IPI 28

Informilo por Interlingvistoj

12-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-ro 43 (4/2002)

Eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL- 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Redaktoro: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin; tel. +49-30-5412633; fax +49-30-5456742; e-mail: blanke.gil@berlin.snafu.de


Enhavo

1 Interlingvistiko en universitatoj

1.1 Interlingvistikaj arangxoj cxe la universitato de Lausanne
1.2 En la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan
1.2.1 Prelegaro pri planlingvoj
1.2.2 Profesiigxu pri esperantologio studante cxe UAM ! (Ilona Koutny)
1.2.3 6-a sesio de Interlingvistikaj Studoj (Ilona Koutny)
1.2.4 Interlingvistikaj Studoj en Poznano ankaux en 2002 (Ilona Koutny)
1.3 Esperanto en la Universitato Eötvös Loránd en Budapesxto
1.4 En la universitato de Amsterdam
1.5 Disertacio pri Oomoto
1.6 Magistrigaj disertacioj el Japanio

2 Novaj eldonajxoj

2.1 Interlingvistika antologio en “Interface”
2.1.1 La antologio
2.1.2 La resumoj
2.2 “La Esperantisto” – valorega represo etpreze
2.3 Interlingvistiko en tradukscienca verko de Heidemarie Salevsky
2.4 Sabine Fiedler: “Esperanta frazeologio”
2.5. Alan Libert: “A Priori Artificial Languages”
2.6 Detlev Blanke: “Internationale Plansprachen” sur kompaktdisko
2.7 Forgesita materialo: interlingvistika serio el Lódz 1981-1987
2.8 Knapp/Meierkord: „Lingua Franca Communication“


IpI informas pri interlingvistikaj aktivecoj kaj publicajhoj, inkluzive lingvo-politikaj. La redaktoro nur mencias materialojn, kiujn li ricevis en la originalo au kiel kopion. La bulteno estas bibliografie orientita, tamen ankau publikigas recenzojn, raportojn kaj aliajn materialojn.

En chi tiu kajero vi trovos la enhavtabelojn de kelkaj tre interesaj lingvopolitikaj libroj, bedaurinde precipe germanlingvaj. Kompreneble ne nur en la germana oni verkas pri lingvopolitikaj temoj lige al la Europa Unio. Tiaj libroj ja ankau ekzistas en aliaj lingvoj. Bedaurinde la redaktoro ne estas sufiche informita pri similaj eldonajhoj en la angla, franca, itala k.s. Se li ricevos tiajn librojn, li same informos pri ili.


1 Interlingvistiko en universitatoj

1.1 Interlingvistikaj arangxoj cxe la universitato de Lausanne

La slava instituto de la universitato de Lausanne/Svisio okazigas triciklan prelegaron pri la temo “Les langues artificelles” (La originalfrancajn temojn ni prenis rekte el la reto - red.) .

Inter la 28-a de novembro 01 kaj 30-a de junio 02 estis prezentitaj jenaj prelegoj:

28. novembro 2001, Lausanne, P. Sériot: «La problématique de la langue universelle des
travailleurs en URSS dans les années 1920-1930 (L'espéranto prolétarien) »

9. januaro 2002, La Chaux-de-Fonds :

« Philosophie de l'espéranto et des « espérantides »

9-10 februaro 2002, Crêt-Bérard :

- Sergej Kuznecov (Moskvo) : « René de Saussure, une alternative explicite au structuralisme
de Ferdinand »

- Christian Puech (Paris) : « Le problème philosophique des langues artificielles »

- Alesandr Dulichenko (Tartu) : « Les langues internationales artificielles, objet de la
linguistique et de l'interlinguistique »

13. marto 2002 Genève

- R. Amacker: « Le projet analogique »

10 avril 2002 Berne

- (rapport collectif) : « Les projets philosophiques et logiques de langue artificielle du point de
vue des linguistes »

15 mai 2002 Lausanne

- I. Ivanova (Lausanne): « Baudouin de Courtenay et les langues artificielles »

- M. Slodzian (Paris, INALCO): Le projet de terminologie universelle »

29-30 juin 2002 Genève

Colloque de clôture (programme en préparation)

Kontaktoj :

Patrick.Seriot@slav.unil.ch
Patrick.Seriot@slav.unil.ch
Prof. Patrick SERIOT, Section de langues slaves, Faculte des Lettres, Universite de LAUSANNE, BFSH2, CH - 1015 LAUSANNE, tel. 41 21 - 692 30 01, fax. 41 21 - 692 30 75, http://www.unil.ch/slav/ling


1.2 En la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan

1.2.1 Prelegaro pri planlingvoj

La interlingvistino D-rino Alicja Sakaguchi ekde la vintra semestro 2002/2003 pelegas pri planlingvoj en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan/Pollando, kie sxi havas periode regulan okupon.

1.2.2 Profesiigxu pri esperantologio studante cxe UAM !
Ilona Koutny

Por doni superrigardon pri la Interlingvistikaj Studoj en Poznan ni donas la sekvan tekston, kvankam kelkaj informoj jam estas historiaj kaj detaligataj sub 5.2.3. Red.

Nuntempe, kiam Euxropo unuigxas kaj tutmondigxo forigas barojn inter nacioj, la lingva problemo ankoraux akre manifestigxas. La esperantistaro proponas sian kontribuon al la solvo: sendiskriminacian dialogon inter kulturoj. Por farigxi serioza partnero, necesas havi profesiulojn, kiuj havas kapablojn, sciojn kaj diplomon por entrepreni la taskojn de instruistoj, tradukistoj aux interpretistoj.

La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM) en Poznan, la dua plej granda universitato en Pollando, ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto.
Inter la prelegantoj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj John Wells, Humphrey Tonkin kaj Michel Duc Goninaz; doktoroj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Zbigniew Galor, Katalin Kováts (Smideliusz) kaj Blazio Vaha; la poetino Lidia Ligeza kaj István Ertl.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri gxenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusigxas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupigxas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, planlingvistiko aux pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevos specialan rolon en la instruista trejnado dum la sekva periodo.

