Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)
Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin; tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de
1 DLT: resuma raporto (Klaus Schubert)
2 Pri Universalaj Lingvoj de la 17-a jarcento en Anglio (Robert Stillmann)
3 Nova literaturo pri lingvo-politiko
4 Habilitiga disertacio pri Esperanto
5 Volapuko ankorau ekzistas
6 Reapero de Cosmoglotta" revuo en Interlingue
IpI informas pri interlingvistikaj aktivecoj kaj publicajhoj, inkluzive lingvo-politikaj. La redaktoro nur mencias materialojn, kiujn li ricevis en la originalo au kiel kopion. La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ankau publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.
En chi tiu kajero vi trovos la enhavtabelojn de kelkaj tre interesaj lingvopolitikaj libroj, bedaurinde precipe germanlingvaj. Kompreneble ne nur en la germana oni verkas pri lingvopolitikaj temoj lige al la Europa Unio. Tiaj libroj ja ankau ekzistas en aliaj lingvoj. Bedaurinde la redaktoro ne estas sufiche informita pri similaj eldonajhoj en la angla, franca, itala k.s. Se li ricevos tiajn librojn, li same informos pri ili.
Chiam denove verkistoj estas fascinitaj de la projektoj de universala lingvo kaj la al lingvofilozofiaj konceptoj, al ili ligitaj.
Jen nova titolo:
- Stillmann, Robert E. (1996): The New Philosophy and Universal Languages in Seventeenth-Century England. Cranbury London Mississauga, Ontario: Associated University Press, ISBN 0-8387-5310-8, 359 p.
(Enhavtabelo ellasita.)
(Enhavtabelo ellasita.)
(Enhavtabelo ellasita.)
(Enhavtabelo ellasita.)
(Enhavtabelo ellasita.)
Jen libro, kiu tu_as multajn lingvistikajn aspektojn de la lingvaj reguloj en Europa Unio kaj i.a. ties jurajn sekvojn.
(Enhavtabelo ellasita.)
Jam pli kaj pli ofte okazas, ke oni verkas doktorigajn disertaciojn pri interlingvistikaj au esperanto-rilataj temoj. Por akiri la plej altan universitatan instrurajton ( facultas docendi" au venia legendi"), almenau en Germanio kaj kelkaj aliaj europaj shtatoj, oni devas verki post la doktoriga iun duan disertacion (kun gravaj novaj ekkonoj) kaj plenumi diversajn kondichojn. Tio estas la t.n. habilitigho" (kun la titolo Dr. habil., au siatempe en GDR kaj kelkaj aliaj orienteuropaj shtatoj: Dr.sc.). En shtate agnoskita universitato habilitighinta doktoro principe povas esti nomumita docento au universitata profesoro, rajtas ekspertizi doktorigajn kaj habilitigajn disertaciojn kaj ludi esencan rolon en la universitata medio. La anglistino en la Universitato de Leipzig kaj esperantologino, d-rino Sabine Fiedler, la 29-an de januaro 1999 sukcese habilitighis per 400-pagha bonega (germanlingva) disertacio kun jena temo: Planlingvo kaj frazeologio: Empiriaj esploroj pri reproduktita lingvo-materialo en Esperanto". Chi tiu esploro estas aparte grava, char ghi altnivele refutas la ofte audeblajn asertojn, ke Esperanto estas senkultura lingvo, ne povas redoni kulturajn valorojn, ne disponas pri adekvataj esprimiloj k.s. Per la sukcesa fino de la habilitigha procedo shi akiris la venia legendi" por ghenerala lingvistiko/interlingvistiko". Inter la kvin oficialaj ekspertizantoj ankau trovighis Detlev Blanke. La disertacio de Sabine Fiedler aperos chi-jare kiel libro. La adreso de Dr. phil. habil. Sabine Fiedler: Am Zollamt 5, DE-04838 Gordemitz, Germanio, sfiedler@rz.unu-leipzig.de
Ankorau ekzistas kelkaj amikoj de Volapuko, kiuj ech eldonas cirkuleron. Oni povas korespondi en Esperanto kun la redaktoro:
Ralph Midgley
24 Staniwell Rise
Scunthorpe
Britio DN17 1TF.
(Represo ellasita.)
La lasta eldono de Cosmoglotta", revuo en Interlingue, estis n-ro 286 (septembro 1985), en la 56-a jaro de la aperado. Multe pli ol jardeko sajnis, ke la periodajho komplete estingighis kaj kun ghi, pli au malpli, ankau la movado por Interlingue. Tamen, jen denove provo, por reaperigi la revuon. Ni salutas la 287-an numeron.
(Represo ellasita.)
Esperantologio kaj Interlingvistiko
Centro de Esploro kaj Dokumentado