Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)
Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin; tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de
1 La japania interlingvistikado ise, ase, ose (USUI Hiroyuki)
2 Aranøoj pasintaj
2.1 La hungara lingvo en Eýropo (Laszlo Gados)
2.2 Pri kompara semantiko en Budapeþto (Blazio Vaha)
2.3 10-a konferenco de GIL pri strukturoj de planlingvoj
3 Aranøoj estontaj
3.1 Esperantologia konferenco dum la 86-a UK en Zagrebo, 2001
3.2 11-a konferenco de GIL en 2001
4 Kelkaj rimarkoj pri GIL okaze de øia 10-a konferenco (Detlev Blanke)
5 Universitata vivo
5.1 Pri Esperanto kaj interlingvistiko en germanaj universitatoj (Detlev Blanke)
5.1.1 Enkonduke
5.1.2 Tipoj de universitataj aranøoj
5.1.3 Celoj kaj eblecoj de la universitataj aranøoj
5.1.4. Surprizoj dum la vintraj semestroj 1999/2000 kaj 2000/2001
5.1.5 Kial la intereso?
5.1.6. De kie venas la studentoj?
5.1.7 Pri la enhavo de la prelegaro
5.2 En universitatoj de Hungario kaj Pollando
5.3 Interlingvistiko en italaj universitatoj
5.4 Interlingvistika sesio en Poznan
6 Bibliografie trovi per „Trovanto“
7 Distingo por æina interlingvisto
8 Æu Glosa ankaý estonte?
IpI informas pri interlingvistikaj aktivecoj kaj publicajhoj, inkluzive lingvo-politikaj. La redaktoro nur mencias materialojn, kiujn li ricevis en la originalo au kiel kopion. La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ankau publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.
En chi tiu kajero vi trovos la enhavtabelojn de kelkaj tre interesaj lingvopolitikaj libroj, bedaurinde precipe germanlingvaj. Kompreneble ne nur en la germana oni verkas pri lingvopolitikaj temoj lige al la Europa Unio. Tiaj libroj ja ankau ekzistas en aliaj lingvoj. Bedaurinde la redaktoro ne estas sufiche informita pri similaj eldonajhoj en la angla, franca, itala k.s. Se li ricevos tiajn librojn, li same informos pri ili.
Antaýrimarko de la redaktoro
Jen ni trovas modelan superrigardon pri landa situacio rilate al interlingvistiko.
Mi tre bonvenigos similajn superrigardojn el aliaj landoj.
D.B.
Se vi provas superrigardi interlingvistikajn aktivecojn japaniajn, tiu æi
lando longe fieris pri monumentaj laboroj de Esperantuje „indiøenaj
gramatikistoj“ (esprimo pruntita de Probal Daþgupto), kiuj - ne æiam
science - priskribadis Esperanto-gramatikon øis øiaj plej etaj
detaloj æefe en la japana lingvo, tradicio ligita al tiaj nomoj kiel
OSSAKA Kenåi (vd. ekz. Ossaka 1981[1943]) , la patro de la Esperanto-movado æi
tie, kaj preskaý ne heredita de la nunaj generacioj. La lasta heredanto
de la monumenta epoko certe estas ITÔ Kanzi, ali-nome Ludovikito.
Pli poste (en la 60aj kaj 70aj jaroj) sporade aperis unuopaj studentoj, kiuj
post-diplome okupiøis jen pri la historio de Esperanto en Japanio aý Æinio
(la tiama Esperanto-movado en ambaý landoj sufiæe forte reprezentiøis
en soci-þanøaj movadoj, tiel ke eæ ne-esperantistaj fakuloj
pri tiu epoko havas kialon por okupiøi pri øi), jen pri Esperanto
lingvistike (du eæ iris studi æe ELTE en Hungario!) - sed æiu-kaze
temis pri unuopaj laboroj, kiuj ne fariøis granda fluo.
Depost la 80aj jaroj japanan interlingvistikadon signife helpas la fakto, ke øin
morale subtenas prof. TANAKA Katuhiko, konata mongolisto-lingvisto, kiu preskaý fondis
sia-specan skolon de „kritika“ socilingvistiko japana, arigante æirkaý si
studentojn pri minoritataj lingvoj, lingva diskriminacio kaj ankaý tiujn
pri Esperanto. Eblas esperantlingve ekscii pri lia aktiva kontribuo en la Socilingvistika
Simpozio (Tokio, 1986) en la du-lingva akto de la simpozio (UEA(CED)/JEI 1987).
Ankaý franclingve haveblas lia mallonga kontribuaåo al æe-uneska
simpozio pri plurlingvismo (Tanaka 1986)
Kaj la lasta duono de la 90aj jaroj montris pli viglan, interesan pejzaøon
rilate al interlingvistiko, æar samtempe aperis signifa nombro da postdiplomaj
studentoj pri socilingvistiko aý lingvo-sociologio (sume iom malpli
ol dek), kiuj aý estas esperantistoj aý eæ faras Esperanton
centra temo de sia disertacio. Jam ekzistas almenaý tri magistraj disertacioj
iel rilatantaj al Esperanto: Yoshida 1997, Fukuti 1999 kaj Kitagawa 2000. Tiu
preskaýa miraklo (se ni konsideras, ke en Japanio ne ekzistas universitata
Esperanto-fako aý eæ profesoro specialiøinta pri Esperanto) þuldiøas,
unue, al la fondo de nova post-diploma fako lingvo-sociologio fare de la supre
menciita Tanaka en la þtata Universitato Hitotubasi, kiu akceptis plurajn
studentojn pri Esperanto; due menciindas vasta diskutado pri la lingva imperiismo
de la angla æi-lande, en la unua duono de la sama jardeko, kiam æiuj æefaj
tri oponantoj kontraý la angla (TSUDA Yukio, NAKAMURA Kei kaj ÔISI
Syun'iti) menciis Esperanton kiel unu el eblaj alternativoj, tiel iom revivigante
socian intereson pri tiu æi „forgesita“ lingvo (furoris siatempe
japanlingva Tsuda 1990; cetere lia anglalingva verko [Tsuda 1986] postparole
aprezas esperantistajn laborojn dokumenti lingvajn problemojn) . Rezulte de æio æi,
en du japanaj urboj - Tokio kaj Nagoya - fondiøis studentaj stud-rondoj
pri socilingvistikaj temoj, kie esperantistoj nombre superregas kaj en diskutoj
ofte menciiøas Esperanto.
La grupo en Nagoya eldonas jaran kajeron kun studaåoj de la membroj. Øis
nun aperis kvar kajeroj, bedaýrinde nur en la japana.
