IPI 27

Informilo por Interlingvistoj

8-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-ro 27 (4/1998)

Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin; tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de


Enhavo

1 Kiujn lingvojn por Europo? (Marc van Oostendorp)

2 Novajhoj pri GIL 6

3 Nova Revuo: Esperantologio — Esperanto Studies

4 Aperos Grandvortaro Esperanto-Germana de Krause

5 Terminologia oferto (Christian Bertin)

6 Memorlibro pri esperantologia konferenco en Budapeshto


IpI informas pri interlingvistikaj aktivecoj kaj publicajxoj, inkluzive lingvo-politikaj. La redaktoro nur mencias materialojn, kiujn li ricevis en la originalo au kiel kopion. La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ankau publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.

1 Aranghoj

1.1 Kiujn lingvojn por Europo ?

De 9.-11.10.1998 en Oegstgeest, nederlanda vilagho proksime de Lejdeno, okazis konferenco sub la temo "Kiujn lingvojn por Europo" (Which languages for Europe), organizita de la Europa Kultura Fondajho kune kun la Europa Parlamento kaj la luksemburgia ministerio pri kulturaj aferoj. Krom lingvistoj kaj aliaj socisciencistoj ankau cheestis kelkaj 'observantoj' ekstereuropaj. La konferencon partoprenis Marc van Oostendorp, profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto che la universitato de Amsterdam. Kiel Oostendorp raportis, la konferenco plurfoje menciis Esperanton en seriozaj kuntekstoj.

La konferenco laboris en kvar sesioj.

a) La Europa situacio de lingvoj:

Parolis la nederlanda sociologo Abram de Swaan, la kimra lingvogeografo Colin Williams kaj la kataluna psikolingvisto Miguel Siguan. De Swaan eksplikis sian sociologian teorion kiun li chijare ankau publikigis en LPLP. Williams kaj Siguan parolis pri la rilatoj inter lingvo kaj nacieco el siaj respektivaj perspektivoj (precipe pri la t.n. regionaj lingvoj kiel la kimra, la okcitana, ktp). Lige al la supra temo Robert Phillipson menciis Esperanton, dirante ke oni pli serioze pristudu la strukturon de chi tiulingvo, char lau lia sperto estas multo por lerni tie.

b) Lingvoj en la civita Europo: Edukado, Komunikado kaj Identeco

Parolis la germanaj socilingvistoj Wolfgang Mackiewicz kaj Ingrid Gogolin kaj la nederlanda lingvisto Guus Extra. Ili chefe traktis la demandon, kiujn lingvojn lernu la Europaj infanoj en la lernejo. Lau Mackiewicz chiu civitano en Europo lernu almenau du el ties oficialaj lingvoj, krom tiu de sia lando. Gogolin kaj Extra montris, ke la situacio estas multe pli komplika, chefe pro la aro da "neindighenaj" lingvoj. Van Oostendorp enkondukis la terminon 'ius potentis' (la povohavanto decidas kiun lingvon oni uzu) kaj proponis pristudi la demokratiajn alternativojn, chefe Esperanton.

c) Lingvoj en politika Europo: Komunikado, reprezentado kaj demokrata direktado:

En chi tiu sekcio i.a. prelegis la franca politikologino Virginie Mamadouh. Shi i.a donis superrigardon pri la eblaj solvoj de la lingvo-problemo en la Europa Unio: a) unu "natura" lingvo por chiuj, b) unu artefarita lingvo por chiuj, c) pluraj naturaj lingvoj, d) chiuj indighenaj Europaj lingvoj, e) chiuj lingvoj parolataj en Europo....). Mamadouh ankau parolis iomete pri Eo: "The introduction of an exctinct language (Latin) or an artificial one (Esperanto) is costly but it has been done elsewhere. It necessitates however a strong mobilising project which is missing in the case of the European Union." Alivorte: la fakto ke iu ajn lingvo estus la oficiala lingvo de Europo en si mem vershajne ne sufichus por instigi multajn homojn lerni tiun lingvon.

