IPI 42

Informilo por Interlingvistoj

12-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-ro 42 (3/2002)

Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin; tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de


Enhavo

1 Esperanto en la monda lingvosistemo (Humphrey Tonkin)

2 Esperanto kaj gxiaj “antauxuloj”: Brokantajxoj en la interreto (Ulrich Lins)

3 Interlingvistoj

3.1 Hermann Ölberg – 80-jara: Liaj interlingvistikaj verkoj (Detlev Blanke)

3.2 Aleksandr Dulicxenko – Interlingvistikaj verkoj, 2-a parto (Detlev Blanke)

3.3 Nikola Aleksiev (29.6.1909-19.7.2002): verkoj (Detlev Blanke)

3.4 Intervjuo kun LIU Haitao

3.5 KIMURA Goro Christoph: Doktorigxo

4 Arangxoj

4.1 Internacia konferenco pri frazeologio

4.2 “KAEST III”: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”

4.3 Esperantologia konferenco en Fortalezo: Pri la Esperanto-kulturo (Humphrey Tonkin)


IpI informas pri interlingvistikaj aktivecoj kaj publicajhoj, inkluzive lingvo-politikaj. La redaktoro nur mencias materialojn, kiujn li ricevis en la originalo au kiel kopion. La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ankau publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.

En chi tiu kajero vi trovos la enhavtabelojn de kelkaj tre interesaj lingvopolitikaj libroj, bedaurinde precipe germanlingvaj. Kompreneble ne nur en la germana oni verkas pri lingvopolitikaj temoj lige al la Europa Unio. Tiaj libroj ja ankau ekzistas en aliaj lingvoj. Bedaurinde la redaktoro ne estas sufiche informita pri similaj eldonajhoj en la angla, franca, itala k.s. Se li ricevos tiajn librojn, li same informos pri ili.


1 Esperanto en la monda lingvosistemo

Humphrey Tonkin

1.1 Enkonduko

Esperanto estas lingvo plena je kontrauxdiroj. Gxi estas lingvo, kiu aspiras al universaleco, sed kiu estas konata kaj uzata nur en limigitaj rondoj – lingvo, do, kun grandaj esperoj sed kun ankoraux minora internacia influo; gxi estas lingvo, kiu celas ligi la homaron, sed kiu restas obstine euxropeca; en multaj rondoj gxi estas ecx ne rekonata kiel lingvo, sed homoj efike komunikigxas per gxi. Apud la tielnomataj grandaj lingvoj, gxi estas regule uzata de tre mal-granda nombro da homoj, kaj iom konata ankaux de relative malgranda nombro, sed tiuj homoj trovigxas dise tra la tuta mondo, izolitaj aux en malgrandaj grupoj. Gxi estas universala lingvo, sed minoritata lingvo; granda, sed eta.

Kvankam mi ne volas minimumigi tiujn kontrauxdirojn, kiuj estas palpeble veraj, samtempe mi emfazu, ke unu kialo de la sxajna strangeco de Esperanto estas tio, ke lingvistoj emas difini lingvojn laux kategorioj, kiuj simple ne estas tauxgaj por Esperanto. Sekve, la strangeco de Esperanto parte sxuldigxas al la arbitraj, elsxlosaj manieroj difini lingvojn.

1.2 Esperanto kaj geografio

Lingvistoj kutime atribuas al difinita lingvo difinitan lokon kaj difinitan etnon (kelkfoje unu, kelkfoje plurajn): ili klasifas lingvojn laux geografio. La granda faka katalogo de lingvoj Ethnologue, ekzemple, simple ne havas lokon por Esperanto, cxar cxiu lingvo estas ligita al etna parolantaro. Lingvo, do, estas esprimilo de kulturo: la fenomeno de kulturo, kiu estas esprimilo de lingvo (argumenteble la situacio de Esperanto), estas simple ne konata en tiu sistemo. Esperanto rezistas cxiujn sistemojn de geografia klasifo.

Iuj homoj, kiel ekzemple Wood (1979), sugestas, ke Esperanto similas diasporan lingvon, kiel ekzemple la iama hebrea, kiu restis uzata, ecx se en limigitaj sferoj, dum preskaux dumil jaroj sen geografia centro. Tiu nocio havas siajn meritojn, kaj la procedoj de disvastigxo de Esperanto (en kiu disvastigxo restas ligita al iom potencaj centrigaj kaj normigaj fortoj) estas temo studinda, kvankam gxis nun laux mia scio ne studata. Sed diasporo estas metafenomeno: gxi implicas la ekziston de antauxdiaspora stato, kiu en la kazo de Esperanto esence ne ekzistis, krom en la kapo de la kreinto.

1.3 Esperanto kaj genetika lingvistiko

Lingvistoj ofte difinas lingvojn laux genetika sistemo. Rimarkante en la deknauxa jarcento, ke la franca, hispana kaj aliaj lingvoj estas evidente posteuloj de la latina, la germana filologo August Schleicher arangxis tiujn kaj aliajn lingvojn en la formo de t.n. familiaj arboj, kiuj prezentis difinitan historian lingvistikan linion, en kiu oni klare vidis, kiel unu lingvo naskis alian, kaj tiel plu tra generacioj de lingvoj. Bedauxrinde oni facile forgesas, ke temas pri metaforo – ecx pri tre nekompleta metaforo. Infanoj kutime havas patron kaj patrinon – sed kiuj estas la patro kaj patrino, kiuj produktis la francan lingvon? Sxajne temis pri virga nasko. Kaj tia sistemo nenion diras pri la aliaj lingvoj, kiuj konkurencis en la iama Gallio kun la latina lingvo de la romiaj okupantoj. Evidente la latina lingvo estis la unua kaj cxefa influo super la franca lingvo (laux maniero klarigita de Cherpillod en sia esperantlingva verketo pri la galla, 1998), sed la galla kaj ties variantoj konsistigis elementojn en la lingva ekologio. Ili eble lasis malmultajn spurojn en la strukturoj de la lingvo mem, sed ilia influo certe pusxis la novan lingvon laux difinitaj direktoj, same kiel monteto, kiu nepre ne estas parto de rivero, tamen difinas la direkton, laux kiu tiu rivero fluas.

Cxu eble mi aldonu, ke la nocio, ke la latina iel triumfis super la konkurantoj kaj produktis la francan, estas plene nelogika kaj inversigas la efektivan procedon. Ne temas pri tio, ke la latina produktis la francan, sed ke la lingvado de la postromia epoko apogis sin sur la latinan, cxar la elito de la diversaj triboj uzis neperfektan latinan por komunikigxi inter si. Se homoj volas lingvi, ili uzas tion, kion ili havas cxemane, same kiel Zamenhof kunmetis leksikajn elementojn el apudaj lingvoj por krei sian internacian lingvon. Argumenteble, la procedo, kiu kondukis de la latina al la franca, estis procedo, kiu pasis tra parolantoj de la latina kiel dua lingvo en cirkonstancoj, kie mankis la parolantoj de la latina kiel unua lingvo.
La genetika klasifa sistemo montrigxas problema kiam oni klopodas apliki gxin en mondopartoj, kiuj ne spertis la procedojn de konkero kaj rekonkero, de migrado kaj remigrado, kiun spertis Euxropo. Se oni aplikas tiun sistemon, ekzemple, al la indigxenaj lingvoj de Auxstralio, gxi tre malbone funkcias (Nettle 1999). Tamen, niaj lingvistoj enamigxis al gxi, kaj estas malfacile konvinki ilin redifini sian perspektivon. Aplikata al Esperanto, gxi ankaux malbone funkcias: kiel siatempe klare montris Piron (1981), nia lingvo certe respegulas la etnan kaj lingvan originon de Zamenhof en tio, ke gxiaj leksikaj elementoj estas hindeuxropaj, ecx grandparte latinidaj. Tiuj, kiuj volas argumenti (kiel ekzemple Janton 1988), ke Esperanto estas speco de modernigita kaj simpligita latina lingvo, kaj ke gxi transprenis el la latina kaj ties posteuloj tutan semantikan sistemon, trovas cxe la leksikono siajn cxefajn pruvojn. Sed la sintakso de la lingvo havas siajn fortajn slavajn elementojn, kaj la sistemo de vortkunmeto, kaj precipe la nocio de sensxangxaj sendependaj radikoj, ligas la lingvon kun elementoj de lingvoj ekster Euxropo, kiujn Zamenhof ecx ne konis. Esperanto rezistas genetikan klasifon.