Surloka kurso (unusemajna sesio) okazos unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. La unuaj gestudentoj (el Cxehio, Germanio, Makedonio, Usono kaj Pollando) diplomigxos cxi-jare.

Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo por la studjaro 2002/2003 gxis la 15-a de auxgusto 2002. Pli frua anonco estas bonvena.

Postuloj: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaux la komenco de la Studoj. Kelkaj stipendioj estas antauxvidataj.

La septembra sesio (23-27.09.2002) estas kunligita kun la semajnfina kultura renkontigo ARKONES, same en Poznano, kiu post la intensa tutsemajna serioza laboro ebligas malstrecxigxon (kun teatrajxoj, muziko, diskutoj, ktp).

Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, ni pretas arangxi superanivelan intensan lingvokurson (unusemajnan) antaux la septembra sesio kontraux kroma kotizo.
Kotizo por unu semestro: 400 EUR (por nepagipovaj landoj cxirkaux 120 EUR).
Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu d-rinon I. Koutny: Lingvistika Instituto de UAM
ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan
T: +48-61 829-27-09, F: +48-61 829-27-00 (sekretariejo)
ikoutny@amu.edu.pl

1.2.3 6-a sesio de Interlingvistikaj Studoj
Ilona Koutny

La trijaraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, Poznan (Pollando) atingis la unuan fojon sian lastan - t.e. sesan - sesion (26-30.01.2002). La unusemajna sesio en cxiuj semestroj kunvenigas la internacian partoprenantaron (el Cxehxio, Germanio, Belgio, Makedonio, Svedio, Usono kaj Pollando) por auxskulti superrigardajn prelegojn pri interlingvistiko, esperantologio kaj gxenerala kaj aplikata lingvistiko. En cxiu semestro unu-du konataj kaj elstaraj eksterlandaj fakuloj estas invititaj por gvidi kursojn.

Cxifoje D.r sc. Detlev Blanke (Humboldt Universitato, Berlin, DE) prelegis pri la nuntempa stato de interlingvistiko kaj gxia rolo en euxropa lingvopolitiko, krome prezentis la terminologian agadon de Eugen Wüster. Prof. Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, USA) donis superrigardon pri la E-movado de la komencoj gxis nun cxerpante ankaux el siaj ricxaj travivajxoj. Aliajn 8 horojn li dedicxis al la analizo de esperantaj poemoj.

La unuaj tagoj estis malfermitaj al pli granda publiko. Tiel alvenis ankaux Georgo Handzlik, kiu kantis al la partoprenantoj kun gitarakompano lunde vespere, post la scienca programo, dum la tradicia cxina vespermangxo cxe Tintilo kaj Joakimo Werdin.

La sesio estis tre sukcesa. Pri gxi raportis regionaj radiostacio kaj televido WTK. La televida stabo filmis fragmenton el la kurso de Blanke, intervjuis Tonkin kaj partoprenantojn, poste invitis Ilona Koutny, la gvidantinon de la Studoj por enstudia interparolo. Entute 10 minutoj de la vespera novajxprogramo estis dedicxita al la euxropa lingvoproblemo, Esperanto kaj interlingvistika sesio.

La direktoro de la Lingvistika instituto invitis la prelegantojn por tagmangxo. Tonkin kaj Koutny renkontigxis ankaux kun vicrektoro de UAM en agrabla etoso kaj interparolis i.a. pri eventuala kunlaboro en la tereno de interkultura komunikado.

1.2.4 Interlingvistikaj Studoj en Poznano ankaux en 2002

Ilona Koutny

La Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando) atingis gravan momenton fine de septembro 02, nome la unuaj gestudentoj finis siajn studojn kaj sukcese defendis sian diplomlaborajon: Lence Efremova el Makedonio prezentis la rolon de rido en la poemoj de Baghy, Andreas Emmerich, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio analizis la E-lingvan tradukon de "La Mastro de la Ringoj" de Tolkien kaj Peter Zilvar same el Germanio komparis la vortprovizon de kelkaj bazaj vortaroj esperantaj kaj etnolingvaj kaj el ili kunmetis vortliston por la proponata Euxropa lingvoatestilo. Dum la sama semajno
(23.- 27.09) 23 novaj gestudentoj komencis siajn studojn. La Interlingvistikaj studoj allogis interesitojn ne nur el Pollando kaj la cxirkauxantaj landoj (Germanio, Litovio, Rusio), sed ankaux el Auxstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj ecx el Irano. Ses el inter ili povis partopreni dank'al la stipendioj de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj unu dank 'al la stipendio ofertita far s-ino Mila van der Horst-Kolinska.

La internacia studentaro gxuis la prelegojn de internacia profesoraro. Kun prof. Wells (Britio) ili malkovris la sekretojn de sonoj. Prof. Geraldo Mattos (Brazilo, prezidanto de la Akademio de Esperanto) prezentis al ili originalan aliron al literaturo surbaze de la unua periodo, kun la kontribuo de la poetino Lidia Ligeza kaj de Tomasz Chmielik. D-ro Zbigniew Galor (el la surloka stabo) enkondukis la auxskultantojn en la multkoloran E-kulturon kun la kontribuo de s-ino Zofia Banet-Fornalowa pri E-teatro kaj de Judit Schiller pri E-filmarto. La partoprenantoj ekkonis kaj mem komparis la diversajn formojn de lingva kaj nelingva komunikado en interkultura kunteksto laux la instigo de d-ino Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj.
La interkomunikado dauxris vespere kaj semajnfine, kiam okazis la tradicia kultura renkontigxo Arkones en Poznan. La kulturajn konojn kompletigis interalie la impresiga spektaklo de Jerzy Fornal (Aniaro) okaze de la 20-jara jubileo de lia unupersona E-teatro kaj muzika koncerto de Leszek Dobrowolski, Ocxjo Dadaev, Zuzanna Kornicka kaj de Mikaelo Bronstejn. Multaj aliaj prelegoj (pri Varankin, Dostojevskij, Euxropa identeco, alfabetoj de Euxropo, tradukarto, E-vortaroj en la reto, ktp) kaj diskutoj amuzis la homojn. La kunordigo de la du arangxoj pruvigxis ankaux cxi-foje fruktodona.


