En LKK pri tiuj arangxoj respondecas Detlev Blanke. Partoprenontoj de la kongreso, kiu pretas helpi dum la kongreso en la medio de tiuj arangxoj, estas tre bonvenaj. Ili bv. kontakti Detlev Blanke: Otto-Nagel-Str. 110, DE 12683 Berlin, Tel. +49-30-54 12 633, fakso +49-30-54 56 742, retadreso: blanke.gil@snafu.de


4 Publicajxoj

4.1 La linguistica, le lingue pianificate e l'Esperanto

Vitali, Daniele(1998, Red.): La linguistica, le lingue pianificate e l' Esperanto. Centodieci anni di storia. Speciala eldono de "l'esperanto" (Roma), 29(1998), N-ro. 3, 80 p.

Enhavo:

4.2 Grava verko pri interlingvistiko

Sakaguchi, Alicja (1998): Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. (Duisburger Arbeiten zur Sprach- und Kulturwissenschaft. Duisburg Papers on Research in Language and Culture. Herausgegeben von Ullrich Ammon, René Dirven und Martin Pütz. Band 36). Frankfurt am Main et al.: Peter Lang, 492 p., ISSN 0934-3709, ISBN 3-631-31387-X, 128,00 DM

[fotokopio netransskribita]

4.3 Du interlingvistikaj verkoj el Bellinzona

En la eldonejo Hans Dubois, Bellinzona, kontinue aperadas valoraj interlingvistikaj verkoj. Ili estas mendeblaj cxe la gvidanto de la eldonejo kaj konata interlingvisto, d-ro Tazio Carlevaro (Viale G. Motta 32, CH-6500 Bellinzona, Schweiz, Tel. ++41-91-825 2988, Fax ++41-91-821 4189, retadreso: TCARLEVA@TINET.CH ). Jen du el ili:

4.3.1 Eseoj de Andreas Juste en Ido

Juste, Andreas (1998): Idala foliumi. Bellinzona: Editerio Hans Dubois, 80 p., ISBN 88-87282-00-5 (Eseoj pri Ido, Louis de Beaufront kaj Louis Couturat)

4.3.2 Aktoj de la 2-a Interlingvistika Kolokvo en La Chaux-de-Fonds 1997

Carlevaro, Tazio (1998, Red.): Domaine de la recherche en linguistique appliqué. Deuxime Colloque d'interlinguistique. Contributions. CDELI - La Chaux-de-Fonds. Bellinzona: Hans Dubois, 235 p., ISBN 88-87282-09-9

La volumo entenas jenajn kontribuojn:

4.4. Lingvo-politiko

4.4.1 Kostoj de la europa lingva komunikado

Selten, Reinhard (1997): La kostoj de la europa lingva (ne-)komunikado. Roma: "espERAnto" Radikala Asocio, 148 p.

Krome aperis angla kaj itala eldonoj:

Selten, Reinhard (Red. 1997): The costs of european linguistic (non)communication. Roma: "espERAnto" Radikala Asocio, 149 P.

Selten, Reinhard (1997): I costi della (non)comunicazione linguistica europea. Roma: "espERAnto" Radikala Asocio, 148 P.

[fotokopio netransskribita]

4.4.2 Aktoj de la Nitobe-Simpozio

Kadre de la 82-a Universala Kongreso de Esperanto 1996 en Praha okazis kelklingva simpozio pri problemoj de la internacia lingva komunikado. La aktoj intertempe aperis:

Fettes, Mark/ Bolduc, Suzanne (eds. 1998): Al lingva demokratio (Aktoj de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizoj). Towards Linguistic Democracy (Proceedings of the Nitobe Symposium of International Organizations). Vers la démocratie linguistique (Actes du Symposium Nitobe des organisations internationales), Prague, 20-23 July 1996. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 212 p. ISBN 92 9017 054 9

Cxu la nuntempa lingvo-politiko de internaciaj organizajxoj fakte utilas nur por simbolaj politikaj celoj ? Cxu aktualaj modeloj de plurlingva demokratio efektive diskriminacias ? Kian rolon ludu lokaj lingvoj en la solvado de mondaj problemoj ? Kion eblas lerni el la spertoj pri Esperanto ? Multaj diversaj vidpunktoj trovigxas en cxi tiu unika kolekto de referajxoj kaj debatoj(teksto de la kovrilo).

La trilingva volumo entenas jenajn materialojn:

4.4.3 La Europa Unio kaj gxiaj lingvoj/ Die Europische Union und ihre Sprachen

Bruha, Thomas/ Seeler, Hans-Joachim (Hrsg.,1998): Die Europäische Union und ihre Sprachen. Interdisziplinäres Symposium zur Vielsprachigkeit als Herausforderung und Problematik des europäischen Einigungsprozesses. Gespräch zwischen Wissenschaft und Praxis (Schriftenreihe des Europa-Kollegs Hamburg zur Integrationsforschung, Band 19). Baden-Baden: Nomos, 162 p., ISBN 3-7890-5284-1

La volumo entenas multajn sentitolajn (parte suficxe longajn) diskutkontribuojn, kiuj ne estas bibliografieblaj. Krome enestas jenaj cxcxefaj prelegoj:


5 La arkivo de IALA retrovita

Estas konate, ke por International Auxiliary Language Association (IALA) estis faritaj multaj utilaj interlingvistikaj studoj, kiuj neniam publikigxis, i.a. de William Collinson. Ili nur aperis en manuskripta serio. Cxu baldau alireblos la valora materialo ? Jen, kion oni povis legi en "Panorama in Interlingua" 10(1997), n-ro 6:

[fotokopio netransskribita]


6 Kie estas la lingvaj limoj de Europo?

(Resumo de prelego de Vera Barandovská-Frank dum la eurolingvistika seminario en Paderborn (22.11.1997, kp. IpI 24/4.2.)