1.4 Difini lingvon

Cetere, la genetika, kompara sistemo de Schleicher, kiu celis meti cxiun lingvon en sian klare difinitan lokon en lingva familio, havas du kromajn limigojn. Unue, kaj malpli grave en la nuna kunteksto, gxi pretendas klare difini, en kio konsistas lingvo. En tiu mondoparto, kie iam oni parolis la serbokroatan kaj nun parolas la kroatan, dum apude la parolintoj de la serbokroata nun parolas la bosnian, ktp., kaj kie la makedona lingvo jen ekzistas en Makedonio, dum en Bulgario gxi farigxas varianto de la bulgara kaj en Grekio simple ne ekzistas entute, oni vidas klare, ke la disdivido de lingvoj, kaj la nomado de lingvoj, estas afero pli politika ol lingvistika. Dume, en iuj mondopartoj, ekzistas amaso da lingvoj entute nenormigitaj, kaj estas foje malfacile scii kie unu lingvo finigxas kaj alia komencigxas. Tiu fenomeno de t.n. dialektosxnuroj povas prezenti aparte malfacilajn problemojn al genetika klasifado.

1.5 Esperanto kiel natura lingvo

Sed, pli grava en la nuna kunteksto estas unu el la heredajxoj de Schleicher kaj aliaj rilate la naturan vivon de lingvoj. Se ekzistas genetiko, devas ekzisti nasko kaj morto, devas ekzisti naturo. El tiu cxi biologia pensmaniero ekestas amaso da metaforaj difinoj de lingvoj, kies metaforeco estas ofte komplete forgesata. Lingvoj ne havas vivon: iliaj parolantoj havas vivon; lingvoj ne estas naturaj aux artefaritaj: cxiuj lingvoj estas evoluigataj de naturaj kreajxoj nomataj homoj, kiuj esprimas sian homecon pere de arto, inkluzive lingvan arton. En tiu senco, cxiu lingvo estas artefarita kreajxo de natura parolantaro. La nocio, ke lingvo kreita de unu homo estas simple pro tiu fakto artefarita, dum aliaj lingvoj estas iel naturaj, estas plene nelogika. Tamen, precize cxar oni tiel facilanime parolas pri “natura lingvajxo” kaj pri “vivantaj lingvoj,” estas malfacile kompreni, ke Esperanto estas same natura al siaj uzantoj, kaj same vivanta, kiel cxiuj aliaj lingvoj.

1.6 Esperanto kiel kreola lingvo

Esperanto ankau estas lingvo, kiu ene de iom pli ol cent jaroj ekestis el nura fundamento, kaj kies kompletigo estis metita en la manojn (aux la vocxojn) de la unuaj parolantoj. En tiu senco gxi similas pigxinajn lingvojn. Pigxinoj estas lingvoj, kiuj ekestas por tre specifa celo, ekzemple komerco aux labora interago, inter parolantoj de malsamaj lingvoj. Iliaj uzoterenoj estas komence tre limigitaj, kaj ofte ili rapide malaperas kiam la kialo por ilia ekzisto malaperas. Ekzemple, dum la vjetnama milito, ekestis anglaj pigxinoj, kiuj malaperis kiam la usonanoj malaperis. Aliaj pigxinoj dauxras. Homoj el diversaj lingvoj renkontigxas kaj komencas uzi difinitan pigxinon en novaj uzoterenoj kaj gxi komencas ekspansii. Ili produktas infanojn – kaj la infanoj havas tiun pigxinon kiel sian unuan lingvon: la procedo, per kiu ekestas denaskaj parolantoj nomigxas kreoligxo: iom post iom la lingvo farigxas plene fleksebla kaj esprimpova, tiel farigxante sendependa lingvo. Laux certaj difinoj, do, Esperanto pasas tra procedo de kreoligxo, en kiu la lingvo, uzata en tre limigitaj terenoj en la komenco, iom post iom ekspansias kaj adaptigxas al novaj terenoj. Denove, tamen, temas pri tre neperfekta maniero priskribi Esperanton. Lingvistoj emfazas la gravecon de denaskaj parolantoj: lingvo farigxas kompleta lingvo, ili sxajne pretendas, kiam gxi havas denaskajn parolantojn. Fakte, en siaj esploroj, lingvistoj emas atribui al nedenaskaj parolantoj de difinita lingvo relativan malgravecon, argumentante, ke la denaskaj parolantoj fiksas lingvajn normojn, cxefrolas en la lingva evoluo kaj sxangxigxo, kaj prezentas la plej reprezentajn, por ne diri la plej perfektajn, modelojn.

1.7 Denaskaj parolantoj

Eble pro tiu antauxjugxo, la lingvistoj komencas iom grandskale maltrankviligxi pro tio, ke, ekzemple, la nombro de nedenaskaj parolantoj de la angla lingvo nun superas la nombron de denaskaj. Cxu el tio ni konkludu, ke iel la nedenaskaj parolantoj estas plenaj partoprenantoj en la lingvokomunumo, kun egala pezo en la evoluprocedo? Tio profunde sxokas britojn kaj usonanojn. Sed Esperanto evidente sekvas normojn fiksitajn de nedenaskaj parolantoj, komence de la plej granda nedenaskulo el cxiuj, nome Zamenhof mem. Kvankam mi ne dubas, ke la influo de denaskaj parolantoj de Esperanto pligrandigxos tra la jaroj, Esperanto estas kaj restos iasence kromlingvo, dua lingvo: tio ja estas gxia celo. Sed lingvo parolata kiel kromlingvo estas fenomeno, kiu emas konfuzi la klasike edukitajn fakulojn pri lingvistiko. Kiel entute difini lingvan kompetenton? Je kiu stadio de scio de la lingvo, esperantisto farigxas studebla modelo? La moderna lingvistiko emas studi la efektivan uzadon de lingvo cxe denaskaj parolantoj – do priskribi tiun uzadon. Malantaux tiu aliro al lingvo estas la supozo, ke la lingvo estas la sumo de siaj parolagoj. Tamen, la filologoj kaj la instruistoj emas emfazi, ke ekzistas korekta lingvouzo: ili emas preskribi idealan formon de la lingvo, al kiu oni strebu konformigxi. La priskribantoj emas emfazi la gravecon de parolata, kontraste al skribata, lingvo: laux ili, skribata lingvo estas kodigita anstatauxajxo de parolata lingvo. La preskribantoj ofte uzas skribitajn precedentojn kiel deirpunkton. Esperanto estas preskaux unika inter lingvoj en tio, ke gxi komencigxis skriba kaj farigxis parola. Restas granda problemo difini korpuson, sur kies bazo oni priskribu la lingvon. Ecx la sola priskriba gramatiko de Esperanto, tiu de Gledhill (1998), uzis korpuson el skribitaj, ne parolataj, tekstoj.

Kompreneble, la nocio, ke nur denaskaj parolantoj difinas la lingvoevoluon, ankaux estas profunde euxropa ideo. Kvankam surpriza nombro da homoj ecx en Euxropo regule uzadas pli ol unu lingvon, tamen la baza modelo de la tradicia lingvistiko antauxsupozas, ke difinita homo havas sian cxefan, ecx ekskluzivan lingvon, do ne estas dulingvisma, aux, se dulingvisma, parolas normale unu lingvon kaj foje uzas alian. Tiu modelo malbone aplikigxas en multaj mondopartoj. La limoj inter la lingvoj estas malklaraj ankaux en tio, ke multaj homoj regule transiras tiujn limojn. La nederlanda sociologo Abram de Swaan priskribis en serio da verkoj sian nocion pri monda lingvosistemo, en kiu lingvoj okupas interkrucigxajn sferojn de influo, kaj lingvoj gajnas kaj perdas poziciojn pro komplikaj politikaj kaj sociaj kialoj. Li emfazas gxuste la sxlosilan pozicion okupatan de tiuj, kiuj peras inter la lingvoj – tradukistoj, instruistoj, aliaj plurlingvuloj.