1.3 Esperanto en la Universitao Eötvös Loránd en Budapesto


Esperanto estas alprenebla al tiuj, kiuj jam havas unu alian fakon kaj jam plenumis du semestrojn. La altlernejnivela instruado dauxros 4 jarojn. La studentoj sen antauxscio de Esperanto povos aligxi al la fako. Ili estas akceptataj laux la scio de hungara lingvo kaj literaturo. Kiu scias Esperanton, tiu ne estos demandita en la priakcepta interparolo pri la hungara, sed nur pri Esperanto.

Kvankam Esperanto farigxis altlernejnivela fako, tamen la instruado dauxros 4 jarojn, kiel antauxe. Ni eluzis la okazon, ke ni donu pli grandan atenton al metodologiaj demandoj, al la uzado de modernaj instruhelpiloj. Iom perdos el la graveco la lingvopriskribo kaj la literaturo. Interlingvistiko, lingvopolitiko restas same gravaj.

Ekde 2003 la fako estas elektebla jam en la unua studjaro. De tiam la plimulto de la fakoj ne estos memstare studeblaj. Ekde 2003 cxiuj studentoj devos elekti du fakojn kaj unu el tiuj povos esti Esperanto. Ekzemple oni ne povos memstare lerni la cxinan lingvon, sed kun alia fako. Ni esperas, ke Esperanto plivalorigxos, kiel 'facila' fako.

Tian sintenon jam montris la studentoj en Hungario. En multaj superaj lernejoj oni akceptas la sxtatan lingvo-ekzamenon pri Esperanto. (Oni devas scii, ke en la universitato oni ricevas diplomon nur, se la studento havas unu mezgradan kaj unu bazgradan ekzamenon el iu ajn lingvo. La sxatataj elektoj estas Esperanto (jare 1600 ekzamenoj), sed en la lasta tempo multaj elektas la romaan (lingvo lovari). En Esperanto la kriterioj de ekzamenado estas severe kontrolataj.
(Laux raporto de Iván Bujdoso)


1.4 En la Universitato de Amsterdam

Nova docento pri ‘Interlingvistiko kaj Esperanto’ en Amsterdamo

La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri ‘Interlingvistiko kaj Esperanto’, postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo estas efektiva de la 1-a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj cxiusemajne. La lekciprogramo pri Interlingvistiko kaj Esperanto kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko komencigxos en septembro 2002 kaj dauxros dum la unua semestro de 2002-2003.
Wim Jansen, 53-jara nederlandano, magistrigxis pri ingxenierado kaj pri kompara lingvistiko kiel specialisto pri la euxska lingvo. Post internacia ingxeniera kariero li nuntempe laboras kiel liberprofesia docento de lingvoj kaj verkisto, precipe en la nederlanda kaj angla lingvoj kaj cxefe pri la euxska kiel moderna ekzemplo de etna planlingvo1 .
La Fondajxo pri Esperanto cxe la Edukado

Informojn donas Hans Erasmus, la prezidanto de la fondajxo, tel:++ 31 70 3863529 Laan van Oostenburg 40 2271 AP Voorburg; erasmusz@worldonline.nl

1. Tio estas nekutima ekzemplo. ‘Etna planlingvo’ ne ekzistas en la aktuala interlingvistika kompreno. Temas pri etnolingvo influata per lingvo-planado. Por interlingvistoj ‘planlingvo’ estas sinonimo al ‘konstruita internacia lingvo’. (Red.)



1.5 Disertacio pri Oomoto

La 29-an de majo en la universitato de Upsala estis akceptita jena doktoriga disertacio :

Leif Nordenstorm: Ômotos mission på esperanto. En japanska ny religion i förändring från kiliastisk Maitreyaförväntan till religionsdialog. Uppsala universitet, teologia fakultato, 220 p. (Oponanto prof. Michael Pye, Phillips-Universität, Marburg, Germanio).
[Misio de Oomoto en Esperanto. Japana nova religio sxangxigxanta de Majtreja atendado al religia dialogo]

Resumo: La japana nova religio Oomoto misias uzante esperanton. 1925-1932 oni havis misian oficejon en Parizo, kiu aktive varbis kredantojn. Post la dua mondmilito Oomoto klopodas esti 'modelo' por bona mondo.

La disertacio aperis presita:

Leif Nordenstorm. Ômotos mission på esperanto. En japansk ny religion i förändring från kiliastisk Maitreyaförväntan till religionsdialog. 220 p. Esperantoförlaget/Eldona Societo Esperanto, Stockholm 2002. ISBN 91-85288-26-8.



1.6 Magistrigaj disertacioj el Japanio

Lastatempe, aparte inter junaj japanaj intelektuloj, plivigligxas la intereso pri interlingvistikaj temoj. Tion montras i.a. jenaj disertacioj:

Yoshida, Naoko (1997) : The Esperanto Movement. A Case of Collective Verbal Hygiene for a Fairer Communication Order. University of Essex (MA pri sociolingvistiko), 33 p + 16 p. aldonoj

Kitagawa, Hisasi (2000): Gurôbaruka zidai ni okeru gengoteki byôdô no yukue (Kien iros la lingva egaleco en la epoko de tutmondigxo. Tokio: Univ. Hitotubasi, 16 p.

Fukuti, Tosio (1999): Gengoken ni kansuru rironteki kôsatu (Teoria konsidero pri lingvaj rajtoj). Tokio, Univ. Hitotubasi, 37 p.

Usui, Hiroyuji (2001): Hibogowasya ni yurusareta ziyû. Esuperanto ni okeru “kokumei mondai” no kôsatu (Libereco allasata al ne-denaskuloj: studoj pri la Esperanta “landnoma problemo”). Tokio: Univ. Aoyama Gakuin, 66 p.



