Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)
Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin; tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de
1 Jubileo de Eugen Wüster (1898-1977) 2
2 Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL) 8
BLANKE, Detlev (1979): Wüster kaj Esperanto. Sciencisto antau movadano. En: Esperanto, 72, n-ro 2, p. 27-29
_______ (1994): Eugen Wüster, la planlingvoj kaj la Enciklopedia Vortaro. Enkonduko al la filmigita manuskripto de la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster, dua parto korno-Z. (En Wüster 1994)
_______ (1995): La Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster. En: CHRDLE, Petr(1995, Red.): La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto. Dobrichovice (Praha): KAVA-PECH, p. 41-56
_______ (1996a): Novajxo pri la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Aperis la dua parto. En: Scienca Revuo. 47, n-ro 1(168), p. 37-41
_______ (1996b): Eugen Wüster: La Enciklopedia Vortaro. En: Esperanto aktuell, 15, n-ro 2, p. 9
_______ (1996c): Dua parto de la Enciklopedia Vortaro alirebla.En: Informilo por Interlingvistoj (Rotterdam), 5 (Tria serio), N-ro 1(16), P. 11-13
_______ (1997): Zur Plansprache Esperanto und zur Esperantologie im Werk von Eugen Wüster. En: EICHNER,Heiner/ ERNST, Peter/ KATSIKAS, Sergios(1997,Eld.): Sprachnormung und Sprachplanung. Festschrift für Otto Back zum 70. Geburtstag. Wien: Edition Praesens, 2. Verbesserte Auflage (dua plibonigita eldono), p. 311-329
_______ (1998a): La Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster. En: Literatura Foiro, 29, n-ro 171 (februaro), P. 21-31
_______ (1998b): Terminology Science and Planned Languagep. En: OESER, Erhard/GALINSKI, Christian (1998,Eld.): Eugen Wüster (1898-1977). Leben und Werk - Ein Österreichischer Pionier der Informationsgesellschaft. His Life and Work - An Austrian Pioneer of the Information Society. Wien: TermNet, p. 133-168
BLANKE, Wera (1989): Terminological Standardization - its Roots and Fruits in Planned Languages. En: SCHUBERT, Klaus (1989, ed.): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languagep. Berlin-New York: Mouton de Gruyter, p. 277-292.
_______ (1997): Über den Beitrag von Interlinguisten zur Organisation internationaler Terminologiearbeit. En: BECKER, Ulrich (1997, Red.): Terminologiewissenschaftliche Aspekte der Interlinguistik. Beiträge gehalten auf der 6. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 15.-17.November 1996 in Berlin. Interlinguistische Informationen. Beiheft 2, p. 4-12
BLANKE, Wera/BLANKE, Detlev (1998): Zum Gedenken an Eugen Wüster, Begründer der Terminologiewissenschaft und bedeutender Esperantologe. Omagxe al Eugen Wüster, fondinto de la terminologio-scienco kaj elstara esperantologo. En: Kongressbuch des 76. Deutschen Esperanto-Kongresses. 29.Mai 1. Juni, Freital/Dresden, p. 30
DELCOURT, Marcel/AMOUROUX, Jean (1978): Wüster kaj Drezen. En: Esperanto, 71, n-ro 11, p. 197-198
HAUPENTHAL, Reinhard (1974): Eugen Wüster 75-jara. En: Monata Cirkulero de Kultura Centro Esperantista, n-ro 57 (majo), p.1-3
PLEHN, Hans-Joachim (1985): Biografio de duona vortaro au Kial Esperantujo perdis sian gvidantan esperantologon. Saarbrücken: Iltis, 16 p.
_______ (1981): Infoterm la lasta kreajxo de prof-ro Wüster. En: BEDNARIK, Ales (1981, Red.): Apliko de komputiloj. AEST '81, Vol. 1, Poprad: Zvaz esperantistov v SSR/Asocio de Esperantistoj SSR,, p.21-26
SADLER, Victor (1977): Eugen Wüster 1898-1977. En: Esperanto, 70, n-ro 5, p. 83
VETTER, Rob (1978): La alia flanko de la medalo. En: Esperanto, 71, n-ro 3, p. 44-46
Wüster, Eugen (1978): Esperantologiaj studoj. Memor-Kolekto. Editorita de Reinhard Haupenthal. Antwerpen- La Laguna: Stafeto/T. Kehlet, ISBN 90 6336 005 3, 254 p.