La grupo en Tokio – pere de du tiu-rilate aktivaj membroj, t.e. KIMURA
Gorô kaj la subskribinto - kunlaboras kun Japana Esperanto-Instituto
(JEI), la landa asocio japania, por okazigo de socilingvistikemaj aranøoj,
tiel enblovante novan venton ankaý en la Esperanto-movadon. Jen mallonge
iliaj aktivecoj:
* En majo 1998 jam menciita kontraý-angla prof. Nakamura (Universitato Seizyô), venis prelegi en la Tutlanda Kunloøado de JEI („kunloøado“ estas japanismo por renkontiøo) pri la superrego de la angla kaj øia rilato al lingvaj rajtoj (resumo de lia prelego aperis japanlingve en la Revuo Orienta, (1998 aýgusto, pp.1-10) .
* En oktobro sam-jare okazis simpozio organizita de JEI - la unua tiu-tema en Japanio, æu en- aý ekster-esperantuje - pri lingvaj rajtoj, kun æ. 130 æeestantoj; triono estis ne-esperantistoj, inter kiuj kelkaj renomaj lingvistoj. En la simpozio kvar podianoj (HARA Kiyosi, fakulo pri la bretona el Universitato Zyosi-Bizyutu; NAKAGAWA Hirosi, ainologo el Universitato Tiba; HUZII Keinosuke, specialisto pri la japaniaj koreoj, Univ. Kôbe-Zyogakuin; TANI Hiroyuki, esperantisto-mongolisto el Universitato de Osaka pri Fremdaj Studoj) diskutis pri lingvaj rajtoj kaj ilia ebla realigo en Japanio.
* En oktobro 1999 la akto de la simpozio, kune kun tiu-temaj artikoloj de Heinz Kloss, Robert Phillipson, Tove Skutnabb-Kangas kaj Mark Fettes, diversaj konvencioj kaj deklaroj (ekz. Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj) estis eldonita æe ne-esperantista eldonejo, en la eldonkvanto de 1500 ekzempleroj (Genkoken-kenkyûkai 1999). Titolita „Kotoba eno Kenri (Rajtoj je lingvo)“. Øi fariøis la unua libro pri lingvaj rajtoj en la japana, tiel post longa interrompo denove farante la esperantistojn enkondukantoj de novaj sociaj ideoj - kiel okazis antaýmilite. La libro relative bone vendiøas.
Gravas en tiaj aktivecoj, ke oni ne propagandas Esperanton. Anstataýe oni devas provi trovi temojn (ne nepre pure interlingvistikajn – kiel lingvaj rajtoj) komunajn ankaý al ne-esperantistoj kaj pri tiuj temoj iniciati dialogon kun ili. La fakuloj ne-esperantistaj tiam konsciiøas, ke esperantistoj ne estas „utopiuloj“, kiuj nur æasas ne-realigeblaåojn, sed homoj serioze pensantaj kaj dividantaj kun ili problem-konscion pri la nuntempaj aferoj. La tokia studenta grupo nun estas en kontakto kun ne nur ne malmultaj socilingvistoj aý lingvo-sociologoj kiel jam menciitaj profesoroj Nakamura aý Hara, sed lastatempe eæ kun kelkaj profesoroj pri juro, kiuj jam de antaýe interesiøis pri lingvaj rajtoj. Se tia interrilatado povos daýre kreski, tio grave kontribuos al la prestiøo de Esperanto, kaj espereble estonte eæ ebligu, ke esperantistoj povu interveni en diversaj lingvo-politike gravaj situacioj (ni devas memori, ke similaj intervenoj de æinaj esperantistoj - ekz.pri la latinigo - alportis ne malgrandan bonon al la movado tie).
Fine pri instruado de Esperanto en japanaj universitatoj. En 1997 JEI enketis
pri instruado de Esperanto al siaj membroj, kiuj instruas en universitatoj
kaj similaj altlernejoj (sume 79). Laý la japanlingva raporto aperinta
en la Revuo Orienta (1998 junio, pp.10-11), inter la enketitoj sume 15 personoj
respondis, ke ili iel havas okazon mencii Esperanton aý rilatajn lingvo-problemojn
en kursoj universitataj: 6 personoj instruas Esperanton en lingvaj kursoj,
dum 4 personoj pridiskutas tiujn temojn en la kadro de kursoj lingvistikaj
aý socilingvaj - kaj 5 aliaj fojfoje mencias Esperanton en kursoj ali-temaj.
Se la studenta interlingvistikado sukcesos estonte pli maturiøi, tio
povos ankaý kontribui al pli-vigligo de Esperantaj kursoj universitataj.
Tiu-kaze necesus havi ian kunlaboron kaj kunordigadon, fondante ekz. japanan
version de Gesellschaft für Interlinguistik. Pro la aktivecoj dum la lastaj
kelkaj jaroj jam aperis unu vic-profesoro ne-esperantista, kiu volis inviti
esperantistan universitatanon doni intensajn prelegojn pri Esperanto en sia
universitato. Tiaj proponoj espereble multiøu. Iuj eæ komencas
revi pri starigo de Esperanto-fako en iu japana universitato (en Japanio ekzistas æ.
600 universitatoj - kial ne estu unu, kiu havas Esperanto-fakon?). Sed æi
tiu artikolo ne plu iru, æar tia revo ankoraý þajnus tro „utopia“ rakonto.
Bibliografio:
Fukuti, Tosio. 1999. Gengo-ken ni kansuru riron-teki kôsatu [Teoria konsidero pri lingvaj rajtoj]. Magistra disertacio prezentita al la Universitato Hitotubasi, Japanio. Gengoken-kenkyûkai, 1999. Kotobe e no kenri [Rajto je lingvoj]. Tôkyô: Sangen-sya.
Kitagawa, Hisasi. 2000. Gurôbaru-ka-zidai ni okeru gengo-teki byôdô no yukue [Kien iros la lingva egaleco en la epoko de tutmondiøo]. Magistra disertacio prezentita al Universitato Hitotubasi, Japanio.
Ossaka, Kenåi. 1981(1943). Esuperanto zen'tisi ryakkai [Malgranda nomografio pri esperantaj prepozicioj]. Tôkyô: JEI.
Tanaka, Katsuhiko. 1986. "La propagation en Orient des concepts europeens de "Langue Nationale" et de "Langue d'Etat" et leur role au service de l'imperialisme", en Lo Jacomo, Francois (red.) Plurilinguisme et communication, Paris: SELAF, pp.101-107.
Tsuda, Yukio. 1986. Language inequality and distortion. Amsterdam: John Benjamins.
Tsuda, Yukio, 1990. Eigo-sihai no kôzô [La strukturo de la angla-lingva regado]. Tôkyô: Daisan-syokan.