2 Novaj eldonajxoj

2.1 Interlingvistika antologio en “Interface”

2.1.1 La antologio

Antologio pri planlingvoj aperis en la belga lingvistika revuo “Interface” (Tijdschrift voor toegepaste linguistiek. Journal of Applied Linguistics. Eldonata de Hogeschool voor wetenschap en kunst, department togespaste taalkunde., Brussel):
Sub la redakto de Klaus Schubert en du kajeroj aperis 10 studoj, kiuj ankaux aperis kune libroforme. Schubert kaj la aliaj kontribuintoj realigis antologion, kiun iom antaux sia morto iniciatis Edward Symoens. Jen la du kajeroj:

Interface, vol. 15 (2000) N-ro 1: Planned Languages: From Concept to Reality. Part I, Edited by Klaus Schubert, p. 1-120

- W.M.A. de Smet: Edward Symoens 1915-1995, p. 3-4

- Klaus Schubert : Plansprachen zwischen Plan und Sprache, p.5-9

- Humphrey Tonkin: The Role of Literary Language in Esperanto, p. 11-35

- Detlev Blanke: Vom Entwurf zur Sprache, p. 37-89

- Michel Duc Goninaz: Problèmes lexicographiques de l’espéranto, p. 91-98

- Ilona Koutny : Speech Processing and Esperanto, p. 99-120

- Interface, vol. 15 (2001) N-ro 2: Planned Languages: From Concept to Reality. Part II, Edited by Klaus Schubert, p. 121-257

- LIU Haitao: Creoles, Pidgins, and Planned Languages, p. 121-177

- Renato Corsetti, Mauro la Torre: Cxu klara strukturo estas instrua?, p. 179-202

- Marc van Oostendorp: Constructed Languages and Linguistic Theory: On the Notions
Possible, Impossible and Actual Language, p. 203-221

- Klaus Schubert: Gestaltete Sprache. Plansprachen und die regulierten Sprachen der
internationalen Fachkommunikation, p. 223-257

La kajeroj kune:
Schubert, Klaus (2001, ed.): Planned Languages: From Concept to Reality. Interface, Brussel: Hogeschool voor wetenschap en kunst, VLEKHO, 257 p. ISBN 806813-1-8

2.1.2 La resumoj

(Pliajn resumojn en la angla kaj en la germana oni trovas sub
www.fh-flensburg.de/tue/schubert/publikationen/PublPlanLg2000.htm )

Planlingvoj inter plano kaj lingvo. Enkonduko (Klaus Schubert)

Tutmondigo premisas tutmondan komunikadon. Al tiu bezono la 19-a jarcento respondis: ni kreu novan lingvon. La 20-a respondis: ni uzu la anglan. La respondo de la 21-a jarcento povus esti jen denove alia: En la industrio observeblas bezono de lingvoj por profesiigita perkomutila faka komunikado. Pli kaj pli disvastigxas la ideo de konscia, planita prilaborado de ekzistantaj lingvoj por tiuj celoj.

La rolo de la literatura lingvo en Esperanto (Humphrey Tonkin)

Zamenhof konsideris sin ne auxtoro sed iniciatoro de Esperanto: estis lia celo krei lingvon kun la bazaj elementoj necesaj por funkciado, suficxe da strukturo kaj enhavo por ke la lernemuloj engagxigxu por gxi, kaj tiom da klareco kaj simpleco, ke gxi estu facile lernebla. La lingvokomunumo tiel estigxanta komune stiru Esperanton en sian estontan direkton. Sed lingvo bezonas kaj pasinton kaj estonton: La maniero kiel Zamenhof uzis leksikajn elementojn kun jam ekzistanta semantika valento same helpis ankri la lingvon en la pasinteco, kiel ankaux al tio kontribuis lia dekomenca kaj persista aktivado por originala kaj tradukita literaturo. Por li la literaturo estis maniero esplori la latentan kapablon de la lingvo kaj evoluigi la esprimilojn necesajn por gxia cxiutaga funkciado. Eble gxuste cxar Zamenhof kamuflis la radikalecon de sia lingva kreajxo, celante igi gxin alloga por cxiuj, la fruaj literaturaj verkoj estis relative konservemaj. Tamen, tra la jaroj la literatura esprimivo en Esperanto farigxis kaj lingva batalkampo kaj forta faktoro en la kreskigo de la lingvo. Tion bone montras trarigardo de gxia historio. Nuntempe, en epoko de novaj teknologioj, la auxtoritateco de la literaturo iom malkreskas, dum la parola lingvo farigxas pli kaj pli grava.

De koncepto al lingvo (Detlev Blanke)

La artikolo prezentas lingvajn kaj lingvopolitikajn kialojn kiuj pravigas sciencan intereson pri planlingvoj (ankaux nomataj “universalaj lingvoj” aux [artefaritaj] “mondaj [help]lingvoj”). La artikolo krome prezentas la plej gravajn motivojn por la decido de la auxtoroj publikigi siajn lingvojn. Sur 28-sxtupa skalo la artikolo montras kiel realigxas aux povus realigxi la evoluo inter la polusoj “manuskripto de lingvoprojekto” (sxtupo 1) kaj “plenvalora lingvo kun lingvoevoluo” (sxtupo 28). Por tiu celo la auxtoro komparas la nunan situacion de Ido (1907) kun tiu de Interlingua (1951) – ambaux nuntempe iom atentataj – kaj la pli novan projekton Glosa (cx. 1970) kun Esperanto (1887) laux la jenaj 14 kriterioj: nombro da parolantoj, organizajxoj, revuoj, lernmaterialoj, literaturo (traduka, originala), faklingvo, kongresoj, sonaj kaj elektronikaj medioj, sferoj de komunikado, lingvokomunumo, hejma lingvo, lingva normo kaj ties kodigo, lingvoevoluo, literaturscienco kaj lingvistiko. Konklude la artikolo diskutas internajn, strukturajn kaj eksterajn faktorojn de la relativa sukceso de Esperanto kompare al aliaj sistemoj.