1.8 Movado aux komunumo

La kontrasto preskribo/priskribo estas spegulata en nia Esperanto-rondo ankaux en alia maniero, en la diferenco inter tiuj, kiuj emfazas, ke Esperanto estas movado, kaj tiuj, kiuj nomas gxin komunumo. La vorto movado implicas ankoraux nekompletan strebon konvinki la homojn uzi Esperanton: intertempe, la uzo de Esperanto flanke de la anoj de tiu movado estas kvazaux flanka produkto de la pledado por Esperanto al eksterstarantoj. Kontraste, tiuj kiuj emfazas la komunumon de Esperanto, implicas per tio, ke Esperanto estas jam matura lingvo, uzata en difinitaj sferoj, al kiu pliaj homoj povas aligxi se ili volas. Mi supozas, ke plej multaj homoj argumentus, ke Esperanto facile toleras tiun internan kontrauxdiron, kaj ke gxi estas samtempe movado kaj komunumo.

1.9 Esperanto kiel minoritata lingvo

La koncepto de komunumo, de Esperanto-parolantaro, ligas Esperanton al minoritataj lingvoj, al sensxtataj lingvoj. Estas foje utile pensi pri Esperanto en tiu kunteksto, cxar ni havas multon por lerni gxuste el tiu cxi kategorio de lingvoj:

• La malgrandaj, sensxtataj lingvoj frontas problemojn pri normigo – kiel difini lingvajn normojn kaj norman lingvon – iom similaj al tiuj, kiujn frontas Esperanto. Kiel krei kaj difini la instituciojn kaj modelojn, kiuj difinu la normojn?

• La malgrandaj lingvoj frontas la problemon de lingvoevoluigo. Se difinita lingvo ne estas uzata en, ni diru, kemio, kiel entute evoluigi gxin, per kreo de nomenklaturo, tiel ke gxi farigxu utiligebla? Kaj kiel, poste, garantii, ke tiu utiligo okazu?

• Ili frontas la problemon de kontinueco. Kiel certigi, ke la lingvo restu dauxre uzata de kreskanta nombro de homoj?

• Ili frontas la problemon de lingva ideologio. Se aliaj lingvoj havas pli da prestigxo kaj pli da ekonomia kaj kultura influo, kiel krei ideologion suficxe fortan por rezisti tiun influon?

• Ili frontas la problemon de oficiala rekono. Kiel utiligi la potencon de la sxtato kaj de publikaj institucioj gxenerale, por konservi, evoluigi, kaj disvastigi la lingvon?

Tiuj kvin demandoj – normigo, evoluigo, kontinueco, ideologio, oficiala rekono – povas kune formi la bazon de lingvopolitiko de Esperanto, same kiel ili formas la bazon de la lingvopolitiko de aliaj malgrandaj lingvoj, kiuj ne gxuas la protekton de la sxtato kaj la rimedojn de forta ekonomia pozicio. Ne nur tio: el la relativa sukceso aux malsukceso de tiuj malgrandaj lingvoj, kaj el la metodoj kiujn ili uzas, ni povas multon lerni. En tiu senco, Esperanto okupas samtempe poziciojn cxe la bazo kaj la pinto de la monda lingvosistemo: malgranda lingvo, kiu celas tutmondan aplikon; minoritata lingvo, kiu celas farigxi plia, alternativa lingvo de cxiuj homoj.

1.10 Cititaj Verkoj

Cherpillod, André. 1998. La galla lingvo: historio, gramatiko, leksikono. Courgenard, Francio: La auxtoro.

Gledhill, Christopher. 1998. The grammar of Esperanto: a corpus-based description. München, Newcastle: Lincom Europa.

Janton, Pierre. 1988. Esperanto: lingvo, literaturo, movado. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Nettle, Daniel. 1999. Linguistic diversity. Oxford: Oxford University Press.

Piron, Claude. 1981. Esperanto: European or Asiatic language? Esperanto Documents 22A. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Wood, Richard E. 1979. A voluntary, non-territorial speech community. En: William Francis Mackey kaj Jacob Ornstein, red. Sociolinguistic studies in language contact: methods and cases. The Hague: Mouton.

(tonkin@mail.hartford.edu)


2 Esperanto kaj gxiaj “antauxuloj”: Brokantajxoj en la interreto

Ulrich Lins

Vagi tra la interreto por sercxi malnovajn librojn nuntempe estas alloga alternativo al la pli frua temporaba fosado en brokantejoj. Fakte, en tiuj ne tre ofte troveblas Esperantaj libroj. Sed, tajpante la sercx-vorton „esperanto“, la interret-servoj pri librejoj liveras listojn kontentige longajn.

Ni komencu la vagadon en Germanio, en la konata zvab.com. La pli multaj titoloj – malnovaj lernolibroj kaj vortaroj por germanoj - ne aparte logas; ili gxenerale kostas malmulte. Sed pluraj libroj altiras atenton jam pro sia prezo. Jen unu brokantejo ofertas la libron de Bertha von Suttner, For la batalilojn! (Dresden 1914), je prezo de 50 euxroj. Alia, specialigxinta pri maldekstra literaturo, postulas por 56-pagxa verketo de Stalin, Oktobra revolucio kaj taktiko de rusaj komunistoj (Leipzig 1932), 45 euxrojn, klarigante ke gxia apero estas paradoksa, cxar Stalin persekutis Esperanton. La sama librejo ofertas “bibliografie cxe ni ne dokumenteblan” libron: Jarkvino de la Oktobra Revolucio de L. Sosnovski (Moskvo 1923), “alloge farita volumo… (kiu) krom la grandaj gvidantoj kiel Lenin kaj Trockij ofte montras la ordinaran popolon”. La prezo estas atentinda, nome 225 euxroj.

Kiam mi ekvagis tra la usona abebooks.com, mi havis klaran celon. Mi sercxis kuriozajxon el la Malvarma Milito, nome la libron Esperanto the Aggressor Language (1962), kiun la usona armeo eldonis por la uzo en manovroj – por ke la soldatoj iom lernu la kvazauxan “lingvon de la malamiko”. Pluraj librejoj gxin ofertas, kaj la prezoj varias inter 75 kaj 15 dolaroj. (Mi rimarkis ankaux, ke la libro havas almenaux tri antauxulojn, cxiuj siatempe klasifitaj kiel konfidencaj; ili aperis en 1947, 1953 kaj 1959.) Kelkaj titoloj ofertataj en la usona listo estas altprezaj. Ekzemploj estas la Zamenhofajxo en traduko de Henry Phillips, An Attempt towards an International Language (Novjorko 1889), kiu kostas 125 dolarojn, Per balono al la poluso de S.A. Andrée k.a. (Stockholm 1930), por kiu oni devas pagi (cxe nederlanda librejo) 215 euxrojn, kaj la “tre rara” Orienta Almanako (Moskvo 1913), kiu atingas ecx 275 dol. Po 150 dol. kostas Fundamento de Esperanto (Parizo 1907) kaj Esperanto-English Dictionary de A. Motteau (Londono 1904). Surprizas la prezo de 125 dol. postulata por Vojagxo inter la tempoj de K. Kalocsay (La Laguna 1966), kiun la ofertanto nomas same “tre rara”. Iom troa sxajnas al mi la prezo de 115,59 dol. por la romano Sxi de H.R. Haggard (Londono 1934). La unua eldono de Kvin virinoj de Amoro (1966) estas prezentita kiel “exquisite translation” de japana klasikajxo (60 dol.). Bonajn prezojn, nome po 75 dol., atingas Prozo ridetanta de Raymond Schwartz (Parizo 1928) kaj la romano de Arisxima Takeo, Senbedauxre amo rabas (Tokio 1931); en la skalo sekvas Atakoj kontraux gxardenplantoj de Paul Neergaard (1954, 55 dol.); du eldonajxoj de Stafeto: Pío Baroja, La arbo de la sciado (1973, 50 dol.), kaj Japana kvodlibeto (1965, 40 dol.); krome, Shakespeare in Esperanto, bibliografio (“rara”) de Humphrey Tonkin (1966, 30 dol.). Flatas min, ke la unua, brosxura eldono de La dangxera lingvo (Kioto 1973) sxajne valoras jam 45 dolarojn. Same multe kostas la dulingva Manifesto de la Komunista Partio (Chicago 1908). Pli malricxaj kolektantoj devas kontentigxi per kultur-revolucia cxinajxo, La malakordoj inter k-do Togliatti kaj ni (Pekino 1963), kiu kostas nur 1 dolaron.