UEA(CED)/JEI. 1987. Socilingvistikaj aspektoj de la internacia lingvo – kun aparta konsidero pri la lingva diverseco de la mondo. Tôkyô: Japana Esperanto-Instituto.
Yoshida, Naoko. 1997. The Esperanto-movement: a case of collective verbal
hygiene for a fairer communication order. Magistra disertacio prezentita al
Universitato de Essex, Britio.
2 Aranøoj pasintaj
2.1 La hungara lingvo en Eýropo
Okazis rondtabla konferenco pri “La situacio de la hungara lingvo en
la Eýropa Unio”, organizita fare de la Øenerala kaj Aplika
Katedro de Scienca Universitato Eötvös Lorand (ELTE) en Budapeþto
kaj la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). En la konferenco partoprenis pluraj
vaste konataj lingvistoj, universitataj profesoroj kaj esperantistoj spertaj
pri lingvistiko. Okazis enkondukaj paroloj fare de d-ro Gyorgy NANOVFSZKY, æefsekcio-estro
en la Ministerio pri Eksteraj Aferoj, prezidanto de la Hungaria Esperanto-Asocio,
kaj d-ro Gyorgy SZEPE, prezidanto de la Hungara Lingvista Asocio (lia parolo
estis laýtlegata pro lia malsano). Gvidis la konferencon la katedro-estro,
d-ro Tamas GECSÖ.
Nanovfszky parolis æefe pri la lingvaj ordoj de diversaj internaciaj
organizaåoj.
Szepe analizis la nunan, respektive la antaývideblajn lingvajn situaciojn
en Eýropo.
En ambaý paroloj estis menciata, ne tre optimisme, ankaý la ebla
rolo de Esperanto. En la alparoloj pri la sorto de la eýropaj lingvoj, æefe
de la malpli parolataj lingvoj kaj ankaý pri la ebla rolo de Esperanto
la opinioj estis tre diversaj: de la pesimismo øis la modera optimismo.
La plimulto opiniis, ke la Eýropa Unio ne havas lingvopolitikon aý øi
estas la nenifarada atendo favore al la disvastiøo de la angla. La fina
konkludo formiøis, tamen, en tio, ke ni ne rajtas nenifaradi. Lingvistoj
havantaj tre altan reputacion, ekzemple d-ro Laszlo DEME, unusence pledis por
Esperanto kaj por la pli publika agado.
D-ro Istvan FODOR proponis estigi internacian kunlaboradon inter universitatoj
pri la eýropa lingva demando.
Por la konferencantoj HEA disdonis inform-materialojn pri la eýropa
lingva situacio.
La organizintoj intencas eldoni en la sekva jaro libron pri la enhavo de la
konferenco.
Laszlo Gados
2.2 Pri kompara semantiko en Budapeþto
La 30-an kaj 31-an de oktobro en 2000 en la Budapeþta Universitato ELTE
okazis konferenco pri kompara semantiko. La konferencon organizis la katedro
pri øenerala kaj aplikata lingvistiko, kun partopreno de Zsuzsa Varga-Haszonits,
Iván Bujdosó Árpád Máthé, lekciantaj æe
la Esperanto-fako.
En unu el la sekcioj de la konferenco aperis pluraj esperantistoj. La programo
kaj la konferenca volumo enhavis kaj enhavos, respektive, tri prelegojn kun
rilatoj al Esperanto (Bujdosó, Máthé, Vaha).
Pálma S. Csiszár, juna esperantistino, prezentis kompare-semantikan
analizon de vortoj kun signif-komponento pri „defendo“, surbaze
de latina, itala kaj hungara materialo.
La volumo de la nuna konferenco þajnas esti aperonta venontjare. Åus
aperis volumo kun
materialo de la konferenco antaýa, en la sama serio.
Blazio Vaha
2.3 10-a konferenco de GIL pri strukturo de planlingvoj
La germana Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, Societo pri Interlingvistiko) okazigis sian 10-an jaran konferencon de 17.-19.11.2000. La kadro-temo æi-foje estis "Pri la strukturo de planlingvoj". 30 personoj sekvis jenajn prelegojn:
Latino sine flexione – kompare kun la Latina, d-ino Vera Barandovská-Frank (Paderborn)
Pri la strukturo de Ido, Günter Anton (Prezidanto di Uniono por la Linguo
Internaciona (Ido)
Köthen)
Strukturaj specifaåoj de Occidental-Interlingue, Prof. d-ro Otto Back (Vieno)
Pri la strukturo kaj evoluo de Interlingua, Peter Liebig (Representante de
Union Mundial pro
Interlingua, Germania, Leipzig)
Naturalismo kaj Aýtonomismo en planlingvoj - prezentita æe la
ekzemplo de frazeologio,
d-rino habil. Sabine Fiedler (Leipzig)
La lasta instanco - kiu decidas pri la øusteco de planlingvaj esprimoj?
d-ro Werner Bormann (Hamburg)
Pri la strukturo de lingvoj de eksterteranoj, d-rino habil. Cornelia Mannewitz (Rostock),
Strukturkomparo pri Esperantidoj - kion oni kritikas æe Esperanto?
Claus J. Günkel (Eschweiler)
La projekto Loglan kaj øiaj sekvoj: Logiko, homa menso kaj socia realeco,
Ulrich Fellmann (Frankfurt/Main)
3 Aranøoj estontaj
3.1 Esperantologia Konferenco dum la 86-a UK en Zagrebo, 2001
Kiel æiujare, en la kadro de Universala Kongreso de Esperanto, ankaý æi-jare,
dum la 86-a UK en Zagrebo okazos esperantologia konferenco. La kadra temo estos „Morto, drivo, defendo, disvastiøo: Esperanto
antaý la sortoj kaj
strategioj de senþtataj lingvoj".
La konferencon kunordigas d-ro Mark Fettes, al kiu sin direktu interesiøantoj:
mfettes@esperantic.org
3.2 11-a konferenco de GIL en 2001
La 11-a konferenco de GIL (23. – 25. 11. 2001, en Berlin), traktos la
la kadran temon „Planlingvoj kaj iliaj komunumoj - ide-historiaj kaj
aktualaj aspektoj“.
Informojn donas: Detlev Blanke, blanke.gil@snafu.de
4 Kelkaj rimarkoj pri GIL okaze de øia 10-a konferenco
Detlev Blanke
Kiel konate æiujare la germana scienca organizaåo „Gesellschaft
für Interlinguistik e.V.“ (GIL t.e. la komunutila „Societo
pri Interlingvistiko“) okazigas sian fakan konferencon, ligitan al la
laýstatuta jarkunveno de siaj membroj. La aranøoj øenerale
komenciøas vendrede vespere kaj finiøas dimanæe tagmeze.