_______ (1994):Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana. Korno-Z (Enzyklopädisches Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Korno-Z. Manuskript/Manuskripto. Mit einer Einführung von Detlev Blanke/Kun enkonduko de Detlev Blanke. Darin auerdem/krome entenas: PLEHN, Hans-Joachim.: Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana. Korno-L. Abschrift des Manuskripts von Eugen Wüster/Tajpkopio de la manuskripto de Eugen Wüster. Mikrofilm. Wien: Österreichische Nationalbibliothek/IEMW, 2161 filmigitaj pagxoj)
Sub la kadra temo "Faka komunikado kaj scio-trandsdono - ProCom '98" de 24.-26.8.1998 en Vieno okazis "duobla konferenco", organizita omagxe al Eugen Wüster (3.10.1898-29.3.1977) okaze de la Centjarigxo de lia naskigxo. Temas pri
a) la scienca konferenco "Profesia komunikado, terminologio kaj planlingvoj" (= Wüster-konferenco) kaj
b) la 4-a simpozio de Infoterm "Terminologia laboro kaj scio-transdono. La plej bona praktiko en la terminologio-traktado kaj en terminografio".
La konferencon organizis, krom Infoterm, ankau Internacia Instituto pri Terminologio-Esploro, Internacia Esperanto-Muzeo (direktoro Herbert Mayer) cxe Austria Nacia Biblioteko, la austria UNESKO-Komisiono kaj Internacia Reto por Terminologio (TermNet). Inter la subtenantaj organizajxoj trovigxis i.a. Internacia Organizo por Normigado (ISO), Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT), Universala Esperanto-Asocio kaj la germana scienca "Societo pri Interlingvistiko" (GIL), kiun gvidas Detlev Blanke. Inter la membroj de la organiza komitato estis Herbert Mayer. Detlev Blanke apartenis al la programa komitato.
Kvar lingvoj estis oficialaj: la angla, germana, franca kaj Esperanto. Kompreneble regis la angla, iom ludis rolon la germana. La francan kaj Esperanton oni uzis nur por po unu prelego.
En komuna malferma ceremonio, kiu okazis en la pompsalono de la Astria Nacia Biblioteko (kvaza katedralo), 6 prelegantoj (cxiuj en la angla) prezentis facetojn de la vivo kaj verko de Eugen Wüster. Pri lia biografio prelegis Friedrich Lang kaj Helmut Felber, Erhard Oeser pri la influo de Wüster al la scienco-filozofio, Heribert Picht pri terminologio kaj faka komunikado, Detlev Blanke pri la rilatoj inter terminologio-scienco kaj planlingvoj en la verko de Wüster kaj Gerhard Budin pri la komputiligota Wüster-arkivo (al kiu ankau apartenos la planlingva materialo).
Tiuj prelegoj jam aperis tuj antau la konferenco (la 35-pagxa cxapitro de Blanke kun germana kaj esperanta resumoj) kune kun kontribuoj pri la scienca korespondado de Wüster (Wolfgang Nedobity), pri tri nefinitaj projektoj de Wüster - t.e. pri a) la Sistema Difinvortaro de Bazaj Nocioj de la Terminologio-scienco, b) la Internacia Terminologio-sxlosilo kaj c) Fina Projekto-Raporto (do la resumo de lia scienca verko) - (Hildegund Bühler). Sekvas eseo pri la historio de la familio kaj fabriko de Wüster, verkita de la filo, Thiele Wüster, kaj la preskau kompleta bibliografio de la verkoj de la jubileulo (kompilita de Helmut Felber). Pri la libro vidu 1.3.
La bibliografio enhavas la parton "Planlingvoj - Esperanto" kun 128 titoloj (inter tiuj 82 en Esperanto). En tiu bibliografio ankau estas registritaj publicajxoj pri Wüster, kie mankis iuj titoloj (krom Haupenthal 1974) pri Wüster, menciitaj en la literaturlisto sub 1.1. , krome la titoloj Wüster 1978 kaj 1994. La listo jam estas sendita al prof. Felber kaj Infoterm por kompletigo.
La Wüster-konferenco havis jenajn sekciojn:
La sekcion 3 preparis kaj prirespondecis D. Blanke. Gxi havis jenajn prelegojn:
La finan raporton pri la laboro de la sekcio prezentis Sabine Fiedler.
Estis tre gxojige konstati, ke ankau en diversaj prelegoj de neesperantistoj estis menciita la laboro de Wüster por/pri Esperanto kaj la influo de planlingvoj al lia scienca verko. Tion ankau tre bele montris la ekspozicio "La Vortigo de la mondo - la Ordigo de la scio" pri la vivo kaj verko de Wüster, organizita de IEMW kaj Infoterm en la Nacia Biblioteko.