Eble la plej multekosta esperantajxo estas nuntempe Dancu marionetoj! de Julio Baghy (Budapesxto 1927). Gxin ofertas budapesxta librejo, ankaux tra la usona listo. Temas pri lede bindita volumo el la posedo de Baghy mem, kaj gxi kostas 363 dolarojn. Tamen, ecx pli altajn prezojn atingas titoloj, kiuj laux la ofertantaj librejoj temas pri “antauxuloj” de Esperanto. Relative moderprezaj estas Versuch einer Grammatik für eine Allgemeine Communications- oder Weltsprache de J. Schipfer (Wiesbaden 1839, 143,16 euxroj) kaj Pasigraphie mittels arabischer Zahlzeichen de Moses Paic (Zemun 1859, 131 euxroj). Same en Germanio, eblas akiri Grammaticalische Regeln zur philosophischen oder allgemeinen Sprache, das ist, der Sprache aller Völker, Zeiten und Lebensarten de Georg Kalmar (Vieno 1774, 203 euxroj). La originalo, Precetti di grammatica per la lingua filosofica, o sia universale, propria per ogni genere di vita (Romo 1773), kostas en Usono 450 dolarojn. Tio estas malmulto kompare kun la sumo postulata por belega volumo, pionira verko pri telekomunikado: Pasitelegraphie de Armand Charles Daniel de Firmas-Peries, t.e. priskribo de la pazigrafio de Joseph de Maimieux (Stuttgart 1811) – gxi kostas 2606 euxrojn.

Sed, konstatante la iom altajn prezojn de tiaj inkunabloj, la sercxema interlingvisto ne devas paniki. En la usona listo la cxarma libreto Rimportretoj de Kalocsay estas proponita kontraux preskaux 60 dolaroj. Sur la pure esperantista merkato tiu libro kostas malpli.
u.lins@gmx.net


3 Interlingvistoj

3.1 Hermann Ölberg – 80-jara: Liaj interlingvistikaj verkoj

La auxstra hindogxermanisto, albanologo kaj interlingvisto, prof. d-ro Hermann Ölberg , la 14-an de oktobro 2002 farigxis 80-jara. En la universitato de Innsbruck/Auxstrio li estis profesoro pri gxenerala kaj aplikata lingvoscienco, kie li emeritigxis. En interlingvistikaj medioj prof. Ölberg konatigxis per kelkaj tre bonaj studoj.
Ni kore gratulas al la jubileulo, kaj al niaj plej bonaj deziroj por la estonteco ni aldonas la cxefan bibliografion de liaj interlingvistikaj verkoj.

Bibliografio de interlingvistikaj verkoj de Hermann Ölberg
# = En:

- (1954): Zur Grundlegung der Interlinguistik. # Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft,
2. Band, Ammann-Festgabe, II. Teil. Innsbruck: Sprachwissenschaftliches Seminar der
Universität Innsbruck, p. 64-70 (Represo # Haupenthal 1976, p. 243-254)

- (1955): Die Suffixe in den Plansprachen. # Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft, 3.
Band, p. 243-252 (Represo # Haupenthal 1976, p. 255-270)

- (1966): Kelkaj ideoj je la temo: Interlingvistiko. # Interlingvistika Informa Servo, 4/1966,
p. 50-52

- (1969): Mondlingvaj projektoj. # Interlingvistika Informa Servo, 1/1969, p. 2-3

- (1979): Interlinguistik – Teil der Linguistik? # Felber, Helmut/ Lang, Friedrich / Wersig,
Gernot (1979): Terminologie als angewandte Sprachwissenschaft. Gedenkschrift für Univ.-
Prof. Dr. Eugen Wüster. München-New York-London-Paris: K.G. Saur [272p.], p. 239-246

- (1979): Die Weltsprachenfrage im wissenschaftlichen Werk Hugo Schuchardts.
# Sitzungsberichte der philosophisch-historischen Klasse der Österreichischen Akademie
der Wissenschaften, 373. Band („Schuchardt-Symposium 1977 in Graz), Wien, p. 173-187

- (1989): Esperanto und gegenwärtige Linguistik. # Dulicenko, Aleksandr (1989, Eld.):
Obšcaja interlingvistika i planovye jazyki. Interlinguistica Tartuensis 6.Tartu: Tartuskij
gosudarstvennyj universitet, [184 p.], p. 108-113

- (1989): Die Weltsprachenfrage im wissenschaftlichen Werk Hugo Schuchardts. Wien: Pro
Esperanto, 15 p.

- (1994): Esperanto kaj la nuntempa lingvistiko. # Maitzen, Hans-Michael/ Mayer, Herbert/
Tišljar, Zladko (1994, Eld.): Aktoj de la Internacia Scienca Simpozio „Esperanto 100-jara“,
Universitato de Vieno, 28.-30.10.1987. Vieno: Esperanto Laborkomitato Auxstria; Vieno:
pro Esperanto; Maribor: Inter-kulturo [250 p.], p. 46-51

- (1998): Hermann Ammann (1885-1956) als Interlinguist. # Menade bal püki bal. Festschrift
zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal. Festlibro por la 50-a naskigxtago de
Reinhard Haupenthal 1995-02-17. Saarbrücken: Iltis, 1998, [487 p.], p. 377-391

- (1999): Plansprachen – Interlinguistik – Esperanto. # Ohnheiser, Ingeborg/ Kienpointner,
Manfred/ Kalb, Helmut (1999, Eld.): Sprachen in Europa. Sprachsituation und
Sprachpolitik in europäischen Ländern. (Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft 30),
[511 p.], p. 377-391

Kompilis Detlev Blanke

3.2 Aleksandr Dulicenko - Interlingvistikaj verkoj, 2-a parto

En IpI 39, p. 4-6, ni omagxis al la konata interlingvisto Aleksandr Dulicenko kaj publikigis malgrandan elekton de liaj plej gravaj verkoj. La tro modestan elekton li mem faris.
Pro tio mi kompilis liston de tiuj interlingvistikaj materialoj el la plumo de Dulicenko, kiujn mi notis. Ankaux tiu cxi listo versxajne estas nekompleta. La red.

Interlingvistikaj verkoj de Aleksandr Dulicenko
# = En:

- (1971): Interlinguistics in the USSR. # Eco-logos, 17 (1971), 61, p. 2,15,16

- (1972): E. A. Bokarev 1904-1971. # Scienca Revuo, 23 (1972) 4(96), p. 113-116

- (1973): La lingvonimiko – gxiaj esenco kaj problemoj. # Scienca Revuo 24(1973)2-3
(100-101), p. 83-90

- (1976): Iz istorii interlingvisticeskoj mysli v Rossii. # Magomet I. Isaev (1976, Red.):
Problemy interlingvistiki. Moskva Nauka, p. 114-130

- (1982): Interlingvistika minevikust ja tänapäevast. # Keel ja kirjandus, Tallin, Nr. 6,
p. 288-295

- (1982, Red.): Aktual’nye problemy sovremennoj interlingvistiki. Interlinguistica
Tartuensis 1. Tartu: Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 200 p.

- (1983, Red.): Teorija i istorija meždunarodnogo jazyka. Interlinguistica Tartuensis 2. Tartu:
Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 124 p.

- (1983): Sovetskaja interlingvistika. Annotirovannaja bibliografija za 1946-1982 gj.. Tartu:
Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 88 p.

- (1984, Red.): Istorija i sovremennoe sostojanie interlingvistiki. Interlinguistica Tartuensis 3.
Tartu: Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 182 p.

- (1986): K stanovleniju interlingvistiki. # Ucenye zapuski tartuskogo gosudarstvennogo
universiteta. Nr. 728,. Finnyugrovedceskaja škola Paulja Ariste i ejo svjazi fenno-ugristica,
p. 32-44

- (1987): Cent jaroj provizis unikan modelon por la gxenerala lingvistiko. # Esperanto 80(1987)
7-8(979-980), p. 122-123

- (1987): Esperanto 100 : tehiskeel tegelikkuses. # Keel ja kirjandus, Nr. 8, p. 480-487

- (1987): K principam sozdanija istorii lingvoproektirovanija. # Serta gratulatoria in honorem
Juan Régulo. Vol. II, Esperantismo. La Laguna: Universidad de la Laguna, p. 151-165

- (1987, Red.): Voprosy obšcej castnoj interlingvistiki. Interlinguistica Tartuensis 4.Tartu:
Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 160 p.