Ili okazas en la alloga kaj belregiona Æaskastelo Glienicke en Berlin.
Partoprenas inter 25 - 35 personoj (en 1999 eæ estis 80) , inter ili
ankaý nemembroj de GIL, æar la aranøoj estas publikaj.
Oni havas la eblecon sekvi inter 8 - 12 prelegoj.
La konferenca lingvo øenerale estas la germana, kvankam neniu statuta
paragrafo de GIL malpermesas la uzon de iu ajn alia lingvo. Oni jam prezentis
prelegojn en Esperanto, Ido kaj Interlingua (en la lastaj du lingvoj ekz. prelegis
Tazio Carlevaro).
GIL eldonas la bibliografie orientitan bultenon „Interlinguistische Informationen“ (IntI,
Interlingvistikaj Informoj, kvar kajeroj jare) kaj publikigas la prelegojn
de la fakprogramoj en kromkajeroj al IntI (Beihefte).
Per sia 10-a konferenco GIL (kp. 2.2.) eniris la dekan jaron de sia ekzisto.
Pro tio eble utilas mencii kelkajn karakterizaåojn de la societo.
Øi estas fondita en la jaro 1991 por ebligi sciencnivelan trakton de
interlingvistikaj temoj. Øi ne estas, kaj tion tre necesas substreki,
esperantista organizaåo. Sekve membras ankaý homoj, kiuj ne komprenas
Esperanton.
Por GIL la objekto de interlingvistiko, kontraste al la tradicia kompreno,
estas pli ol nur planlingvoj. Øi celas æiujn aspektojn de la internacia
lingva komunikado, do inkludas ankaý etnolingvojn en la rolo de internacia
komunikilo.
La 9-a konferenco de GIL en 1999 (kp. IpI 30) ekz. traktis, kunlabore kun profesia
lingvistika societo en Berlin (Verein zur Förderung sprachwissenschaftlicher
Studien e.V.) sur alta nivelo la lingvajn problemojn en Eýropo.
En la centro de la intereso de GIL troviøas la planlingvoj. Konsciante
pri la diferenco inter projekto kaj lingvo GIL aparte okupiøas pri Esperanto,
tion øi devas fari simple pro la fakto, ke Esperanto estas la sola vere
lingviøinta planlingva sistemo. Resumante la rezultojn de la agado de
GIL, oni eble povus elstarigi jenajn punktojn:
1. Certagrade GIL sukcesis membrigi la plej multajn interlingvistikajn fakulojn
el Germanio (kelkajn eæ el eksterlando) kaj aliajn interesatojn pri la
temo. Tamen ekzistas talentaj personoj, aparte en la junularo, kiuj diplomiøis
aý eæ doktoriøis pri lingvistikaj temoj aý problemoj,
gravaj por la interdisciplina agado de GIL, kiuj bedaýrinde ankoraý ne
aliøis al la societo.
2. La agado de GIL helpis, ke diversaj interlingvistike kompetentaj personoj aktivadas per prelegoj, publicaåoj kaj alimaniere. Eble ankaý al la ekzisto de GIL kaj øia scio-pera funkcio iom þuldiøas la fakto, ke antaý nelonge membro de GIL habilitiøis pri esperantologia temo æe germana universitato (d-rino Sabine Fiedler en la universitato de Leipzig).
3. GIL donas podion ankaý al tiaj interlingvistike interesataj kaj talentaj personoj, kiuj alikaze ne havus la eblecon (aý ne sentus la emon) pretigi sciencajn prelegojn.
4. La materialoj, kiujn GIL eldonas, entenas kontribuojn pri fako, kiu en la scienca pejzaøo de æiu lando estas tre nekonata aý miskomprenata. Æar la publicaåoj de GIL atingas ne malmultajn bibliotekojn kaj sciencistojn ekster GIL, ili diskonigas la fakon kaj (aparte en bibliotekoj) konserviøas kiel konsult-materialoj.
5. GIL klopodas servi siajn membrojn per materialoj, kiuj ebligas teni la superrigardon pri la evoluo de la fako en internacia kadro. Samtempe, aparte dum la konferencoj, øi estas interþanøejo de spertoj kaj scioj.
6. GIL estas faka adreso por sciencaj kontaktoj. Øi certagrade estas establita en la lingvistika pejzaøo de Germanio kiel fakorganizaåo, parte eæ en eksterlando. Tion i.a. montras la ligoj al grandaj bibliografioj, al elektronikaj informsistemoj k.s. La retpaøo de GIL (http://user.berlin.de/~gil.berlin), kiu certe daýre estas plibonigebla, pli kaj pli fariøas informejo por sciencistoj, kiuj laý øi mendas materialojn. Membroj de GIL pretigas sciencajn ekspertizojn.
7. Certagrade GIL ankaý havas iom da internacia efiko. Tion montras
kelkaj el øiaj membroj i.a. en Aýstrio, Æinio, Hungario,
Japanio, Nederlando kaj Svisio. Por atingi pli da konscio pri la rezultoj de
interlingvistiko kaj esperantologio estus dezirinde, ke en pli da landoj estiøu
similaj aý alitipaj organizaåoj, kiuj povus formi internacian
reton. Eble la spertoj de GIL iom povus helpi por atingi tion (kp. la prezenton
de GIL en "Esperantologio - Esperanto Studies"/1999).
5 Universitata vivo
5.1 Pri Esperanto kaj interlingvistiko en germanaj universitatoj– kaj
pri kelkaj lastatempaj spertoj el Humboldt-Universitato, Berlin
Detlev Blanke
5.1.1 Enkonduke
Sub la impreso de mia prelegaro pri interlingvistiko en Humboldt-Universitato
Berlin, kiun mi prezentis dum la vintra semestro 1999/2000, mi verkis artikolon,
kiu aperis en „Esperanto aktuell“ 1/2000 kaj „Internacia
Pedagogia Revuo“ 3/2000. La priksribataj spertoj precize ripetiøis
dum la vintra semestro 2000/2001. Pro tio mi represas la artikolon kun kelkaj
modifoj, por doni iujn informojn kaj vidpunktojn esperante iom stimuli aliajn
kolegojn ekagadi en la grava universitata medio.
Samtempe mi plene konscias, ke al kelkaj kolegoj, kiuj jam longe kaj tre sukcese
enigis Esperanton en la prelego-programojn de siaj universitoj, mi ne prezentas
ion mirige novan.
Tio aparte validas por kelkaj hungaraj kolegoj, por d-rino Ilona Koutny en
Poznan/ Pollando, kaj parte ankaý por kolegoj en Italio (ekz. prof.