Leksikografiaj problemoj de Esperanto (Michel Duc Goninaz)

La tiel nomataj “vortaroj” de esperanto evidente ne registras vortojn, sed konvenciajn leksikajn unuojn. En la “Unua Libro” kaj en la Fundamento, la registritaj formoj estas mor-femoj sen finajxoj, kio kongruas kun la strukturo de la esperantlingva leksiko, sed la traduko de tiuj “nudaj” morfemoj naskis la dubindan teorion pri la “gramatika karaktero de la ra-dikoj”. La Fundamento prezentas ekzemplojn de kunmetajxoj, trovigxantaj sub la unumor-fema kapvorto. Tiun strukturon (sed kun la aldonaj finajxoj por la finajxbezonaj kapvortoj) alprenos multaj postaj vortaroj, i.a. Plena Vortaro kaj Plena Ilustrita Vortaro. Problemojn prezentas la loko de la kunmetajxoj en la vortaro kaj ecx la morfema konsisto de iuj leksikaj unuoj (resumi, dependi, sociologio...), aparte de la sciencaj terminoj (bronkit/o aux bronk/it/o?). La dulingvaj (esperanto-etnolingvaj) vortaroj prezentas tre diversajn strukturojn, depende de la maniero prezenti la kunmetajxojn (lauxradike aux alfabetorde).

Paroltraktado kaj Esperanto (Ilona Koutny)

Paroltraktado nuntempe farigxas pli kaj pli grava, cxar gxi estas esenca por natura komu-nikado inter homo kaj masxino, ekz. en stirado de inteligentaj robotoj, en perkomputila dis-vastigo kaj akiro de informo, en perkomputila instruado kaj en helpiloj por handikapitoj. La studo koncize priskribas parolsintezon kaj parolrekonon, kaj traktas la teoriajn kaj praktikajn eblecojn de Esperanto kompare al aliaj lingvoj. Cxi-rilate la artikolo diskutas la fonetikan kaj la fonologian sistemojn de Esperanto, al kio apartenas ankaux la norma prononco. Gxi pre-zentas pli detale la esperantlingvan parolsintezan sistemon Esparol kaj la auxtoran sistemon por perparola lingvolernado Parolern, kiu bazigxas sur Esparol.La studo konkludas, ke la fonema strukturo de la internacia lingvo ebligas malambiguan transformon de skribo al parolo, kaj ke gxia regula gramatika strukturo permesas pli facilan traktadon, utilan al kaj parolsintezo kaj parolrekono, dum gxia suficxe komplikita sonsistemo kauxzas iom da komprenaj problemoj en parolrekono.

Kreoloj, pigxinoj kaj planlingvoj (LIU Haitao)

La kreolaj kaj pigxinaj lingvoj estas ofte konsiderataj kiel aparte simplaj lingvoj, nekonscie ekestintaj en praktika situacio de interlingva komunikado. Aliflanke ekzistas lingvoj konscie kreitaj por faciligi la interlingvan komunikadon, kaj ankaux ili havas pli simplan strukturon ol normalaj homaj lingvoj. Komuna eco de pigxinoj/kreoloj kaj planlingvoj estas, ke temas pri lingvoj kreitaj aux estigxintaj por speciala celo kaj pluevoluantaj sub specialaj kondicxoj. La auxtoro komparas similajxojn kaj malsimilajxojn de planaj kaj kontaktaj lingvoj el socia kaj lingvistika vidpunktoj. La artikolo cxefe fokusas al la kompara studo de pigxinoj, kreoloj kaj planlingvoj konsideranta iliajn specialajn ecojn en perspektivo de lingvoevoluo. La studo komencigxas en ilia ekesto kaj sekvas la evoluon de tiuj lingvoj gxis ili atingas sian normalan vivmedion. Cxar ja estas lingvoj, la studo esploras ilin ankaux per lingvistikaj rimedoj, fokusante esence al la vortordo kaj la vortprovizo. Sercxante la komunan fundamenton de du disciplinoj la studo sekvas la evoluovojon de unu termino ekde gxia ekesto en la planlingvoj gxis gxia nuna uzoloko en kreolistiko. Krome la rilatoj inter la interlingvistiko kaj la kreolistiko estas diskutataj.

Cxu klara strukturo estas instrua? (Renato Corsetti/ Mauro La Torre)

La instruado de dua lingvo kun la celo atingi pli bonajn rezultojn en la instruado de tria lingvo ne estis temo ricevanta grandan intereson en lingvoinstruiko, krom inter instruistoj de la latina (kaj de la angla, lastatempe). Alia grupo, kiu delonge interesigxas pri tiu tereno estas la instruistoj de Esperanto. Iliaj esploroj tamen montras miksitajn celojn:

(a) pruvi, ke Esperanto en multlingva medio funkcias pli bone ol aliaj lingvoj;
(b) pruvi, ke eblas lerni Esperanton pli facile kaj pli rapide ol aliajn lingvojn;
(c) pruvi, ke la lernado de Esperanto faciligos postan lernadon de aliaj lingvoj.

Jam de la komenco de la 20-a jarcento oni eksperimentas por testi la valoron de la instruado de Esperanto kiel faciligilo de posta instruado de aliaj lingvoj. La rezultoj de tiuj eksperimentoj estas, milde dirite, ne tre enhavoricxaj. La sola eksperimento bazita sur sciencaj kriterioj konkludas, ke la malpli kapablaj lernantoj, kiuj lernis Esperanton en sia unua jaro poste havis pli bonajn sukcesojn en la franca, dum la pli kapablaj atingis pli, se ili lernis la francan dekomence. Tamen la auxtoroj de cxi tiu studo opinias, ke la eksperimentoj ne cxiam suficxe atentas la efikon de la koncernaj unuaj kaj triaj lingvoj. Laux ili necesas kompari la strukturon de Esperanto kaj de gxia vortprovizo kun tiuj de la unuaj kaj triaj lingvoj por ekhavi pli klaran bildon de la lernprocezo de la tria lingvo. Unu el la unuaj sciencistoj, kiuj atentis la efikon de Esperanto al lernado de tria lingvo, faris tiam komparon sur teoria nivelo, sed oni malofte konsideris lian komparon en la sekvaj jardekoj.