- (1988, Red.): Interlingvisticeskaja teorija i praktika meždunarodnogo vspomogatel’nogo
jazyka. Interlinguistica Tartuensis 5.Tartu: Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 184 p.

- (1988): Esperanto. A Unique Model for General Linguistics. # Language Problems and
Language Planning, 12(1987)2, p. 148-151

- (1989): Cxefaj tendencoj de la lingvo-projektado en la moderna interlingvistiko. # Ryszard
Rokicki (Red.): Acta Interlinguistica. 12-a Scienca Interlingvistika Simpozio 27.04 – 01.05.
1985. Varsovio: Rada naczelna ZSP, p. 151-172

- (1989): Ethnic language and planned language. On the particulars of the structural-genetic
and the functional aspect. # Klaus Schubert (Eld.): Interlinguistics. Aspects of the Science
of Planned Languages. Berlin-New York: Mouton, de Gruyter, p. 47-61

- (1989, Red.): Obšcaja interlingvistika i planovye jazyki. Interlinguistica Tartuensis 6.Tartu:
Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 184 p.

- (1989): Sveslovenski jezik Juraja Križanica u kontekstu slovenske interlingvistike. In:
Južnoslovenskog filologa 45(1989), p. 71-90

- (1990, Red.): Interlingvisticeskoe konstruirovannie i jazykovye reformy. Interlinguistica
Tartuensis 7.Tartu: Tartuskij gosudarstvennyj universitet, 167 p.

- (1990): Jazyková tvorba ako lingvistický a interlingvistický problém. # Stanislaw Košecký
(Red.): Problémy interlingvistický II. Zborník materiálov z interlingvistického seminára
(29.-31.3.1990). Bratislava: zazykovedný ústav L’. Štura SAV/ Slovenský esperantský zväz,
p. 9-21

- (1991): Iz istorii interlingvisticeskoj mysli v rossi (1900-1917). # Magomet I. Isaev (Red.):
Problemy meždynarodnogo vspomogatel’nogo jazyka. Moskva: Nauka, p. 41-49

- (1992): Fran Miklošic i matija majar zil’skij: ot jazyka praslavjanskogo k jazyku
vseslavjanskomu. # Miklošicev zbornik 1991, Ljubljana, p. 431-444

- (1995): O principach filosofkogo jazyka jakoba lincbacha (K istokam lingvosemiotiki).
# Voprosy jazykoznanija, Nr. 4, p. 111-122

- (1995): Meždunarodnye iskusstvennye jazyki: ob’ekt lingvistiki i interlingvistiki. #
Voprosy jazykoznanija, Nr. 5, p. 39-55

- (1997): Esperanto: A Unique Model for General Linguistics. # Humphrey Tonkin (Ed.):
Esperanto, Interlinguistics, and Planned Language. Lanham – New York – Oxford:
University Press of America, p. 67-69

- Planlingvo: inter lingvokonstruo kaj etna lingvo. # Fiedler, Sabine/ Liu, Haitao (2001, Red.):
Studoj pri interlingvistiko. Studien zur Interlinguistik. Festlibro omagxe al la 60-jarigxo de
Detlev Blanke. Festschrift für Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. Dobrichovice (Praha):
KAVA-PECH, [736 p.], p. 109-115

Kompilis Detlev Blanke

3.3 Nikola Aleksiev (29.6.1909-19.7.2002): Verkoj

Detlev Blanke

3.3.1 Antauxrimarko

Oni povus prave demandi sin, cxu Nikola Aleksiev estis interlingvisto. Certe, en la rekta senco de la nocio li ne estis. Sed li estis sendube unu el la plej rimarkindaj figuroj de la postmilita Esperanto-movado. Aleksiev, kiu antaux nelonge forpasis, i.a. estis jxurnalisto, politika funkciulo (sindikatoj kaj kulturaj organizajxoj), prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, prezidanto de MEM, komitatano de UEA. Li postlasis multajn publicajxojn, kiuj ja gravas por la scienca pritrakto de la historio de la lingvo-komunumo de Esperanto. Pro tio liaj publicajxoj estas interesaj ankaux el interlingvistika vidpunkto.

La forpasinto tre multe verkis ne nur en Esperanto, sed ankaux en sia gepatra lingvo. Kelkaj liaj bulgarlingvaj verkoj ankaux koncernas Esperanton. Mi mencias ilin en la bulgara originalo kun esperanta traduko. Mi listigas nur la monografiojn, do ne la multajn artikolojn aperintajn en diversaj revuoj. Mi krome atentigas pri kelkaj gravaj tradukoj. Aleksiev tre multe verkis pri politikaj temoj. Tiujn materialojn mi ne mencias. Parto de ili el la lasta tempo estas kolektita en la titolo 16. Mi aparte listigas tiujn verkojn, kiuj estas signifaj el la vidpunktoj historiaj kaj strategiaj de la Esperanto-movado. Cetere, aparte antaux la milito, Aleksiev multe verkis en revuoj sub diversaj pseuxdonimoj, i.a. N. Balkanki, Plebejo, Bogdanov ks. Pri la vivo kaj verkaro de Nikola Aleksiev informas la titolo 32, kvankam la donitajxoj ne cxiam estas precizaj. Bedauxrinde gxenerale mankas pagxo-indikoj. Ilin mi aldonis, se la verkon mi rapide trovis. Pli detalaj sercxoj al mi ne eblis.

3.3.2 Verkaro de Nikola Aleksiev – elekto

1. Monografioj

1.1 En la bulgara:

(1) Rabotnicxeskaja klasa i meždunarodnijat ezik esperanto (La laborista klaso kaj la internacia
lingvo Esperanto). Sofio: BuLEA, 1934

(2) V redicite na klasata (En la vicoj de la klaso). Sofio: Profizdat, 1977 (i.a. pri bulgara laborista
Esperanto-movado)

(3) Esperanto, predstaven v enciklopedija 'B'lgarija' " (Esperanto prezentita en la enciklopedio 'Bulgario'), Sofio: BEA, 1982, 29 p.

(4) Georgij Dimitrov za esperantskoto dviženije i borbata za mir (Georgi Dimitrov pri la Esperanto-movado kaj la pacbatalo), Sofio: BEA, 1982

(5) Uciteli i drugari (Instruantoj kaj kameradoj, i.a. pri gravaj esperantistoj), Sofio: Profizdat, 1986, 135 p.

(6) Sto godini esperanto - 1887-1987 (Centjarigxo de esperanto - 1887-1987), Sofio: BEA, 1987, 233 p.

(7) Progled v minaloto i v b'dešceto (Rigardo al la pasinteco kaj al la estonteco [de la
Esperanto-movado]), Sofio: Press-Esperanto, 1992, 48 p.

(8) Kratka istorija na esperantskoto dviženie v sveta i u nas. Sofio: BEA, 36 p.

1.2. Monografioj kaj artikol-kolektoj en Esperanto

(9) Mia porpaca agado, Sofio: BEA, 1980, 93 p.

(10) Kvindek jarojn de BuLEA/ 50 godini RES - 1930-1980 (paralelaj tekstoj en Esperanto kaj la
bulgara), Sofio: BEA, 1980

(11) Al aktiva pacbatalo! , Sofio: BEA, 1982

(12) Pioniroj kaj veteranoj de MEM, Sofio: BEA, 1986, 68 p.

(13) La internaciismo de Hxristo Botev, Sofio: BEA, 1986

(14) Internacia jaro de Paco - 1986, Sofio: BEA 1986, 50 p.

(15) Historio de la Esperanto-movado, Sofio: Pres-Esperanto, 1992, 71 p.

(16) Per Esperanto - por auxtentika informado. Pri nuntempa Bulgario, Esperanto kaj la
Esperanto-movado. Eseoj, recenzoj, reagoj (1992-1997). Kun aldono: kvar artikoloj el "der
esperantist" (1968-1982). Redaktis Detlev Blanke. Berlin, 1998, 122 p.