Pennaccietti en Torino). Pro tio oni trovas post mia artikolo du reagojn al
mia unua kontribuo.
5.1.2 Tipoj de universitataj aranøoj
Bedaýrinde nur malofte en la kadro de germanaj universitatoj aý aliaj
altlernejoj oni trovas aranøojn pri Esperanto-rilataj temoj. Tio en
vasta kadro ankaý validas por la plej multaj aliaj landoj. Akademiaj
aranøoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, do sciencaj prelegoj
kaj seminarioj, estas raraj esceptoj. Parolante pri universitatoj mi subkomprenas
ankaý alitipajn altlernejojn, kie oni povas akiri universitatnivelajn
diplomojn, doktoriøi kaj habilitiøi (do temas pri øenerala
tradicitipa Universitato, Teknika Universitato kaj diverstipaj altlernejoj).
Parolante pri la aranøoj oni æefe povas distingi1:
a) lingvokursoj pri Esperanto
b) diversnivelaj sciencaj seminarioj pri interlingvistiko kaj esperantologio
c) sciencaj prelegaroj pri interlingvistiko kaj esperantologio.
d) enigo de prelego pri interlingvistiko kaj/aý pri Esperanto en iun
alian prelegaron, plej ofte pri
øenerala lingvistiko
Tiuj aranøoj kutime apartenas al la planita kaj presita programo de la universitato.
Krome:
e) Fojfoje studentoj rajtas prelegi en la kadro de lingvistikaj kursoj, aý interlingvisto
respektive
kompetenta esperantisto estas invitita kaj donas gastprelegon en la kadro de
lingvistika kurso
(siatempe sufiæe ofte en GDR).
Malsame al Hungario (Budapesto, Szombathely, Debreczen) en Germanio ne ekzistas establitaj fakoj „Esperanto“ aý „Esperantologio“ aý „Interlingvistiko“ en iuj universitataj strukturoj. La komparoj de universitataj situacioj kaj rezultoj krome malfacilas, æar tre malsamas la universitataj strukturoj, fako-disdividoj kaj titoloj. Aparta memstara instituto pri interlingvistiko/ esperantologio, kie plenbuøete kaj plentempe laboras katedra profesoro, havas asistantojn, prelegas kaj esploras ktp., kiel kutime æe establitaj fakoj, øis nun nenie ekzistas en la mondo, eæ ne en Budapesto, kie la fako „Esperantologio“ apartenas al la Katedro pri Aplika Lingvistiko. Se temas pri la tipologio de la aranøoj mi ne pretendas doni internacie validan skemon, mi plejparte sekvas la germanajn spertojn.
La universitataj aranøoj plej ofte okazas dum du semajnhoroj (do dufoje 45 minutoj). Se ili regule okazos laý la tuta semestro, oni havos 13 – 16 semajnojn, depende de la longeco de la semestroj kaj eventualaj festotagoj kaj aliaj „tempo-perdoj“. Mi havas la impreson, ke la vintro-semestraj prelegoj estas pli forte frekventataj ol la somero-semestraj.
Malfacilas prijuøi, kiu aranøo-tipo estas la plej konvena. Dependas de la vidpunktoj kaj celoj. En la lingvo-kursoj oni konatiøas pli profunde kun la lingvo Esperanto, sed apenaý ion aýdas pri sciencaj aspektoj. En la seminarioj kaj prelegoj temas æefe pri sciencaj aspektoj, kio ne ekskludas etan enkondukon en la strukturon de Esperanto, almenaý tiom, ke la studentoj povus ekhavi intereson okupiøi pli profunde pri la lingvo aý ne. Oni tamen ne instruas la lingvon. Kadre de la seminarioj eblas pli forte aktivigi la studentojn, kiuj eble prelegetos, diskutos aý ellaboros hejmstudaåetojn. La prelegoj ebligas pli sisteman kaj pli riæan materialprezenton, sed la studentoj øenerale estas relative pasivaj aýskultantoj. Prelegojn kaj seminariojn oni kvitancas en la studentaj libretoj kaj/aý disdonas atestilojn kun diversaj valoroj k.s.
Lingvokursoj (a) kelkfoje okazas. Ilin aranøas membroj de universitatoj, foje ankaý studentoj kun la subteno/permeso de iu profesoro. Kvankam mi klopodas sekvi la universitatan pejzaøon en Germanio [rilate al a) –c)] laý mia superrigardo jare (aý dum unu semestro) okazas ne pli ol 2-3 kursoj, foje eble neniuj. Tio estas bedaýrinda, des pli, æar ja ekzistas kelkaj tre spertaj esperantistoj, kiuj studis filologiojn aý/kaj fremdajn lingvojn, havas kaj foje eæ konservas iujn ligojn al universitatoj.
Sciencaj seminarioj (b) fojfoje okazis en la universitatoj de Frankfurt/Main (d-rino Alicja Sakaguchi), Leipzig (d-rino Sabine Fiedler)2 kaj Paderborn (tie enkadrigita en pedagogiajn-kibernetikajn programojn: d-rino Vera Barandovská-Frank)3.
Sciencaj prelegaroj (c) okazadas pli malpli regule en la universitatoj de
Hamburg (d-ro Werner Bormann)4, Rostock (d-rino habil. Cornelia Mannewitz)
kaj Berlin (Humboldt-Universitato:
Dr. sc. Detlev Blanke). Sciencajn prelegojn øenerale rajtas prezenti
nur habilitiøintaj5 sciencistoj aý nomumitaj „instru-komisiitoj“.
Post la habilitiøoj de d-rinoj Sabine Fiedler (Leipzig) kaj Alicja
Sakaguchi (Poznan/Pollando) ankaý ili rajtos prelegi (tion jam faris
d-rino habil. Sabine Fiedler dum la vintra semestro 1999/2000 en Leipzig). Foje eblas ligi al sciencaj prelegoj iujn aldonajn kursojn, ekzemple semajnfinajn
intensajn kursojn en aý ekster la ejoj de la universitato.
Notes:
1. Pri la temo kp. ankaý la æapitron „Akademia instituciiøo“ en
mia eseo „Esperanto kaj lingvistiko – sciencpolitikaj aspektoj“,
en : Esperanto-Dokumente 2, Osnabrück: Deutsches Esperanto-Institut, 1995,
p. 11 – 12.
2. En la kadro de la Instituto pri angla filologio
3. En la kadro de la Instituto pri kibernetiko.
4. Verþajne la universitato de Hamburg havas la plej longan tradicion rilate
al la temo. D-ro Werner Bormann estas „Instrukomisiito pri interlingvistiko“,
en la kadro de la Instituto pri fonetiko, øenerala lingvoscienco kaj hindoøermanistiko.