d) Por nova lingvopolitiko por Europo:

Parolis la kanada sociologo Normand Labrie; la barata sociolingvisto Amitav Choudry kaj la nederlanda politikologo John Grin. Grin prezentis manieron kiel decidi pri la Europa lingvopolitiko: "A fine example of a proposal resulting from merely analytical, functional rationality is the charming suggestion to have, within the European Union, a more limited number of working languages, for instance two [...] It reveals functional rationality in that it departs from the objective to be both efficient and respect the democratic criterion that language policy should put nobody in a privileged position. It is analytical in the sense that it is based upon a consideration of the pro's and con's of several means to fulfil this objective. It is misguided and misguiding in the sense that it neglects that virtually nobody would be motivated to act accordingly, especially not those whose mother tongue is one of the official languages. Similar, even stronger, comments can be brought forward against proposals to adopt nobody's language, e.g. Latin or Esperanto: such proposals would appeal to nobody's motivations"). Li do havis pli malpli la saman argumenton kiel Mamadouh. Chi tiujn prelegojn prikomentis i.a. la sudafrika sociolingvisto Neville Alexander. Ankau li emfazis, ke ni pli serioze konsideru la alternativon de Esperanto.

La etoso de la konferenco estis bona. Chiuj partoprenantoj estis neortodoksaj kaj malfermaj al chiuj eblaj solvoj. La pridiskuto de Esperanto montris tion: escepte de la germana komputika lingvisto neniu, kiu skeptikis pri Esperanto, donis malbonajn argumentojn.

En aprilo 1999 okazos dua konferenco pri la sama kadra temo.

(Lau raporto de Marc van Oostendorp)

1.2 KAEST pri terminologiaj problemoj

Dum la 70-aj/80-aj jaroj Chehha Esperanto-Asocio kaj Slovaka Esperanto-Asocio alternis organizante altnivelajn aranghojn kun la komuna kadra temo "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". Oni prezentis prelegojn pri difinitaj fakoj kaj krome pri gheneralaj au specialaj terminologiaj demandoj. La prelegoj estas publikigitaj. En 1998 KAVA-PECH (sub gvido de d-ro Petro Chrdle) reprenis la tradicion kaj organizis "Kolokvon pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko". Ghi okazis de 13.-15.11.1998 en Praha. Partoprenis kvardeko da personoj el Austrio, Bulgario, Chehhio, Finnlando, Germanio, Hungario, Polio kaj Slovakio.

Ne eblas chi-tie raporti pri chiuj prelegoj. Por IpI aparte interesaj estas tiuj pri problemoj de la terminologio en Esperanto, resp. pri terminologia agado.

Ni citas el raporto de Miroslav Malovec:

"La sekcio B de la Kolokvo havis la kadran temon Terminologiaj problemoj de Fakaj aplikoj de Esperanto.