Kie estas lingvaj limoj de Europo? Tiu demando estas malfacila, cxar geografiaj, sxtataj kaj etnaj limoj malsamas. La antikva greka historiisto Herodotos, en sia verko Historioj (VII;5), en la 5-a jarcento antau Kristo, donas la nomon Europo al la kontinento, kiu pere de Grekio ligigxas al Azio. Limigi la kontinenton norde, okcidente kaj sude ne estas problemo, cxar la maroj formas geografie naturajn limojn, sed ne certas limoj orientaj kaj sudorientaj. La tradician geografian limon formas la montaro Uralo, la rivero Uralo kaj la montaro Kakazo. Tiam kusxus du egaj, preska centprocente ruslingvaj urboj Jekaterinburg kaj Cxeljabinsk, trovigxantaj en orienta urala deklivo, jam en Azio. Fakte estas la rusa lingvo parolata kiel gepatra en grandega azia teritorio, etendigxanta gxis la Pacifiko. Siberia teritorio, kie hejmas uralaj kaj altajaj lingvoj, estis logxata de ruslingvanoj jam en la 16-a jarcento, en la 17-a jarcento eklogxis ruslingvanoj laulonge de grandaj aziaj riveroj, ekde 1631 estis tie garnizonoj de kozakoj. Sekve la rusa estas la plej vaste parolata lingvo en Siberio (urboj kiel Irkutsk, Hxabarovsk kaj Vladivostok estas klare rusaj), dum la originaj lokaj lingvoj apartenas al malgrandaj komunumoj, en la vortprovizo konsiderinde influataj de la rusa.

Se oni plue sekvas la geografian limon suden lau la rivero Uralo, oni devas, kontrau cxiu logiko, dividi Kazahxstanon en du partojn. Tial iuj preferas kiel dividan linion ne la riveron Uralon, sed la riveron Volgon (komp. Hagge, 1992), poste la Kakazon kaj la Kaspian Maron. Sed, tiel igxas europa ankau la kalmuka lingvo, kiu estas parolata inter Volgo kaj Kakazo kaj genealogie apartenas al lingvoj mongolaj. Nek pri kakazaj lingvoj regas klareco - ecx ne pri ilia nombro kaj detala subdivido.

Tradicie al Europo apartenas nur malgranda parto de Turkio okcidente de la Marmara Maro. La lingvistika topografio tamen atestas la disvastigxon de la turkoj el altaja regiono tra euaziaj stepoj de Kazahxstano kaj Uzbekistano, dum la otomana epoko gxis Balkano kaj meza Europo. Tial teorie eblus rigardi kiel europecan almenau la anatolian duoninsulon, kiu iam estis politika centro de la turkoj, kaj geografie ne kusxas pli oriente ol ekz. Ukrainio. Cxiukaze, la turkan lingvon oni kunkonsideras europeca kune kun la aliaj turk-parencaj lingvoj, parolataj cxe okcidenta marbordo de la Kaspia Maro kaj laulonge de la suba Volga-regiono: la tatara, la bakira, la sxuvahxa, la kazahxa, la nogaja, la kumika, la karaima kaj kelkaj aliaj pli malgrandaj. Pro multa migrado de niaj europaj antauuloj la plej granda parto de Europo estas lingve parenca. Cetere, konforme al la kriterioj de la historia lingvistiko, kiu malkovris parencecon de la granda grupo de hindeuropaj lingvoj, oni teorie povus aleuropigi ecx Hindion. Pro historiaj cirkonstancoj konservigxis en Europo ankau unu el la semidaj lingvoj, priskribata kiel araba dialekto kun italaj influoj, nome la malta. La lingvotipologie izolita baska lingvo estas alia europa kuriozajxo.

Per lingvo-geografia necerteco (kaj certigendeco) de europio ankorau ne finigxas la demando, kiujn lingvojn konsideri kaj studi kiel europajn, cxar pluraj el ili per akiro de ekstereuropaj kolonioj disvastigxis tra la tuta mondo. La plej okulfrapaj ekzemploj estas la usona angla, la brazila portugala kaj la latinamerika hispana lingvoj. Tio finfine pravigus la eurolingvistikon pristudi ne nur tiujn cxi lingvojn, sed ecx ties pigxinojn kaj kreolojn pro lingvohistoriaj kialoj. Sekve: cxu limigo kaj listigo de europaj (au europiaj, se ni volas) lingvoj estas iel pravigebla, tamen subjektiva.

Literaturo: Hagège, Claude: Le souffle de la langue, Editions Odile Jacob, Paris 1992


Eldonas: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) cxe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Red.: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin,tel.:++ 49-30-54 12 633, fakso:++ 49-30-54 56 742. blanke.gil@snafu.de Mendojn oni nur direktu al UEA, kontribuojn nur al la redak-toro. Artikoloj sen indiko de la autoro estas de la redaktoro. Represo kun fontindiko permesata. Estas bibliografiitaj nur posedataj materialoj. Bv. sendi ilin al la redaktoro.
Informilo por Interlingvistoj

Esperantologio kaj Interlingvistiko

Centro de Esploro kaj Dokumentado


Sendu demandojn au komentojn al Mark Fettes.