Ja ankoraŭ la floroj odoras, tamen defalintaj. Kiu en nia mondo estas estonta eterne? La montojn de la pasemo transirante hodiaŭ, mi ne softe revos, nek ravon sentos.
Jam antaŭ ses mil jaroj oni en Egiptio rimarkis, ke Nilo ŝvelas, kiam la suno aperas sub la stelo Siriuso, kaj komencas malŝveli, kiam la suno proksimiĝas al la stelfiguro Pesilo.
Jam estas tempo por kuniĝi, per konstanta kunlaboro, fortaj institucioj, kundividita ofero, kaj tutmonda sindevontigo al progreso, por plenumi la defiojn de la 21a jarcento.
Jam je la komenco de la Dua Monda Milito bombo trafis la domon, kie loĝis la familio Zamenhof, kaj detruis tie ĉiujn dokumentojn pri la evoluo de la lingvo Esperanto.
Jam venis la tempo sekurigi ĉiujn nesekurajn atommaterialojn; haltigi la disvastigon de atomarmiloj; kaj redukti la provizojn da armiloj el alia epoko.
Je la dekunua horo estis evidente, ke mi prefere forlasu la ruletan tablon, sed jam du ĉampanbotelojn pli frue forlasis min mia prudento kaj jen katastrofo estis survoje.
Je la necesejo, aparato de alta teknologio en Japanio, estis aro da butonoj kun klarigaj tekstoj en kanji. Mi ne povis legi ilin kaj mi timis fari ion neĝustan. Kio povus okazi? Fine mi trovis la butonon por la gargaro. Kaj feliĉe ankoraŭ haveblis klasika papero.
Je la pinto de la malvarma milito, mia patro decidis, kiel tiom da aliaj en la forgesitaj anguloj de la mondo, ke lia sopiro - lia revo - postulis la liberecon kaj ŝancon promesatajn de la okcidento.
Je la telfero pendas kajutoj en kiu estas loko por 4 personoj. La skibastonojn vi tenu kun vi; la skiojn oni povas meti en la al tio destinitaj teniloj malantaŭ en la kajuto.
Jen alia frazo de Luís Fernando Veríssimo: "Neniam timu provi fari ion novan. Memoru ke sola amatoro konstruis arkeon kaj granda grupo de fakuloj konstruis Titanic."
Jen eksplodiga materialo: en sia libro „Bohlencode“ eksa konsilanto de Dieter Bohlen faras senkompatan finkalkulon kun la pridiputata poptitano kaj liveras al la legantoj embarasigajn detalojn.
Jen estas mia flago por la novnorvegia. Ĉar la idearo de la novnorvegia baziĝas sur maksimuma diferenco disde la dana, la danan fonon de la flago anstataŭas la islanda, ĉar la lingvokreintoj uzis la islandan kiel inspiron. La flago ne estas rektangula, ĉar... nu, ĉar la novnorvegia simple estas stranga.
Jen la mirakloj, kiuj akompanos tiujn, kiuj kredintos; mianome ili elpelos diablojn; ili parolos novajn lingvojn; ili tenos serpentojn; kaj se ili trinkis iun mortigan trinkaĵon, tiu ne malutilos al ili; ili metos siajn manojn sur la malsanulojn, kaj tiuj saniĝos!
Jen la signoj, kiuj akompanos tiujn, kiuj kredintos; mianome ili elpelos diablojn; ili parolos novajn lingvojn; ili prenos serpentojn; kaj se ili trinkis ion mortigan, tio neniel malutilos al ili; ili surmetos siajn manojn sur la malsanulojn, kaj tiuj bonfartos!
Jen la vera genio de Usono: ke Usono povas ŝanĝiĝi. Nia Unio povas perfektiĝi. Tio, kion ni jam atingis, esperigas nin pri tio, kion ni povas kaj devas atingi morgaŭ.
Jen nia ŝanco respondi tiun alvokon. Jen nia momento. Jen nia tempo por redoni laboron al nia popolo kaj malfermi la pordojn de la ŝanco al niaj infanoj; por restarigi la prosperon kaj disvastigi la porpacan agadon; por rekuperi la usonan revon kaj reaserti tiun fundamentan veron, ke el pluraj ni estas unu sola; ke dum ni spiros ni havos esperon. Kaj kie ni renkontos skeptikecon kaj dubemon, kaj al tiuj kiuj diros al ni, ke ni ne povas, ni respondos per tiu eterna kredo resumanta la spiriton de popolo: jes, ni povas.
Jes, la principon de la supereco de la homa racio oni streĉis tro; kaj tial ĉi tiu neo de ĉio spirita naskis laŭ natura logiko kontraŭmovadon, kies nomo estas romantikismo.
Jes, tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ drinkemulo, aŭ li faras tiajn fizionomiojn, ke oni devas elporti la sanktulojn el la domo.
Je tiu okazo ni deziras refoje kore danki al ĉiuj amikoj kaj donacintoj kaj samtempe kuraĝigi ĉiujn abonantojn kaj koncert-vizitantojn, aliĝi al nia amikaro, se ili ankoraŭ ne apartenas al ĝi.
Je tu sama horo en apuda ĉambro aro da gejunuloj trinkante la vinon, kiu estas la suko de la plezuro, kantis tiun konatan rekanton: "en subtegmento ja bonas je dudekjara aĝo".
Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).
Johano Paŭlo la 2-a estis la unua papo, kiu diris sian paskan benon ankaŭ en Esperanto, nome en la 3-a de aprilo 1994; ankaŭ la tiujara kristnaska bondeziro estis same en Esperanto. Li daŭrigis tion en la postaj jaroj kaj same faris lia posteulo.
Juna naivulino devas skribi kelkajn personajn indikojn sur hotelslipo. En la rubriko “sekso” ŝi skribas: blonda, kaj en la rubriko “geedzeca stato” ŝi deklaras: du fojojn semajne.