Ghin komencis Detlev Blanke (DE) per biografio de Eugen Wüster, kiu kiel junulo tradukadis Esperanten beletron kaj revante bazi la teknikan terminologion sur Esperanto ellaboris principojn, per kiuj li farighis tutmonde rekonata fondinto de la terminologia scienco. Josef Kavka (CZ) avertis pri nesistemeco de naturscienca nomenklaturo en PIV, kies terminoj estas ofte misformitaj kaj science neuzeblaj. Hans Michael Maitzen (AT) simile kritikis astronomiajn terminojn en PIV kaj Vera Barandovska-Frank (CZ/DE) pritraktis terminojn klerig-kibernetikajn. Balasz Wacha (HU) prelegis pri principoj de selektado de terminoj en planlingvo kaj pri prononc-problemoj che similsonaj terminoj (speco-peco, spaco-paco k.s.). Marie Bartovska (CZ) prezentis richajhon de brodoj, precipe che folkloraj vestoj kaj ties terminologion. En la lasta prelego Peter Hauser (DE) pritraktis terminologiajn problemojn de metalprilaboro per varmo. Wera Blanke (DE) priskribis spertojn kaj historion de Terminologia Esperanto-Centro de UEA kaj prezentis la novan bro_uron Terminologia gvidilo de Heidi Suonuti (kp. IpI 24). En diskuto che ronda tablo la partoprenantoj konkludis, ke por evoluigi la fakan lingvon en Esperanto necesas unue eduki esperantistojn pri la principoj de terminologia kaj vortarista laboroj (kutime oni ellaboras novajn vortarojn sen antaufiksitaj principoj) kaj inter alie rekomendis regule daurigi KAEST-ojn, chu chiu-jare, chu en dujara periodo, plej bone en cxiam la samaj dato kaj loko. La kolokvon organize kaj finance garantiis Kongresa kaj Kleriga Entrepreno de Petro Chrdle KAVA-PECH.

La programkajero de la kolokvo, kiu inkluzivas ankau la resumojn de la prelegoj estas achetebla en la libroservo de ChEA kontrau 15.- chehhaj kronoj.

La prelegoj aperos libroforme."

1.3 Sur la spuroj de Régulo Perez: prelego en La Laguna

Pasis 18 jaroj, post kiam profesoro Régulo Pérez gvidis sian lastan Esperanto-kurson en la Universitato de La Laguna/Tenerifo (Kanariaj Insuloj). Tamen, dum marto 1999 komencighos novaj kursoj, kiujn gvidos la anglisto prof. Alejandro Lopez de Vergara.

Lige al tio estis eble utila la prelego, direktita al neesperantistoj, kiun prezentis d-ro Detlev Blanke la 3-an de decembro 1998 en la Universitato de La Laguna. Li prelegis pri "Lingvistika fenomeno: artefarita lingvo farighis natura. La kazo de Esperanto". La prelego okazis en Esperanto kaj estis interpretita en la hispanan lingvon de Alejandro Lopez de Vergara.

1.4 Pri Eugen Wüster — terminologio-scienco kaj interlingvistiko en Magdeburg

La Faka Altlernejo Magdeburg la 30-an de oktobro 1998 okazigis kolokvon pri la kadra temo „Eugen Wüster — interlingvisto kaj fondinto de la terminologio-scienco. Terminologia agado kaj interlingvistiko: strukturoj kaj praktiko". Dum la 5-horo kaj diskutricha kolokvo prelegis Wera kaj Detlev Blanke.

1.5 Expolingua

Jam kelkajn jarojn kadre de la fakprogramo de Expolingua en Berlin, la prezidanto de la germana Societo pri Interlingvistiko, Detlev Blanke, prezentas fakajn prelegojn pri Esperanto. La 21-an de novembro 1998 li parolis pri la temo „Internacia eksperimento kaj ghiaj instruoj: La lingvo Esperanto".

1.6 Klerigo kaj komunikado en kaj por Europo

De la 20-a ghis 22-a de novembro 1998 en Berlin (Teknika Universitato) okazis germanlingva klerigkibernetike orientita arangho sub la kadra temo "Klerigo kaj komunikado en Europo". ghin chefe organizis la Instituto pri sciencoj de komunikado, medioj kaj muziko de la Teknika Universitato. En la kadro de la konferenco ankau okazis la 17-a laborseminario pri interlingvistiko (germane: Werkstattgespräch) . Inter alie prelegis:

- d-rino Vera Barandovska-Frank: „Vojo al pli efika kaj pli justa lingvo-politiko che internaciaj sciencaj konferencoj"

- d-ro Werner Bormann: „Shangho de prioritatoj de planlingvaj celoj (modelo de lingve neutrala tuttera komunumo)".