5. Post la habilitiøo (1985, Dr. sc. = Dr. habil.) en la jaro 1988 en
GDR
mi estis nomumita „Honoraria docento pri interlingvistiko“ kaj ricevis
la universitatan instrurajton „Facultas docendi“. Laý la kontrakto
pri la germana unuiøo akiritaj titoloj estas transpreneblaj. Post la unuiøo
la universitato konfirmis kaj akceptis mian GDR-tipan habilitiøon (1995
kiel „venia legendi“). Cetere, mi sporade prelegis en la universitato
jam post 1976.
5.1.3 Celoj kaj eblecoj de la universitataj aranøoj
La æefa celo de la universitaj aranøoj ne estas la bakado de novaj esperantistoj per altruda varbado. Se oni provus fari tion, la rezulto ne nur estus negativa æe la studentoj mem, sed la prestiøo de la aranøoj en la kadro de la universitatoj falus kaj ekestus la „þanco“, ke la universitato ne plu permesus tiajn aranøojn.
La æefa valoro estas, ke studentoj kontaktiøas kun problemaro,
antaýe ofte komplete aý grandparte nekonata por ili. Ili krome
konatiøas kun øeneralaj lingvistikaj problemoj el iom nekutima
vido-direkto, tra la prismo de interlingvistikaj ideoj.
Eble nur malmultaj studentoj vere interesiøos pri Esperanto. Ne gravas.
Ili aýdos ion seriozan (espereble !) pri problemaro, inter lingvistoj
ofte neserize aý entute ne prezentita. Æar multaj studentoj estos
la intelektaj akivuloj de la estonteco, ilia baza scio pri la interlingvistika
problemaro øenerale, kaj pri Esperanto aparte, povas havi pozitivajn
sekvojn (ekz. en eldonejoj, redakcioj de gazetoj, eæ en la universitatoj
mem ktp.). Mi tion jam spertis sufiæe ofte.
Nur malofte studentoj aý diplomitoj uzas la eblecojn verki disertaåojn pri rilataj temoj kaj akiri akademiajn titolojn. Tamen ankaý en Germanio principe eblas verki diplomigajn, magistrigajn, doktorigajn kaj eæ habilitigajn disertaciojn pri interlingvistikaj aý/kaj esperantologiaj temoj. Tio kompreneble tre dependas de la kandidato mem, de la scienca medio kaj de tio, æu oni trovos aprobon æe kelkaj profesoroj en difinitaj universitatoj. Pri la æi-rilate lastaj kazoj oni povis legi ankaý sur la paøoj de IpI .
5.1.4 Surprizoj dum la vintraj semestroj 1999/2000 kaj 2000/2001
Kvankam ekde 1988 mi prezentis prelegojn dum entute almenaý 20 semestroj,
la lastaj prelegaroj verþajne estis miaj øis nun plej sukcesaj
kaj stimulaj. Laý miaj øisnunaj spertoj la kvanto de la studentoj
tre varias. Foje estas 40, foje 20, sed plej ofte inter 10 – 15. Unufoje
mi eæ prelegis antaý du studentoj, kiuj eltenis æiujn 16
duhorajn prelegojn dum la semestro. Sed tio estas escepto, kaj fakte neekonomia. Þajne
similajn spertojn havas ankaý la aliaj koleg(in)oj.
La prelegaro dum la vintra semestro 1999/2000 en Humboldt-Universitato estis
aparte sukcesa.
Dum la semestro mi havis 16 semajnhorojn (po 90 minutoj). Dum la unuaj prelegoj
(1. – 4.) venis inter 60 kaj 75 studentoj. Mi estis tute konfuzita pro
la grandega neniam antaýe spertita intereso kaj demandis, æu ili
eventuale eraris en la prelegejo. Ne, ili volis ion scii pri Esperanto... Kompreneble
la kvanto reduktiøis iom post iom kaj la kurso stabiliøis tiel,
ke øis la fino mi havis æ. 35- 40 diversajn studentojn. Sed entute
per la unuopaj prelegoj mi atingis multe pli ol 100 studentojn, almenaý peris
por ili bazajn sciojn, æar dum la unuaj prelegoj estas granda nestabileco.
Ja forestas 20 homoj, sed la sekvan fojon venas dudek aliaj...
Do, konscia, ke ne æiuj restos øis la 16-a semajno, des pli, æar
temas pri nedeviga oferto, per la unuaj 3 prelegoj mi donis tri malsamkarakterajn
enkondukojn en la kadran temon, tiel, ke æiuj, kiuj venis nur al tiuj
prelegoj, havu sufiæe da informoj pri interlingvistiko øenerale
kaj pri Esperanto aparte.
Absolute la sama sperto ripetiøis dum la vintro-semestro 2000/2001.
La lastajn 2-3 prelegojn vizitis æ. 35 diversaj studentoj.
5.1.5 Kial la intereso?
Por ambaý prelegaroj mi ne komplete sukcesis ekscii la kialojn de la
subita intereso. Laý miaj singardaj enketoj la scivolemo vekiøis
i.a. pro
a) informoj en la gazetaro (lige al la 84-a UK en Berlin)
b) la vorto Esperanto ligita al la muzikgrupo „Amikeco“, kiu sufiæe
furoris en Germanio, i.a
eldonis kompaktdiskon kun la nomo „Esperanto“
c) la pli forta interesiøo pri la lingva demando ene de Eýropa
Unio, relative forte stimulita per la
diskutoj lige al la sinteno de la finna prezidento pri la allaso /neallaso
de la germana lingvo en
la EU-rilataj aranøoj en Finnlando (la gazetaro raportis kaj lige al
tio ja menciis fojfoje
Esperanton).
d) Ankaý gravis, ke la „Instituto pri germana lingvo kaj lingvistiko“ de
Humboldt-Universitato
(kie multaj eksterlandaj studentoj studas krom iujn aliajn lingvojn ankaý la
germanan, krome
øeneralan kaj germanan lingvistikon) donis bonan statuson al la certe
iom ekzotika prelego (øi
estis libere elektebla elemento de baza instruado pri lingvistiko). La aparta
libreto kun la
studo-ofertoj de la instituto enhavis trionpaøan prezenton de mia prelegaro.
Krome la
prelegaro estis indikita en la kompleta prelego-libro de la universitato (dufoje, æar
ankaý sub
„Studium generale“).
La memoro pri certa eðo lige al la 84-a UK en Berlino eble iom efikis al la vintra semestro 1999/2001, sed eventuale jam ne plu por la sekva vintra semestro.
