Tsup[a](n) = maks|x|=n tempo(a,x), n EN N
Simile, la spacrisurco spaco(a,x) estas la nombro de la memorrubandaj fakoj, uzataj de a en komputado super x, kaj la spaca kompliko de a estas
Ssup[a](n) = maks|x|=n spaco(a,x), n EN N
Algoritmo, kies komplikmezuro estas barita de m-grada polinomo estas nomata polinome barita (m-orda); simile, iuj algoritmoj estas eksponenciale baritaj, ktp. Tiaj karakterizoj implicas, ke la algoritmo konverĝas.
Ĉar laŭ la supra difino la komplikon de algoritmo determinas la plej komplikaj komputoj, oni nomas ĝin la pinta kompliko (angle worst case complexity, france «complexité maximale»). En pli fajna studo de algoritmokonduto oni interesiĝas ankaŭ pri averaĝa kompliko (¬T[a], ¬S[a]; angle average case complexity, france «complexité moyenne»), karakterizanta la ekspektan komplikon por koncerna probablodistribuo de la donaĵoj; kaj pri la malpinta kompliko (Tsub[a], Ssub[a]; angle best case complexity, france «complexité minimale»), kiun determinas la plej favoraj donaĵoj:
Ssub[a](n) = min|x|=n spaco(a,x); Tsub[a](n) = min|x|=n tempo(a,x)
Ekz-e, la Rapida ordigo havas
TBOsub = O(n); ¬TBO=O(n²); TBOsup = O(n²)
Kompreneble, por fajna analizo de komputkompliko oni devas atenti la komputadan modelon: la komplikmezuro ja draste dependas je tio, kion oni rigardas elementa paŝo. Ĉe la metamatematika studo de komputeblo oni havas intereson uzi kiel eble plej simplan modelon; ekz-e Turingan aŭtomaton kun unu sola rubando, kun minimuma signaro (sufiĉas kodi ĉion en la unuuma nombrosistemo) ktp. Nu, la diferenco inter la komplikmezuroj de esence unu sama algoritmo, plenumata per aŭtomatoj simplega aŭ pli realisma (ekz-e la ĝenerala reĝistra aŭtomato), mem povas esti eksponenciala. Tio motivas intereson pri adekvata komputada modelo.