2 Novajhoj pri GIL

2.1 8-a Konferenco de Societo pri Interlingvistiko (GIL) en Berlin

La germana scienca Societo pri Interlingvistiko, GIL (kp. IpI 26) de la 6-a ghis 8-a de novembro 1998 en Berlin okazigis sian 8-an jarkonferencon. La kadra temo de la konferenca fakprogramo estis „ Interlingvitiko kaj leksikografio".

Oni prezentis jenajn prelegojn:

- Conelia Mannewitz : „La utopia romano de Anthony Burgess „A Clockwork Orange": Pri la leksika sistemeco en la originalo kaj en tradukoj"

- Detlev Blanke : „Planlingvaj vortaroj: situacio — tipologio — problemoj"

- Erich-Dieter Krause: „Leksikologiaj problemoj de dulingvaj vortaroj che la ekzemplo de la indonezia lingvo kaj Esperanto"

- Sabine Fiedler : „Pri la rolo kaj maniero de prezentado de frazeologio en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster"

- Johannes Irmscher: „Privortara krimeco"

- Karl-Hermann Simon : „Principoj de la multlingva forstvortaro ‚Lexicon silvestre‘ kun Esperanto-parto"

- Erich-Dieter Krause: La aperonta grandvortaro Esperanto-Germana

- Vera Barandovska-Frank: „Observoj che la plurlingva evoluigado de terminologioj en novaj interdisciplinaj fakoj"

- Ronald Lötzsch: „Plurvortaj verbaj esprimoj kiel problemo de unu- kaj dulingva leksikografio"

- Claus J. Günkel: „Lernejana vortaro Esperanto-Germana/Germana-Esperanto lige kun gimnazia interesgrupo"

2.2 Kromkajero de IntI n-ro 4

La Societo pri Interlingvistiko eldonadas bibliografie orientitan bultenon, kompareblan al IpI. Kiel aldonaj kajeroj (kromkajeroj) aperadas A-kvar-formataj aktoj, kiuj enhavas la tekstojn de la prelegoj de la fakkonferencoj de GIL (kp. IpI 23).

Aperis kromkajero 4:

- Becker, Ulrich (1998, Red.): Soziokulturelle Aspekte von Plansprachen. Beiträge der 7. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 7.-9. November 1997 in Berlin. Interlinguistische Informationen. Beiheft 4. , 60 p.


3 Nova Revuo: Esperantologio — Esperanto Studies

En la jaro 1999 aperos nova revuo: „Esperantologio — Esperanto Studies". Ghin eldonas prof. Christer Kiselman, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Kiel konate, inter 1949 kaj 1961 Paul Neergaard eldonadis revuon kun la nomo „Esperantologio". Ghin Kiselman klopodas revivigi sub dulingva nomo. La revuo aperos en papera kaj elektronika formoj. La aperritmon multe influos la havota ehho. Provizore oni pensas pri 1-2 numeroj jare.

La membroj de la redakta komitato estas:

Detlev Blanke, José Borges Neto, Probal Dasgupta, Michel Duc Goninaz, Gotoo Hitosi, Edmund Grimley Evans, Ilona Koutny, Erich-Dieter Krause, Sergej Kuznecov, Jouko Lindstedt, Liu Haitao, Ingrid Maier, Geraldo Mattos, Marc van Oostendorp, Sergio Pokrovskij, Humphrey Tonkin, John C. Wells kaj Yamasaki Seikô.

La paperan formon de la revuo publikigos la eldonejo Bambu Ltd. en Varno, BG (d-rino Sabira Stahlberg). La elektronikan publikigos Upsala universitato sub la respondeco de Ingrid Maier. La retversio estos alirebla che la servilo de la Matematika instituto de la Upsala universitato sub la adreso http://www.math.uu.se/esperanto. Jam nun eblas rigardi tiun paghon, kiu enhavas pli da detaloj pri la projekto ol mi povas prezenti chi tie. La retpagho ankau montras liston de la tuta enhavo de la ses kajeroj kiujn redaktis Paul Neergaard.