Lige al la konferenco okazis duhora arangxo pri la programo de Europa Unio, la "Multlingva Informsocio", kiu (en la angla) ripete montris la akrigxantan lingvo-problemon kaj rekonfirmis la neceson konservi la multlingvecon de la Unio. El la ne plu ignoreblaj praktikaj kaj politikaj problemoj de la ja subtenata (sed tamen ne suficxe praktikata) multlingveco oni vidis eliron en la pli forta kaj pli sistema apliko de elektronikaj rimedoj. En tio ludos grandan rolon ankau kunordigata terminologia aktivado.
La konferenco certe ne montris aktivan intereson por la pli forta utiligado de Esperanto kiel faklingvo, sed gxi ja estimis la interlingvistikan kontribuon de Wüster kaj kun intereso konatigxis kun la nuntempa agado en tiu kampo.
Detlev Blanke
Christian Galinski/Erhard Oeser:
Einleitung - 7
Friedrich Lang:
Eugen Wüster - His Life and Work until 1963 - 13
Friedrich Lang:
Eugen Wüster - Erinnerungen eines Zeitzeugen - 27
Helmut Felber:
Weltweite terminologische Tätigkeit zwischen 1965 und 1985
(Wüsters Lebenswerk) - 69
Erhard Oeser:
Eugen Wüster and his impact on the philosophy of science - 105
Heribert Picht:
Terminology and Specialized Communication - 117
Detlev Blanke:
Terminology science and planned languages - 133
Gerhard Budin:
The Wüster Archive - a special node in a European digital archive network - 169
Wolfgang Nedobity:
Der wissenschaftliche Briefwechsel Eugen Wüsters - 175
Hildegund Bhler:
The Scientific Legacy of Eugen Wüster Revisited:
Three Major Unfinished Projects - 187
Thiele Wüster
100 Jahre Wüster & Co Wieselburg 1889-1989 (Auszug) - 207
Helmut Felber:
Eine erweiterte Wüster-Bibliographie 1931-1977 - 235
Autorenliste/List of Authors - 324
La fondinto de la terminologio-scienco ankau estis grava interlingvisto kaj kunfondinto de la esperantologio. Lia profunda okupigxo pri planlingvoj konsiderinde influis la evoluon de liaj terminologio-sciencaj konceptoj. La kontribuo skizas la faklingvan rolon de planlingvoj ([artefaritaj] mondhelplingvoj), aparte de Esperanto, kaj la rilatojn inter planlingvoj kaj terminologio-scienco en kelkaj partoj de la verko de Wüster (la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana, la disertacio Internacia lingvo-normigo en la teknkiko, la internacia elektroteknika vortaro kaj la projekto de internacia terminologia kodo).
Intertempe GIL estas pli kaj pli konata en la lingvistika pejzagxo. Ne cxiu povas farigxi membro de GIL. Oni starigas la peton al la estraro, kiu akceptas au malakceptas. Oni ekz. malakceptis pro nefakaj kialoj la membrigxpetojn de s-roj Reinhard Haupenthal kaj Ortwin Deubert. GIL tute klare ne estas esperantista organizao kaj kiel tia malferma al iuj planlingvaj sistemoj kaj vidpunktoj. Tamen, GIL ja konscias, ke Esperanto estas la sole plene lingvigxinta sistemo.
2.1.2 GIL havas jenajn cxefajn regulajn aktivecojn:
La bulteno klopodas registri la cxefajn interlingvistikajn/esperantologiajn aktivecojn tutmonde, kaj kompreneble aparte tiujn en Germanio. Gxi estas bibliografie orientita sed ankau enhavas raportojn, recenzojn kaj aliajn materialojn. Unufoje dum la jaro gxi prezentas detalan bibliografion pri interlingvistiko/ esperantologio, kiu enkludas ankau gravajn verkojn pri la internacia lingvo-politiko (aparte: europa lingvo-problemo). La bulteno registras nur tiujn materialojn, kiujn la redaktoro ricevis, do ne kopias alies bibliografiojn.
Supozeble novuloj, sed versxajne ankau spertaj interlingvistoj, kiuj ja ne povas sekvi la tutan literaturon, trovos superrigardon pri la eble cxefaj materialoj, kiuj aperadas dum la jaro.