2. Tradukoj

2.1 El la bulgara en Esperanton

(17) Radenkova, Petra: Konciza biografio de Georgi Dimitrov. Sofio: Sofia-pres, 1981

(18) Hxristovski, Trifon: Mia vivo, Sofio: Sofia-pres, 1981 (El la esperanta traduko aperis traduko en la francan "Ma vie", eldono de la belga sekcio de MEM, 1985), 180 p.

(19) Djulgerov, Petar: La paco kaj la sindikatoj. Sofio: Centra Konsilio de Bulgaraj Sindikatoj, 1985

2.2 El la bulgara kaj angla en Esperanton

(20) MacDermott, Mercia: Apostolo de libereco. Sofio: Sofia-pres, 1980 (vivo de Levski)

2.3 El Esperanto en la bulgaran

(21) Kolker, Boris: Lev Tolstoj i esperanto. Sofio: BEA, 1982

(22) Škapa, C. Maksim Gorki: b'dešceto prinadleži na esperanto (La estonteco apartenas al Esperanto), Sofio: BEA, 19´82

(23) Portnoj, Josif: Prinos't na b'lgarskite esperantisti za družbata s'c SSSR/ Portnoj, Josif: La kontribuo de bulgaraj esperantistoj por amikeco kun USSR (tekstoj en la bulgara kaj en Esperanto), Sofio: BEA, 1988

3 Gravaj kontribuoj en antologioj

(24) Kio estas MEM ? Prago: Cxehxa MEM-Sekcio, 1966

(25) Koncize pri MEM, Prago: Cxehxa MEM-Sekcio, 1978

(26) Skiza historio de la Bulgara Esperanto-movado, Sofio: BEA 1982

(27) Centjara jubileo de Georgi Dimitrov. Sciencpraktika konferenco de BEA. Sofio: BEA, 1982

(28) MEM -30-jara. Budapesxto: Hungara MEM-sekcio, 1983

(29) 40 jarojn de Socialista revolucio en Bulgario. Scienc-praktika konferenco de BEA. Sofio: BEA, 1984

4 Redaktado/eldonado

(30) Papazov, Dimitar: "Bulgara Laboristo" - 1929-1931. Sofio: BEA, 1984, 58 p.

(31) Schwarz, Adolf : Survoje al IPE. Sofio: Pres-Esperanto, 1992, 222 p.

(32) Gigant na ducha, ot Trifon Christovski (Giganto de la spirito - elektita verkaro de Trifon
Hxristovski), Sofio: Pres-Esperanto, 1992, 230 p.

5 Pri vivo kaj verkaro de Nikola Aleksiev

(33) Martinov, Dimo: Nikola Aleksiev. Biobibliografio. Sofio: Socio kaj esperanto, 1998, 40 p.

(34) Je diversaj temoj. Intervjuoj de Dimitar Hagxiev kun la veterano de la E-movado. Redaktis kaj eldonis Venelin Mitev. Sofio: Interpres, 2002, 24 p.

3.4 Intervjuo kun LIU Haitao

La cxina interlingvisto LIU Haitao dum pli ol jardeko en kaj ekster Cxinio multe agas por inter-lingvistiko kaj la scienca traktado de Esperanto (kp. lian retpagxaron www.liuhaitao.net/eniro.html) Li publikigis aron da gravaj studoj kaj recenzoj kaj redaktis (kun Sabine Fiedler) ampleksan libron pri interlingvistiko. Li estas membro de la redakta komitato de la revuo “Esperantologio – Esperanto Studies”. Antaux nelonge la 40-jara eksperto estis nomumita universitata profesoro pri komputila lingvistiko en grava cxina universitato, kiu ankaux ludis signifan rolon por Esperanto.

La nova profesoro bezonas la helpon de kolegoj (htliu@bbi.edu.cn). Detlev Blanke (dblanke.gil@snafu.de ) starigis al li kelkajn demandojn.

DB: Kiel vi venis al interlingvistiko, kaj ekde kiam vi okupigxas pri gxi?

LHT: Mi ekinteresigxis pri lingvoj cxirkaux la jaro 1980. En tiu tempo mi studis informadikon en la universitato. En Cxinio estas vere malfacile sxangxi sian fakon laux sia prefero. Tial mi devis finstudi informadikon gxis 1983. Esperanton mi memstudis en 1982, kio konatigis min kun interlingvistiko. La problemojn de interlingvistiko mi sisteme tusxis ekde 1985. Laux mia kompreno interlingvistiko estas scienco pri interlingva komunikado. Oni povas studi gxin laux diversaj vidpunktoj.

DB: Nuntempe - laux mia observo - vi estas la plej aktiva interlingvisto en Cxinio. Vi publikigis aron da gravaj studoj kaj ampleksaj recenzoj en diversaj lingvoj, kunredaktis ampleksan libron. Pri kiuj temoj vi verkis kaj en kiuj lingvoj?

LHT: Dankon. Cxar mi opinias, ke interlingvistiko ne nur estas scienco pri planlingvoj, mi volas studi la problemaron el multaj flankoj. Laux mia konvinko interlingvistoj devas respondi cxiujn demandojn pri interlingva komunikado, ne nur pri interhoma, sed ankaux pri la komunikado inter homo kaj komputilo. Mi klopodas sercxi la radikojn de interlingvistiko en diversaj sciencoj kaj esplori la signifon de interlingvistiko por aliaj sciencoj. Mi povas legi dokumentojn en Esperanto, Angla, Germana, Franca, Rusa kaj en aliaj planlingvoj. Bedauxrinde mi nur pasive regas la lingvojn. Kutime, se la celitaj legantoj estas cxinoj, mi verkas en la cxina, por alilingvaj legantoj mi kutime uzas Esperanton. Mi verkas en la angla, se la redaktoro petas tion, konsiderante ke la studo estas signifa por fakuloj ekster Esperantio. Jen kelkaj temoj, kiujn mi iam tusxis: fundamentaj demandoj de interlingvistiko kaj planlingvoj, interlingvistiko kaj komputila lingvistiko en diversaj aplikoj, planlingvoj kaj terminologio, planlingvoj kaj la strukturo de la cxina lingvo, planlingvoj kaj kreolaj/pidgxinaj lingvoj, interlingvistiko kaj interkultura komunikado, interlingvistiko kaj kibernetiko, planlingvoj kaj lingvoplanado, interlingvistiko kaj lingvaj homaj rajtoj…

DB: Kiun rolon interlingvistiko nun ludas en Cxinio? Kiun rolon gxi devus ludi ?

LHT: Kiel en aliaj landoj ankaux en Cxinio interlingvistiko apenaux ludas rolon en la scienco. Laux mia takso oni tamen estus preta akcepti gxin, se ni povus liveri pli multajn signifajn sciencajn rezultojn. Nuntempe multaj socilingvistoj interesigxas pri lingvaj homaj rajtoj kaj lingva ekologio. Estas tamen por ili malfacile trovi tauxgan solvon. Interlingvistiko povus ludi gravan kaj efikan rolon en tiu cxi kampo. Tio ne nur validas por Cxinio, sed ecx pli multe kaj pli grave por la tuta mondo.

DB: Cxu la Esperanto-movado en Cxinio subtenas viajn interlingvistikajn aktivecojn?

LHT: Cxar mi antauxe vivis en izolita regiono de Cxinio, mi nur havis malmultajn kontaktojn kun Cxina Esperanto-Ligo. Mi tamen havas la impreson, ke CxEL ne tre interesigxas pri la scienca flanko de planlingvoj, do pri interlingvistiko. Espereble inter CxEL kaj mi estonte plifortigxos la komunikado.

DB: Pri kiuj aliaj fakoj vi okupigxas, krom pri interlingvistiko?

LHT: Mi krome okupigxas pri informadiko, komputila lingvistiko, lingva planado, dependa sintakso kaj kelkaj aliaj brancxoj de lingvistiko.

DB: Bv. informi pri via originala profesio, via gxisnuna laboro kaj la nova kariero kiel universitata profesoro.

LHT: Mi laboris ekde 1983 en unu el la plej grandaj fabrikoj pri aluminio en la mondo. Tie mi progresis de asista teknikisto al cxefinformadikisto. Sub mia gvido fakte la informadika reputacio de mia fabriko farigxis la plej bona inter la samtipaj firmaoj de Cxinio.