La auxtoroj de la eksperimentoj ne konsideras la gxeneralan entuziasmon pri fremdaj lingvoj kiun infanoj eksentas, kiam ili konstatas, ke jam post malmultaj lecionoj ili povas sukcese uzi novan lingvon, nek la gxeneralan potencialon de Esperanto instigi intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj. Cxi tiuj faktoroj estas inter la plej kutimaj rezultoj de la studataj eksperimentoj, sed ilia kialo estas la lernfacileco de planlingvo, ne iuj lingvaj ecoj de la lingvo mem. Ili ankaux ne atentas, ke Esperanto kreskigas la lingvajn kapablojn en la denaska lingvo mem. Tamen ekzistas rezultoj, kiuj pruvas tion. Ili estas menciataj precipe en unu el la plej novaj eksperimentoj, realigita de la universitato Monash en Auxstralio kun Esperanto kaj aro da aziaj kaj euxropaj lingvoj. La auxtoroj tamen kredas, ke, krom krei pozitivan sintenon al fremdaj lingvoj, la klara strukturo de Esperanto ja povas havi pozitivan efikon al la lernantoj. Tiu pozitivan efikon eblas observi en certaj situacioj (almenaux en certaj lingvoj), kie la klara kaj logika morfologio de la planlingvo povas havigi al la infanoj pli klaran bildon de la funkciado de ilia propra lingvo, bildo kiun alie vualas multnombraj esceptoj kaj la kreskanta malfacileco de tradicia instruado de gramatiko en bazaj kaj duanivelaj lernejoj.
Konklude la auxtoroj unuflanke postulas sobran analizon de la pasintaj eksperimentoj, en kiuj ofte ne estis atentataj cxiuj el la kontribuantaj faktoroj (agxo, lernemo, inteligenteco, kaj, kie Esperanto estis intruata kiel dua lingvo, la lingvaj ecoj de la unua kaj tria lingvoj). Aliflanke ili aprobas la pli gxeneralajn rezultojn, kiuj pruvas, ke la instruado de Esperanto kondukas al pli bonaj metalingvaj kapabloj kaj la pli pozitiva sinteno al lingvolernado.

Konstruitaj lingvoj kaj lingvistika teorio. Pri la nocioj ebla, malebla kaj fakta lingvo (Marc van Oostendorp)

La artikolo diskutas la nociojn “natura” kaj “artefarita” lingvo. Multaj lingvistoj limigas sin al naturaj lingvoj, cxar, se oni permesus faktojn el artefaritaj lingvoj kiel pruvilojn, tio grave komplikus la metodikon de la esplortereno kaj starigus profundajn kaj eble nesolveblajn filozofiajn problemojn. La artikolo tezas, ke en homaj lingvoj la limo inter natureco kaj artefariteco estas suficxe malpreciza. Gxi proponas iom alian taksonomion, en kiu oni distingas “faktajn”, “eblajn” kaj “maleblajn” lingvojn. La artikolo diskutas la validecon de tiu taksonomio surbaze de kvar lingvosistemoj: Ido, Interlingua, Europanto kaj la spokana.

Konstruitaj lingvoj. Planlingvoj kaj la reguligitaj lingvoj de la internacia faka komunikado (Klaus Schubert)

En la industrio kreskas la bezono de lauxcele konstruitaj lingvoformoj. En la produktdokumentado ili malaltigu la riskon de jura respondeco ekestantan per miskomprenoj aux mistradukoj. Ili tauxgigu dokumentojn por perkomputila tradukado aux ili reprezentu tekstojn dumvoje en la komputtraduka procezo. Tria uztereno estas la programarkonstruado, kie oni uzas auxtomate interpreteblajn lingvoformojn. De la 1970-aj jaroj oni, cxefe en la industrio, evoluigas solvojn por cxi tiuj taskoj. Tiuj solvoj estas reguligitaj lingvoj kaj verkinstrukcioj por homaj legantoj, reguligitaj eliraj lingvoj kaj interlingvoj de perkomputila tradukado kaj difinaj lingvoj de la programarkonstruado. Multaj el tiuj lingvokonstruaj klopodoj multe similas al la konstruado de planlingvoj. Reguligitaj kaj similaj lingvoj kutime estas difinitaj negative kaj surbaze de unusola devenlingvo, dum planlingvoj kutime estas difinitaj pozitive kaj surbaze de aro da devenlingvoj. La studo konkludas, ke reguligitaj lingvoj akiras plialtigitan klarecon je la prezo de limigita esprimivo. Plenan esprimivon ne eblas krei artefare. La spertoj pri planlingvoj pruvas, ke plena esprimivo nur povas esti la rezulto de nestirita evoluo, kiu tamen ja povas esti bazita sur lauxcele konstruita fundamento.


2.2 “La Esperantisto”: Valorega represo etpreze

La represo de la kompletaj jarkolektoj de “La Esperantisto” (Nürnberg 1889-1895), cx. 800 pagxoj, editorita de Reinhard Haupenthal, line bindita, represita cxe eldonejo Olms (1988), kun manketo, haveblas por 49,80 anstataux 99,80 euxroj cxe WVA-Wissenschaftliche Versandbuchhandlung und –antiquariat Skulima, Osthofer Str. 20, DE-67593 Westhofen, WVA@Skulima.de


2.3 Interlingvistiko en tradukscienca libro de Heidemarie Salevsky

Salevsky, Heidemarie (2002): Translationswissenschaft. Ein Kompendium. Unter Mitarbeit von Ina Müller und Bernd Salevsky. Frankfurt/M. et al.: Peter Lang, 660 p., ISBN 3-631-31413-2

Doktorino Heidemarie Salevsky, profesorino pri „Translationswissenschaft“ (t.e. la hiperonimo por la sciencoj pri tradukado kaj interpretado, eble scienco pri translat/ado aux translaci/o ?) en ampleksa kaj bonege dokumentita verkego prezentas la aktualan staton de la menciita scienco kaj aparte traktas la traduksciencon (do ne la sciencon pri interpretado). La unua cxapitro detale traktas la temon „interkulturaj kaj interlingvaj komunikbarieroj kaj ilia venko“ kun tre bona subcxapitro pri planlingvoj kaj Esperanto. Gxi same traktas pri la lingvoproblemoj en UN kaj en Euxropa Unio kaj cxirilate mencias la klopopdojn de esperantistoj (i.a. la projektoj Neighbour kaj Relais). Sekvos dua, simile ampleksa libro dedicxita al la scienca trakto de interpretado.