La bulteno ne nur iras al la membroj, sed ankau al diversaj germanaj bibliotekoj, internacie gravaj interlingvistikaj bibliotekoj, al konataj lingvistoj kaj aliaj interesitoj. Gxi jam eniras la kutimajn lingvistikajn bibliografiajn servojn kaj estas tie registrata.
La konferencoj kun siaj kadraj temoj gxis nun:
2.3.1 La fonda konferenco, 6.4.1991. Sen kadra programo.
2.3.2 Interlingvistikaj aspektoj de la europa lingvo-politiko, 16.-18.10.92 (Bad Saarow cxe Berlin)
2.3.3 Lingvistiko kaj interlingvistiko, 15.-17.10.93
2.3.4 Esperantologio, 18.-20.11.94
2.3.5 Problemoj de la tradukado kaj interpretado en planlingvoj, 24.-26.11.1995
2.3.6 Terminologi-sciencaj aspektoj de interlingvistiko, 15.-17.11.96
2.3.7 Socikulturaj aspektoj de de planlingvoj, 15.-17.11.97
2.3.8 Interlingvistiko kaj leksikografio, 6.-8.11.98
Kvankam GIL ne fiksis lingvan regulon en sia statuto, la cxefa lingvo estas la germana. Sed tio ne ekskludas la uzon de aliaj lingvoj. Oni jam krome uzis Ido(n) kaj Interlingua(n) (2.3.7: Tazio Carlevaro). Dum la konferencoj regule okazas ekspozicio pri novaj interlingvistikaj eldonaoj, krome ekzistas libroservo.
La kromkajeroj enhavas la prelegojn de la jarkonferencoj sed foje ankau aliajn materialojn. Ili havas apartan ISSN: 1432-3567.
Gxis nun aperis jenaj kajeroj:
2.4.1 Kromkajero 1:
Becker, Ulrich (Red.,1996): Translation in Plansprachen. Interlinguistische Informationen. Beiheft 1. 70 p., 16 DM (Prelegoj de la 5a jarkonferenco de GIL)
[fotokopio netransskribita]
2.4.2 Kromkajero 2:
Becker, Ulrich (1997, Red.): Terminologiewissenschaftliche Aspekte der Interlinguistik. Interlinguistische Informationen. Beiheft 2. 54 p., 14 DM (Prelegoj de la 6-a jarkonferenco de GIL)
[fotokopio netransskribita]
2.4.3 Kromkajero 3
Becker, Ulrich/ Wollenberg, Fritz (1998, Red.): Eine Sprache für die Wissenschaft. Interlinguistische Informationen. Beiheft 3. 120 p. 28 DM (= Wilhelm Ostwald kaj la internacia lingvo) Pri cxi tiu kajero vidu 2.8 La kromkajero 4 (prelegoj de la 7-a jarkonferenco de GIL) eldonigxos gxis fino de 1998.
Se interesitoj sercxas informojn pri interlingvistikaj publicajxoj au volas kontakti tiufakajn specialistojn, ili trovas informojn en manlibro pri lingvistoj (Kürschner, Wilfried: Linguistenhandbuch. Tbingen 1994, 2 volumoj) au en manlibro pri sciencistoj (Kürschners Deutscher Gelehrtenkalender 1996. Geistes- und Sozialwissenschaften. 17. Ausgabe. Berlin- New York: de Gruyter, al kiu apartenas CD-ROM, kiu ekz. enhavas elektan bibliografion de kelkaj membroj de GIL). Ankau la hejmpagxo de GIL pli kaj pli estas uzata kaj peras kontakton al GIL, ekz. de studentoj, doktorigxontoj au lingvistoj bezonantaj fakajn informojn. La bulteno de GIL "Interlinguistische Informationen" estas regule menciita en grava lingvistika bibliografio (Bibliography of Linguistic Literature, Frankfurt/M: Klostermann). La enhavtabelo de IntI nun ankau estas reproduktita en la monda informservo pri lingvistikaj revuoj CCL. Current Contents Linguistik. Inhaltsverzeichnisse linguistischer Fachzeitschriften (Frankfurt/M: Stadt- und Universittsbibliothek Frankfurt am Main).
Do, la establita lingvistika medio povas (se volas) trovi kontaktojn al la interlingvistika faka medio.
La faka programo (en la germana lingvo; kadra temo "Socikulturaj aspektoj de de planlingvoj") havis jenajn prelegojn:
La 8-a jarkonferenco de GIL (6.-8.11.1998) traktos la kadran temon "Interlingvistiko kaj leksikografio".
Esperantologio kaj Interlingvistiko
Centro de Esploro kaj Dokumentado