PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Ĉu-demandoj

Ĉu-demandoj estas farataj per la demandvorto ĉu. Ĉu-demando serĉas konfirmon pri la ĝusteco de la tuta frazo. La respondo estas normale jesne. Ĉu staras normale komence de la demanda frazo:

  • Ĉu vi komprenas min?Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!

  • Ĉu vi estas Kanadano?Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano!

  • Ĉu li?Jes, li!

  • Ĉu ĝi estas taŭga?Jes, (ĝi) estas!

Ĉu-demando povas ankaŭ esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

  • Ĉu vi volas kafon aŭ teon?Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!

  • Ĉu li aŭ ŝi?Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ!

Forlaso de ĉu «

En dialogoj ĉu povas iafoje esti forlasita. Nur la kunteksto tiam montras, ke temas pri demando. Tiaj sen-ĉu-aj ĉu-demandoj estas akcepteblaj, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:

  • Efektive? — ŝi demandis per tirata tono. — Efektive, — respondis Aleĉjo.[M.147] = — Ĉu efektive vi farus tion? — ŝi demandis...

  • — Morgaŭ mi iros al Hindio! — Al Delhio? = ...Ĉu al Delhio vi iros?

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekz. leviĝantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ekzistas reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas ĉu-demandon sen ĉu, vere nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas demanda.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn, kies celo estas ankaŭ demanda. Oni eldiras informon kun la celo, ke la aŭskultanto konfirmu aŭ malkonfirmu ĝin. En tiaj kvazaŭ-demandoj oni ne uzas ĉu:

  • — Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] ĉion tion ĉi mi verkis. — Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi?[Rz.46] La dua parolanto ne demandas, ĉu la unua estas barono Brambeus, sed nur konstatas, ke tiu ja estas la barono, sed samtempe volas ricevi konfirmon pri tio.

  • Vi ne volas do indulgon kaj favoron?[Rt.72] = Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Ĉu mi ĝuste komprenis la aferon?

  • Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?[M.184]