2.4 Sabine Fiedler: “Esperanta frazeologio”

Cxu Esperanto havas ankaux sukajn parolturnojn, bildecajn komparojn, idiomajxojn, proverbojn, stereotipajn formulojn? Cxu en la projekto, kiun Zamenhof proponis al la mondo, estis indikoj kiel esprimi emociojn, kiel montri diversajn "tonojn" (sarkasmon, lauxdon, intimecon)? Cxu parolantoj transprenas la bildesprimojn el siaj gepatraj lingvoj aux cxu Esperanto dum sia komunika historio kapablis krei suficxe originajn proprajn bildojn? Se nacilingvaj apartenajxoj regas, cxu la internacia komprenebleco de la komuna lingvo devas suferi?

Sabine Fiedler, germana specialistino pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino, esploras tiujn demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi cxiun amanton de nia lingvo kaj literaturo. Sxia studo bazigxas sur legado de la cxefaj Esperantaj periodajxoj, de beletro (originala kaj tradukita) kaj ankaux sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la libro
atentigas pri la eble unika tauxgeco de Esperanto kiel transkultura, translingva komunikilo.

La nuna libro bazigxas sur la pli ampleksa germanlingva disertajxo de la auxtorino. Gxi enhavas 185 pagxojn da teksto kaj profesnivelajn bibliografion kaj indeksojn.
Kosto: EUR 19,80, triona rabato por mendo de almenaux tri. (Informoj de UEA)

Fiedler, Sabine (2002) : Esperanta frazeologio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio,
185 p., ISBN 92 9017 080-8



2.5 Alan Libert: “A Priori Artificial Languages”

Libert, Alan: A Priori Artificial Languages. (Languages of the World 24) München: Lincom Europa, 139 p. ISBN 3895866679



2.6 Detlev Blanke: “Internationale Plansprachen”, sur kompaktdisto

Blanke, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung.(Sammlung Akademie-Verlag 34) Berlin: Akademie-Verlag, 408 p.

La supre menciita libro („Internaciaj planlingvoj. Enkonduko”) aperis en la jaro 1985 kaj havis multflankan internacian ehxon. Aperis pli ol 40 recenzoj kaj prezentoj, inter ili 17 en lingvistikaj kaj aliaj sciencaj revuoj2 , la ceteraj en aliaj periodajxoj, aparte en esperantaj.

Cxar la libro elcxerpigxis dum relative mallonga tempo kaj ankoraux ne estas antauxvideble, kiam la auxtoro povos prepari duan prilaboritan eldonon, gxi nun aperis sur kompaktdisko kun kelkaj novaj kontribuajxoj, jam publikigitaj, kiuj kvazaux aktualigas la cxefan tekston. La skanadon kaj preparon de la tekstoj por la kompaktdisko faris Helmut Krone.

En la anekso al la libro trovigxas jenaj studoj kiel memstaraj dosieroj:
1 Planlingvoj – superrigardo pri kelkaj cxefaj problemoj (1989, en la angla)

Cxi tiu studo kvazaux estas resumo de la libro.

2 De projekto al lingvo (2000, en la germana)

En tekstoj pri planlingvoj, verkitaj de laikoj, oni nur malofte suficxe distingas inter planlingvaj projektoj kaj la reale funkcianta planlingvo. Kerno de la studo estas la provo, montri tiujn diferencojn komparante la praktikojn de Ido (1907) kaj Interlingua (1951) kun Esperanto. Ankaux trovigxas kelkaj indikoj pri Glosa, planlingva sistemo iom konatigxinta ekde cxirkaux 1980. La auxtoro plue provas prezenti la kauxzojn, kial el inter multaj projektoj Esperanto havas relativan sukceson.

3 Internacia komunikado: la ebloj de mondaj helplingvoj (germana originalo, 2000)

Ankaux cxi tiu artikolo estas superrigarda. Krom kelkaj eksplikoj pri la teorio kaj praktiko de Esperanto precipe estas priskribitaj la cxiujare okazantaj grandaj universalaj kongresoj, krom tio la cxefaj etapoj de la historio de la lingvo-komunumo.

4 Planlingvoj kiel faklingvoj (germana originalo, 1998, kun Wera Blanke)

Se planlingvo servu kiel plenkapabla rimedo de internacia komunikado, gxi ankaux devas elprovigxi en la faklingva praktiko. La kontribuo donas superrigardon pri la problemo.

5 Planlingvo kaj nacia lingvo – kelkaj problemoj de la vortfarado de Esperanto kaj de la
germana en kontrasta prezento (germana originalo, 1981)
Cxi tiu teksto estas doktoriga disertacio, akceptita en 1976 cxe Humboldt-Universitato de (orienta) Berlin. La auxtoro klopodis kompari la mekanismojn de la tre produktiva vortkrea sistemo de Esperanto kun tiu ankaux produktiva en la germana. La komparo bildigas principajn diferencojn inter etnolingvo kaj planlingvo.

6 Interlingvistiko kaj planlingvoj ( germana originalo, 1998)

Interlingvistiko ofte estas komprenata kiel la scienco pri la kreado, funkciado, strukturo, evoluo kaj apliko de planlingvoj. Kvankam gxenerale estas akceptite, ke interlingvistko ja traktas (ankaux) pri planlingvoj, la reprezentantoj de la disciplino malsame limigas sian fakon. Tion la studo montras. Gxi gravas ankaux pro tio, ke en la libro “Internationale Plansprachen” la auxtoro dedicxis nur tri pagxojn (p. 293-295) al la objekto de interlingvistiko, kvankam kompreneble temas pri interlingvistika verko.

7 Pri la aktuala stato de interlingvistiko – kelkaj teoriaj kaj sciencorganizaj problemoj (en
Esperanto, 1998)

Cxi tiu kontribuo en Esperanto estas grave ampleksigita versio de 6 kaj aldone pritraktas sciencorganizajn aspektojn.