5.1.6 De kie venas la studentoj?
Eble 80 % de la studentoj studas iujn lingvojn. Sed ankaý aperas studentoj
de politikscienco, juro, interkulturaj studoj, publicistiko k.a. Ili æefe
venas de Humboldt-Universitato, tamen ankaý el aliaj universitatoj de
Berlin (Libera Universitato, Teknika Universitato).
Inter la studentoj estis multaj el eksterlando. Dum la semestro 1999/2000 ekz. partoprenis rusa germanisto, kiu havis laborstipendion
de Deutscher Bundestag. Dum sia junaøo li eæ lernis Esperanton.
Iuj venis laý EU-programoj (ekz. Sokrates). Inter la studentoj troviøis
kelkaj el almenaý jenaj landoj: Aýstrio, Æeðio, Æinio,
Francio, Finnlando, Georgio, Hungario, Islando, Kanado, Kroatio, Pollando,
Rumanio, Rusio Turkio kaj, kompreneble, Germanio.
Æ
ar mi nur hazarde eksciis pri la landoj kaj ne sisteme enketis, la listo certe
ne estas kompleta.
Dum la vintro-semestro 1999/2000 kelkaj studentoj uzis la oferton de sperta kursgvidanto el Berlino kaj sekvis kurson. Kaj fine de la dua prelegaro oni jam povis anonci la ekziston de nove fondita grupo BSE (Berlinaj Studentaj Esperantistoj).
Mi rimarkis kun kontento, ke æiuj studentoj estis tre interesitaj, min foje interrompis per demandoj (tion mi æiam permesas), venis post la prelego kun demandoj kaj materialpetoj. Æinino tralaboris du åus aperintajn æinlingvajn librojn (traduko de „Historio de la Mondolingvo“ de Drezen kaj libro pri la historio de la æina Esperanto-movado). Æiuj studentoj ricevis diversajn materialojn, (i.a. bibliografion, skemojn, tekstojn ktp.). Turka studento interesiøis pri Solresol, æar li volas fariøi filmreøisoro kaj eluzi la ideon de la muzika lingvo. Aýstra studento bezonis kvalifikan noton kaj pro tio verkis tre bonan eseon pri la motivo de la persekutoj de Esperanto sub la naziismo. Pro la sama kialo hungarino verkis laboraåon (pri la apriora pazigrafio de Kalmán).
5.1.7 Pri la enhavo de la prelegaro
Æar mi kutimas prelegi preskaý sen manuskripto mi prezentas abundon
da aparte preparitaj folioj (por retroprojekciilo), kiuj sumiøis por
la tuta prelegaro je æ. 700 folioj. Krome mi æiam cirkuligas faklibrojn.
Post preskaý æiu prelego mi disdonas foliojn kun skemoj kaj informoj. Kiel
unuan materialon mi prezentas al ili iom ampleksan bibliografion pri „Interlingvistiko – planlingvoj – esperantologio“. La kadra temo de la prelegaroj estis „Esperanto: Kiel el projekto fariøis
vivanta lingvo“, resp.
„
De projekto al vivnata lingvo - Esperanto: strukturo, evoluo, funkciado“
Jen la temoj de la unuopaj semajnaj prelegoj:
1. Unua renkontiøo: malfermo de la prelegaro, prezento de la æefa
enhavo
2. Enkonduko en la prelegaron (resuma anticipo de 2. – 15.)
3. Pri la fenomeno „planlingvo“: Aspektoj de lingvoplanado kaj
lingvopolitiko
4. Survoje al universala lingvo: Projektoj kaj tipologio
5. De projekto al lingvo: Etapoj de enkondukiøo de planlingva projekto
en la praktikon
6. Pri planlingva praktiko: Prezento de vidbenda kaj sonbenda materialoj
7. Ekesto de Esperanto: Motivoj kaj strukturprincipoj
8. Lingvistika karakterizo de Esperanto I (morfemaro, fonologio, morfologio,
gramatiko)
9. Lingvistika karakterizo de Esperanto II (vortfarado, karakterizo de la leksiko,
evoluo-problemoj)
10. Traduko de simpla teksto
11. Esperanto en la internacia praktiko: Superrigardo pri komunikaj sferoj
12. Esperanto kiel faklingvo
13. Esperanto kiel lingvo de literaturo
14. La lingvo-komunumo de Esperanto: Historiaj etapoj
15. La lingvo-komunumo de Esperanto: Aktuala strukturo kaj evoluproblemoj
16. Teoriaj kaj sciencorganizaj problemoj: Pri Esperantologio
Mi forte esperas, ke estonte pli da kolegoj uzos siajn eblecojn kaj ofertos
diverstipajn aranøojn en la universitata medio, æar tie troviøas
perspektivo-havaj þancoj, verþajne ne sufiæe aprezataj.
5.2 En universitatoj de Hungario kaj Pollando
Ilona Koutny
D-rino Ilona Koutny dum februaro 2000 sendis jenan tekston reage al la unue
prezentita artikolo (kp. la enkondukon 5.1 . Mi tre dankas al kolegino Koutny
kaj tre øojus, se venus similaj raportoj pri la situacio ankaý en
aliaj landoj.
D.B.
1. En ELTE (Budapeþto) estas daýre du personoj plentempe dungitaj
por la celoj de la Esperantologia fako (d-ino Zsuzsa Varga-Haszonits kaj Iván
Bujdoso), sed kiel malgranda fako ili ne konsistigas apartan katedron. La instruado
daýras dum 4 jaroj (la nunan staton mi ne scias precize, sed æ.
kun 3+8+8+4 semajnohoroj) kaj finiøas kun universitata diplomo.
Krome interlingvistiko (2 semajnhoroj dum unu semestro) estas en la oferto
de studentoj pri øenerala kaj aplikata lingvistiko.
2. En altlernejo BDTF (Szombathely, HU) d-ino Katalin Smideliusz gvidas kurson pri interlingvistiko kaj laý ebleco pri Esperanto enkadre de la Aplikatlingvistika katedro. Pri interesa eksperimento kun la studentoj pri kreado de artefaritaj lingvoj þi raportis pasintjare dum la Hungara Aplikatlingvistika Konferenco (Artikolo aperis en IPR 2/99, krome kp. IpI 31-red.) 3. En la Jagielona Universitato en Krakovo (PL) Maria Majerczak gvidas sukcesan 2-jaran programon (pluraj semestrohoroj) pri Esperanto.