Lau informoj de: Christer Kiselman, Komputilreta adreso: kiselman@math.uu.se, Upsala Universitato. Hejma telefono: +46 18 300708. Matematika Instituto, Oficeja telefono: +46 18 4713216. Oficeja faksilo: +46 18 471320. Adreso: Poshtkesto 480 , SE-751 06 UPPSALA Svedio URL: http://www.math.uu.se/~kiselman


4 Aperos grandvortaro Esperanto-germana de Krause

Meze de 1999 en la renoma lingvistika eldonejo Helmut Buske, Hamburg, aperos la vortaro Esperanto-germana de Erich-Dieter Krause. ghi estos la ghis nun plej ampleksa kaj plej aktuala vortaro por germanlingvuloj. Prof. Krause laboras en la Universitato Leipzig kaj estas fakulo pri la indionezia lingvo kaj sperta leksikografo por ambau lingvoj. La enkonduko kaj klarigoj de la vortaro estas dulingvaj.

Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg: Helmut Buske, ISBN 3-87548-193-3, ch. 900 paghoj, prezo: ch. 70 germanaj markoj.

Antaumendebla che Helmut Buske Verlag, Richardstr. 47, DE-22052 Hamburg, Pf. 76 02 44 , fakso: +49-40-299 36 14 buskepubl@aol.com


5 Terminologia oferto

Edmond Ludwig komunikis al ni jenan tekston de franca kolego:

"Christian Bertin disponas pri impona serio da diversspecaj fakvortaroj franca - Esperanto, kiuj entenas chion, kio troveblas en la GRAND DICTIONNAIRE FRANCAIS — ESPERANTO eldonita de U.F.E. (Unuigho Franca por Esperanto) + eventuale kelkaj aldonoj devenantaj de aliaj fontoj.

S-ro Bertin serchas esperantistojn kompetentajn en tiaj fakoj por relegado de la vortaroj, por kontroli ilian enhavon kaj ilin kompletigi, se necese.

S-ro Bertin disponigas surpaperan kopion de la vortaro (apartaj folioj) per du sendoj: unua sendo kun la vortaro en la nuna stato, dua sendo kun plibonigoj post enmeto de viaj rimarkoj kaj korektoj. Vi povas peti de mi plurajn vortarojn (ne pli ol 100 paghojn !) au specifan vortaron, kiu ne trovighas en la listo. Se vi konas iun, kiu kompetentas en iu ajn fako, informu lin pri mia propono kaj disponigu al mi ties adreson kaj ties kompetentojn, por ke mi povu kontakti lin rekte. Sufichas, sendi al mi 20 FRF per poshtmarkoj por kompensi la sendo-kostojn, kiam vi mendas vian vortaron. "

Christian Bertin

La Bénairie

35410 Chateaugiron

Tél. 02.99.37.67.45

e-poshto: Christian.Bertin@lemel.fr

fr.esperanto@sorengo.com

Jen la listo:


6 Memorlibro pri esperantologia konferenco en Budapeshto

En la jaro 1997 (17./18. Aprilo) en Budapeshto okazis esperantologia konferenco che la ELTE-Universitato (kp. IpI 21). Intertempe aperis la tekstoj de la konferenco:

Gecsö, Tamás / Varga-Haszonits, Zsuzsa (1998, Red.): Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjarigho de la universitata fako Esperantologio (Budapeshto, 17/18-04-1997)./ Emlékkötet. Az eszperantólogia egyetemi szak harminc éves fennállása alkalmából rendezett nemzetközi ünnepi konferencia elöadásainak gyüjteményes kiadása. Budapest: Eötvös Loránd , ISBN 963 7647 66 X, 507 p.


Informilo por Interlingvistoj

Esperantologio kaj Interlingvistiko

Centro de Esploro kaj Dokumentado


Sendu demandojn au komentojn al Mark Fettes.