8 Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la fakliteraturo (germana originalo, 2002,
publikigota, versxajne ankaux en Esperanto kaj aliaj lingvoj)

La libro “Internationale Plansprachen” entenas bibliografion kun cx. 2000 unuoj, kio kovras la fakan literaturon depost fine de la 19-a jarcento gxis cxirkaux 1983. Post tio aperis multaj pluaj interesaj publikajxoj. Granda parto de la plej gravaj novaj materialoj estas konsideritaj en la supre menciitaj kontribuoj. Tamen orientigxo en la fakliteraturo por laiko restas malfacila.
Cxi-tiu studo estu gvidilo por tiuj, kiuj volas enpenetri pli profunden en la kampojn de interlingvistiko, aparte pri la planlingva problemaro.

9 Interlingvistiko en GDR (germana originalo, 1990)

La jam menciita libro, reproduktita sur la kompaktdisko, eldonigxis en tre prestigxa eldonejo de GDR (Akademie-Verlag). Per lia doktorigxo (1976), habilitigxo (1985) kaj nomumigxo al “Honoraria Docento por Interlingvistiko” (1988) la auxtoro kontribuis al la enkonduko de interlingvistiko en la lingvistikan pejzagxon de GDR. La artikolo montras la multflankajn aktivajxojn kaj publicajxojn de diversaj interlingvistoj en GDR – sed ankaux certajn limigojn – ekde la mezo de la 70-aj jaroj gxis la politikaj sxangxoj en 1989.

10 Germana societo“ Gesellschaft für Interlinguistik“ (en Esperanto, 1999)

La tradicio de la interlingvistika agado en GDR pluefikadas en la unuigita Germanio. Rezulto de tiu efikado estas la tutgermana scienca „Societo pri Interlingvistiko”. Pri tio traktas la kontribuo.

2. Bild der Wissenschaft 4/86, Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaften 1/86, Sprachpflege 7/86, Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung 6/86, babel 1/87, Die Sprache, Wien, 1987 (S.121-122), Nachrichten für Sprachmittler 3/87, Kodikas/Code 1-2/87, Keel ja kirjandus 3/87 (Tallin), Jazykovedný Casopis 1/87 (Prag), Cizi jazyky ve škole 2/87 (Prag), Language Problems & Language Planning 3/87 + 1/99, Studii si creatari lingvistice 2/88 (Timisoara), Muttersprache 2/88, Journal of Applied Linguistics 3/97 (Athen), Zeitschrift für Dialektologie und Linguistik 1/99.

La disko estas mendebla cxe dblanke.gil@snafu.de, por 10 € + afranko.


2.7 Forgesita materialo: interlingvistika serio el Lódz 1981-1987

Foje tro rapide forgesigxas valoraj interlingvistikaj materialoj, cxar ili siatempe ne tro konatigxis. Pro tio mi volas atentigi pri la scienca laboro de d-ro Tadeusz Ejsmont de la Universitato en Lódz. Inter 1981 kaj 1987 li sukcesis arangxi 6 interlingvistikajn seminariojn kaj – kio en similaj kazoj ne cxiam sukcesas – ankaux kapablis eldoni la materialojn (en kvanto de po 500 ekzempleroj).

La aktoj havas similajn titolojn (kun foje erarigaj jarindikoj):

- Ejsmont, Tadeusz (1981, Red.): Miedzynarodowa komunikacja jezykowa. Materialy
poseminaryjne. Lódz: Uniwersytet Lódzki, Studenckie kolo naukowe esperantystów,
184 p. [volumo I, neindikita]

- Ejsmont, Tadeusz (1982, Red.): Problemy miedzynarodowej komunikacji jezykowej.
Problemoj de internacia komunikado. Materialy konferencyjne. Lódz: Uniwersytet Lódzki,
Studenckie kolo naukowe esperantystów, 286 p. [volumo II, neindikita]

- Ejsmont, Tadeusz (1983, Red.): Miedzynarodowa komunikacja jezykowa. Internacia lingva
komunikado. Materialy konferencyjne. Lódz: Uniwersytet Lódzki, Zrzeszenie studentów
polskich, Studenckie kolo naukowe esperantystów, 304 p. [volumo III, neindikita]

- Ejsmont, Tadeusz (1987, Red.): Miedzynarodowa komunikacja jezykowa. Internacia lingva
komunikado. Materialy konferencyjne – IV. Konferencaj materialoj. Lódz: Uniwersytet
Lódzki, Zrzeszenie studentów polskich, Studenckie kolo naukowe esperantystów, 158 p.

- Ejsmont, Tadeusz (1981, Red.): Internacia lingva komunikado. Konferencaj materialoj V.
Lódz: Lodza Universitato. Asocio de Polaj Studentoj. Studenta Scienca Esperanto-Rondo,
164 p

- Ejsmont, Tadeusz (1981, Red.): Miedzynarodowa komunikacja jezykowa. Internacia lingva
komunikado. Materialy konferencyjne. VI. Lódz: Uniwersytet Lódzki, Zrzeszenie Studentów Polskich,
Studenckie kolo naukowe esperantystów, 239 p.

Tadeusz Ejsmont sukcesis gajni la kontribuojn de polaj kaj eksterlandaj interlingvistoj. La enkondukoj estas pollingvaj kaj en Esperanto. Ankaux la enhavtabeloj estas dulingvaj. Ofte estis aldonita bibliografio pri internacia komunikado. La kontribuoj estas pollingvaj, foje kun resumo en Esperanto. Volumo V estas komplete en Esperanto.


2.8 Knapp/Meierkord: „Lingua Franca Communication“

Jen lingvopolitike tre interesa libro:
Knapp, Karlfried/ Meierkord, Christiane (2000 eds.): Lingua Franca Communication. Frankfurt/M. et al.: Peter Lang, 308 p., ISBN 3-631-36460-1


Informilo por Interlingvistoj

Esperantologio kaj Interlingvistiko

Centro de Esploro kaj Dokumentado


Sendu demandojn au komentojn al Mark Fettes.