DB: Kiel okazis, ke oni nomumis vin universitata profesoro?

LHT: Kiel konate, mi studas interlingvistikon kaj lingvistikon nur kiel sxatokupon. La plej grandan parton de mia tempo mi devis uzi por mia profesio, do informadiko. La neprofesia studo limigis miajn interkomunikadojn kun aliaj kolegoj en la lingvistika medio. Mi mem cxiam esperis labori kiel profesia lingvisto en universitato. Lastjare oni rekomendis min por BBI (Beijing Broadcasting Institute) kiel profesoro pri aplikata kaj komputila lingvistiko. Estas tre malfacile akiri laboreblecon en Beijing. Mi tial devis atendi gxis cxi Auxgusto (2002). Nun cxio estas en ordo.
En Cxinio preskaux en cxiuj profesioj ekzistas akademiaj titoloj pri teknika klereco. La titolo de universitata profesoro nur estas uzata en universitatoj. En aliaj profesioj ekzistas titoloj, kiuj samrangas al tiu de universitata profesoro. Antaux du jaroj oni nomumis min ‘elstara supera ingxeniero’. Tial mi povis kunporti la titolon al la universitato, kiu akceptis gxin kaj donas al mi la samajn kondicxojn de universitata profesoro.

DB: Bonvolu iom karakterizi la specifecon de via universitato kaj la rolon, kiun gxi ludas en Cxinio.

LHT: Beijing Broadcasting Institute (BBI) estas la sola universitato en Cxinio, kiu sin koncentras al komunikado (tio inkludas televidon, radion kaj aliajn komunikilojn kaj teknikojn). BBI nun havas 70 fakojn je universitata nivelo kaj 12 000 studentojn. Gxi estas unu el la plej gravaj el inter 100 universitatoj en Cxinio. Multaj fakoj en gxi estas la solaj en Cxinio. La nomo de mia universitata departemento estas 'aplikata lingvistiko', kies cxefaj esplor-direktoj estas ‘lingva planado’ kaj ‘komputila lingvistiko’. La departemento estas la unua, kiun oni en cxinaj universitatoj instalis pri aplikata (komputila) lingvistiko.

DB: Kiun statuson vi havas en la universitato kaj kiujn fakojn vi instruas al studentoj? Cxu ankaux interlingvistikon?

LHT: Kiel profesoro de departemento mi nun cxefe instruas pri komputila lingvistiko. En tiu cxi semestro mi instruas 'informadikon por lingvistoj' kaj 'perkomputilan lingvan prilaboradon en prolog' por la dua kaj tria grado. Mi ankaux devas partopreni aliajn esplortemojn de la departemento, cxefe projektojn pri komputila lingvistiko. Miaj studentoj lernos la bazajn konojn en la unua kaj dua jaroj pri informadiko kaj lingvistiko, ekde la tria jaro ili studos subfakon laux siaj interesoj el lingva planado kaj komputila lingvistiko. Interlingvistikon mi ankoraux ne povas instrui. Tamen mi jam diskutis kun la departementestro pri la eblo enkonduki interlingvistikon kiel studobjekton. Li konsentas kun mia propono. Eventuale la universitata eldonejo povus ankaux eldoni miajn verkojn pri interlingvistiko. Pri tio mi devas fari tre bonan planon. Fakte BBI kaj Esperanto havas bonajn rilatojn. Jam en la jaro 1964 BBI malfermis la unuan fakon pri Esperanto en cxina universitato. Multaj Esperanto-parolistoj de Radio-Beijing iam estis studentoj de la Esperanto-fako de BBI. La fako ankaux iam revarbis novajn studentojn, eble du- aux trifoje. Alidirite, BBI estas lulilo de profesiaj esperantistoj en Cxinio.

DB: Cxu vi jam ion povas diri pri viaj esplortaskoj?

LHT: Nun en la komenco mi havas malmultajn esplortaskojn. Ili nur rilatas al komputila lingvistiko. Kompreneble, mi rajtas fari aliajn esplorojn laux mia preferoj, por tio mi tamen esperas ricevi financan subtenon de la universitato. Mi devas zorge plani la esplortemojn. La universitato ne rifuzos interlingvistikon, se oni povas liveri bonan programon.

DB: Mi supozas, ke necesas subteni vin en viaj klopodoj disvastigi interlingvistikon en Cxinio. Cxu vi havas iun cxi-rilatan mesagxon al interlingvistoj en aliaj landoj?

LHT: Dankon, tiaj subtenoj de alilandaj interlingvistoj certe estas necesaj. Fakte, se min neniu estus subteninta dum la pasintaj jaroj, ne eblus al mi esplori interlingvistikon, kaj ankaux ne eblus al mi nun funkcii kiel universitata profesoro pri lingvistiko. Kiel konate estas tre malfacile por cxinoj akiri eldonajxojn el alilandoj. Mi esperas, ke miaj kolegoj kiel antauxe povos dauxre subteni min kaj sendos novajn eldonajxojn. Estus bone kaj utile, se ni havus kompletan materialkolekton pri interlingvistiko en Cxinio. Mi ankaux sxatus kunlabori kun aliaj universitatoj pri interlingvistiko, komputila lingvistiko kaj lingvoplanado.

3.5. KIMURA Goro Christoph: doktorigxo

La juna japana lingvisto kaj interlingvisto KIMURA Goro (kp. liajn materialojn en IpI 33, p.20; 39, p.6) dum marto 2002 doktorigxis per jena disertacio:

"Intentionalität bei Spracherhalt und Revitalisierung von Minderheitensprachen - dargestellt am Beispiel der katholischen sorbischen Lausitz". (Intenceco cxe konservo de lingvoj kaj revivigo de minoritataj lingvoj - prezentita cxe la ekzemplo de la katolika soraba Luzacio)

Ekde aprilo 2002 d-ro Kimura laboras cxe Keio-universitato (Fakultato por politika managxerado) kiel docento por la germana lingvo.

Lia adreso: Dr. KIMURa Goro, Keio-univ., Endo 5322, Huzisawa, 252-8520 Japan
goro@sfc.keio.ac.jp


4 Arangxoj

4.1 Konferenco pri la historio de tradukado

Inter la 21-a kaj 23-a de februaro 2002 en la Martin-Luther- Universitato Halle-Wittenberg okazis konferenco pri la historio de tradukado. La ampleksa programo, kiu enhavis prelegojn pri la traduko kaj de beletro kaj de faktekstoj, estis pliricxigita per prezentadoj de verkistoj-tradukistoj kaj pritradukaj diskutrondoj. Unu el la cxeftemoj estis la traduko de la Biblio. Sabine Fiedler parolis (en la germana) pri "Esperanta traduko en historio kaj nuntempo". La kontribuajxoj estos publikigataj.

4.2 “KAEST III”: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”

La tria arangxo de la jam tradicia serio de “Konferencoj Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST) okazis de la 8-a gxis 10-a de novembro en Dobrichovice (cxe Praha). La kadraj temoj de la sekcioj estis “Elektronikaj Rimedoj”, “Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto” kaj “Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko gxenerale”. La pli ol 40 partoprenantoj auxskultis 22 prelegojn, i.a.:

- Chuck Smith (US): Vikipedio – multlingva reta enciklopedio”
- Karel Ryšanek (CZ): Komputilo kaj Esperanto
- Manfred Westermayer (DE): Politikaj tekstoj en Esperanto
- Miroslav Malovec (CZ): Esperanto kaj la virtuala mondo
- Wera Blanke (DE): Pri kelkaj aktualaj sociaj terminoj
- Marc Bravant (FR): Matematika terminologio – cxu matura finfine?
- Karl Hermann Simon (DE): Lexicon silvestre sur KD
- Detlev Blanke (DE): Nomoj de planlingvoj – tipologio

La prelegoj aperos en volumo, kiun eldonos KAVA-PECH, la entrepreno de d-ro Petr Chrdle, kiu ankaux bonege organizis la konferencon.

4.3 Esperantologia konferenco en Fortalezo: Pri la Esperanto-kulturo

En la kadro de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo/Brazilo (3.-10.8.02) okazis la tradicia esperantologia konferenco. Gxi traktis la kulturon de Esperanto1.