4. En Adam Mickiewicz Universitato en Poznan (PL) mi startigis 3-jarajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn por esperantistoj (simile al modernaj filologioj) en speciala formo (unusemajna vizito dum la semestro). Ni planas enkonduki Esperanton inter la lingvojn devige elektitajn de gestudentoj de la fako Etnolingvistiko (æefa fako de la Lingvistika Instituto, kie mi laboras por la Hungara fako). Se tio sukcesos en la sekva studjaro, tiam gestudentoj studos Esperanton dum 4 jaroj (8+8+8+4 semajnohoroj). Nuna partoprenanto de la Interlingvistikaj studoj, Bradio Moro intertempe estis dungita en la Instituto (kompreneble instrui la anglan!), kaj kontribuos al la instruado. Ankaý alia usona lektoro kaj doktora studento pri geografio partoprenas la studojn. Tiel elformiøos ebleco por kreiøo de esperantologia laborejo. Nuntempe okazas nur malgranda kurso pri Esperanto komencita de mi, sed daurigata far Bradio.
5.3 Interlingvistiko en italaj universitatoj
Renato Corsetti
Ankaý Renato Corsetti en 2000 reagis al la unua versio de la artikolo sub 5.1 Jen lia mesaøo, (en kiu li ne mencias sian universitatan agadon en la universitato „La Sapienza“ de Romo):
...Kvankam estas tre malfacile kompari la universitatajn strukturojn en malsamaj
landoj, mi dirus ke la nura oficiala kurso pri Interlingvistiko kaj Esperantologio
en Italujo ekzistas æe la Universitato de Torino.
Kvankam øia oficiala nomo en la itala estas „Cattedra di Interlinguistica
ed Esperantologia“, la signifo de tiu esprimo estas, laý la lingvouzo
de Detlev, „libere elektebla fako“ en la kadro de universitata
Departemento (tiu eble estas nia nomo por tio, kion Detlev nomas „katedro“).
Fabrizio Pennacchietti, kiu instruas tie, havis laý mia kompreno de
la situacio, similajn spertojn pri nombro da studentoj kiel Detlev...
En aliaj universitatoj estas unuopaj esperantistoj, sed nenie estas kurso pri
Esperanto aý pri interlingvistiko, kvankam ne mankas agado: en la universitato
de Mauro La Torre (Universiato Roma 3) oni aranøis kursojn de Esperanto
por instruistoj (ili ja okupiøas pri pedagogio), en aliaj universitatoj
oni sekvas finstudajn disertaciojn, ktp.
La grupo pri Interlingvistiko kaj Esperantologio de Itala Esperanto-Federacio
(ni decidis eæ ne þajnigi ke ni ne estas esperantistoj) regule
informas æiujn membrojn de la Itala Societo pri Lingvistiko pri lingvistike
interesaj aferoj pri Esperanto, kaj øenerale ni rajtas diri ke ne ekzistas
nun itala lingvisto, kiu iel ne aýdis pri Interlingvistiko aý pri
Esperanto. Kiel æie malgranda grupo estas favora, malgranda grupo estas
tute malfavora kaj granda grupo estas pli malpli indiferenta.
Corsetti@itelcad.it
5.4 Interlingvistika sesio en Poznan
Inter la 25 - 29.09 2000 okazis la sekva sesio de la Interlingvistikaj Studoj
en la Adam Mickiewicz Universitato en Poznan (Pollando).
Kvin novaj studemuloj (unu brito, unu belgo kaj 3 poloj) aliøis al la
grupo.
Kursoj pri esperanta literaturo (Lidia Ligeza), pri komunikado (d-ino Ilona Koutny), pri fonetiko (d-ino Ilona Koutny) kaj pri kulturo (d-ro Zbigniew Galor) konsistigis la programon. Zofia Banet-Fornalowa prezentis la esperantan teatran arton kaj Judita Schiller la filmarton.
La sesion kompletigis la kultura programo de Arkones (Artaj Konfrontiøoj
Esperantistaj) semajnfine: spektakloj de Jadwiga Gibczynska, Jerzy Fornal kaj
de Studio "P". La partoprenantoj povis rigardi filmojn esperante
parolantajn post la enkonduka prelego de J. Schiller, aýskulti prelegon
de Z. Fornalowa pri sia nova libro "Familio Zamenhof". Ne mankis
muziko, kantado kaj diskutoj pri la rolo de Esperanto. Dum la aranøo
la unuan fojon okazis ankaý du AIS-kursoj enkadre de la 18-a Pola Studsesio
organizita far la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (Bydgoszcz).
Ilona Koutny: ikoutny@hum.amu.edu.pl
6 Bibliografie trovi per “Trovanto”, la plej granda
katalogo en la reto
La Internacia Esperanto-Muzeo de la Aýstria Nacia Biblioteko, kiu posedas la plej grandan planlingvan bibliotekon, realigas ekde 1996 unikan projekton: la kreon de la elektronika katalogo TROVANTO, konsultebla en interreto.Troviøas jam 12.000 rikordoj (dokumentoj) en øi, kaj tiu nombro kreskas æiu-monate. Jam nun øi estas la plej granda katalogo pri Esperanto kaj interlingvistiko.
Kiuj dokumentoj troviøas en TROVANTO?
Libroj, broþuroj, manuskriptoj, nekomerca literaturo, muziknotoj, kasedoj,
diskoj, vidbendoj...
Oni trovas la dokumentojn laý aýtoroj, titoloj, serioj, eldon-jaroj,
eldonejoj, libro-numeroj, aperlokoj, temoj...
Alvoko
La Aýstria Nacia Biblioteko financas la kreon de TROVANTO. La daýrigo
de la laboro tamen povas okazi nur, se la esperantistoj øin fakte bezonas.
Tio signifas, se sufiæe da homoj utiligas TROVANTON en la interreto.
Tial ni invitas vin regule viziti øin. Øia adreso:
http://euler.onb.ac.at/cgi-allegro/maske.pl?db=esperanto
Alia eblo aliri estas
tra la hejmpaøo de la Aýstria Nacia Biblioteko: http://www.onb.ac.at/sammlgn/safr.htm
Se vi volas esti informita pri la evoluo de TROVANTO, skribu al helga.farukuoye@onb.ac.at
7 Distingo por æina interlingvisto
Komenco de 2001, æinaj þtataj instancoj honorigis la konatan æinan
interlingviston LIU Haitao (Datong) per la titolo „Excellent senior engineer“ (elstara
supera inøeniero), titolo kutime nur donata al elstara inøeniero
kaj sciencisto en industrio.
La titolo en Æinio estas egalsignifa al universitata orda profesoro.
Gratulon al nia kolego !
Por informiøi pri la multflanka agdo de la distingito rigardu: http://htliu.yeah.net
8 Glosa ankaý estonte?
La lasta eldono de la cirkulero “Plu glosa nota” (Glosa-Informoj)
aperis en 1998.
Æ
u Glosa plu ekzistos ?
Esperantologio kaj Interlingvistiko
Centro de Esploro kaj Dokumentado