Jen la raporto de Humprey Tonkin, kiu gvidis la konferencon:

La Esperanto-Kulturo: Diverseco en unueco, unueco en diverseco

Oni celas, ke en Esperanto la diversaj kulturoj de la mondo trovu komunanlingvan grundon. Fakte, la tuta progreso de Esperanto, la evoluo de gxia literaturo, la disvolvigxo de la lingvo, la sociaj medioj, kiuj formigxas por uzi la lingvon - cxio cxi okazas kvazaux en interago kun la diversaj kulturoj. Tamen, en la Esperanto-komunumo eventuale kelkaj kulturoj estas pli fortaj ol aliaj. Kion oni povas fari por igi nian lingvon kaj nian kulturon pli internaciaj, pli malfermaj al cxiuj popoloj kaj kulturoj - kaj pli forta gxenerale?
Jen la deirpunkto por la cxi-jara Esperantologia Konferenco.

La konferenco okupis la posttagmezon de la kongresa vendredo kaj havis iom alian formon ol en antauxaj jaroj. En cxeesto de sesdeko da homoj, la unua parto konsistis el podia diskuto inter grupo de konataj figuroj de la Esperanto-kulturo: Gersi Alfredo Bays (Brazilo), la eldonanto de Fonto; Syozi Keiko (Japanio), komitatano de UEA kaj aktiva en la eldona agado; Wera Blanke (Germanio), terminologo kaj aktivulo pri teatro2; Tan Xiuzhu (Cxinio), prezidanto de Cxina Esperanto-Ligo; Barbara Pietrzak (Pollando), redaktoro de Pola Radio; kaj Georgo Handzlik (Pollando), kantisto kaj sekretario de la Belartaj Konkursoj. Humphrey Tonkin (Usono), direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), prezidis.

Responde al lia demando, "En kio konsistas la Esperanto-kulturo?", venis diversaj respondoj. Iuj emfazis la skriban literaturon. Libroj estas ties esenca elemento, diris Syozi Keiko, kaj Gersi Bays emfazis la fakton, ke la lingva elemento en la Esperanto-komunumo estas la esenco de gxia kulturo. Wera Blanke atentigis, ke Esperanto abundas je frazeologiajxoj, la parolturnoj, kiuj ekestas nur en la kunteksto de komuna kulturo. Georgo Handzlik faris distingon inter la konservita kulturo - la historio de Esperanto, la skribita literaturo - unuflanke, kaj la viva kulturo esprimita ekzemple per artaj prezentoj. Laux Barbara Pietrzak, kulturo estas "la cxiutagajxoj cxirkaux ni" en nia Esperanto-vivo.

Responde al la demando, "Kio plej mankas al vi en via kultura agado?", Wera Blanke opiniis, ke mankas suficxaj talentaj homoj por fari la laboron necesan ekzemple por evoluigo de la lingvo, precipe la faka lingvo. Tan Xiuzhu bedauxris la mankon de suficxaj plene kompetentaj esperantistoj - kaj la manko de legantoj de la Esperanto-gazetaro - kio kontribuis ekzemple al la malapero post kvindek jaroj de la revuo El Popola Cxinio. Georgo Handzlik, revenante al la demando pri frazeologio, pledis por leksikono pri la Esperantismo, kiu klarigu oftajn movadajn esprimojn kaj aludojn, tiel ke novuloj pli facile kaj rapide orientigxu.
Gersi Bays deklaris, ke en la eldonado mankas unuavice mono. Certe ne mankas manuskriptoj: kvindeko da manuskriptoj vicostaras por apero cxe eldonejo Fonto. Tamen, Esperanto-libroj aperas en tre limigitaj eldonkvantoj, cxar mankas suficxaj acxetantoj. Humphrey Tonkin ecx sugestis, ke la acxetintoj ofte ne legas la koncernajn librojn, kaj ke mankas vera librokulturo en Esperanto, kun komunumo de legantoj kun postula estetika gusto. Georgo Handzlik aldonis, ke apenaux ekzistas serioza recenzoarto, cxar recenzantoj emas lauxdi cxion. Simila problemo, sed ecx pli akuta, afliktas la teatran arton en Esperanto, laux Wera Blanke: la manko de spektantoj. Tonkin pledis por prezentoj dum kongresoj en multe pli malgrandaj teatraj spacoj, tiel ke povu okazi pluraj prezentoj de la sama verko, kun pli intima kontakto inter aktoroj kaj spektantoj kaj sekve pli alta lingva kompreno fare de la spektantoj (en grandaj kongresejaj salonoj ofte maltauxgaj por teatraj prezentoj, oni ofte tre malmulton komprenas). Laux li, ne tiel mankas spektantoj, sed mankas tauxgaj prezentomanieroj.

La diskutantoj ankaux traktis la lingvan aspekton de la Esperanto-kulturo, precipe la demandon, cxu Esperanto estas esence euxropa, kun euxropaj valoroj. Ne nepre, diris Tan Xiuzhu; sed sxi ja konsentis, ke Esperanto estas foje malfacila por orientanoj.

La dua parto de la konferenco konsistis el diskuto de la dokumento "La Kultura Agado de Universala Esperanto-Asocio," kiun kompilis Humphrey Tonkin por la Komitato de UEA3. Pro manko de tempo, la Komitato apenaux povis pridiskuti la dokumenton en siaj dumkongresaj sesioj. La dokumento ne estas klopodo difini prioritatojn por UEA, sed kvazaux elmapi la tutan teritorion. Laux Tonkin, tiu teritorio havas kvar cxefajn terenojn: la lingvo, la literaturo, la aliaj artoj, kaj la historio - kaj sur cxiuj kvar terenoj ekzistas nemalhavebla rolo por UEA.

La dokumento kaj la antauxa podia diskuto provokis viglan diskuton inter la publiko. Iuj pledis por pli profunda studado pri la sociologio de la Esperanto-movado mem: ni ne suficxe konas nin mem kaj niajn ecojn. Aliaj emfazis, ke la movado konsistas cxefe el dulingvuloj, kiuj ofte ne estas plene kompetentaj en sia adoptita lingvo Esperanto; sekve necesas multe pli da emfazo flanke de UEA je la lernado kaj perfektigo de Esperanto-scio inter la publiko. Se temas pri la historio, Tonkin atentigis pri la malbona stato de multaj Esperanto-bibliotekoj (tiu de Vieno estas brila escepto; sed la Biblioteko Hodler de UEA bezonas pli da atento), kvankam Vilmos Benczik (Hungario) memorigis la cxeestantojn ke la rolo de legado en socio komplete sxangxigxis en la lastaj jaroj, tiel ke la strukturo kaj portado de kulturo absolute transformigxis. Efektive, li aldonis, la dokumento de Tonkin povus esti verkita jam antaux 25 jaroj: hodiaux la paradigmoj estas aliaj. Similan dubon esprimis unu el la gejunuloj en la salono: la junulara kulturo de Esperanto, sxi asertis, ne respondas al la normoj prezentitaj en la dokumento, kaj postulas pristudon.
Kvankam kelkaj notis pliajn mankojn en la dokumento (ekzemple la manko de iu ajn aludo al la Esperanto-kabaredo), gxenerale oni sxajne trovis gxin stimula kaj utila. Kaj oni evidente konsentis pri du aferoj: unue, ke UEA ja ludas sxlosilan rolon en la vivigo de la Esperanto-kulturo, kaj, due, ke la Esperanto-kulturo, spite cxiujn obstaklojn, restas vigla, energia, kaj konstante surpriza.

Humphrey Tonkin, 15 augusto 2002

1. Valoras atentigi, ke la saman temon la esperantologia konferenco ankaux traktis 1996 en Prago. Aperis la aktoj :
Detlev Blanke (2001, Red.) : Esperanto kaj kulturo – sociaj kaj lingvaj aspektoj. Aktoj de la 19-a Esperantologia Konferenco en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996. Rotterdam: UEA, 50 p. (kun kontribuoj de Berveling, Fettes, Galor, Melnikov kaj Rašic).

2. Pli precize: aktorino kaj aktivulo pri terminologio (Red.).

3. La menciita dokumento intertempe aperis en la revuo Esperanto, 9/02, (Red.)


Informilo por Interlingvistoj

Esperantologio kaj Interlingvistiko

Centro de Esploro kaj Dokumentado


Sendu demandojn au komentojn al Mark Fettes.