PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni serĉas. La KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:

  • Kion vi volas?Mi volas manĝon!

  • Kian manĝon vi deziras?Mi deziras malmultekostan manĝon!

  • Kiel vi fartas?Mi fartas bone!

  • Kiom da pomoj vi havas?Mi havas du kilogramojn da pomoj!

  • Kies estas tiu aŭto?Ĝi apartenas al Anno! Ĝi estas de Anno! Ĝi estas ŝia!

  • Kiam do?Morgaŭ!

Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj, dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vortecaj.

Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataŭ frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte eĥa demando por rekonfirmo de io ĵus aŭdita:

  • Mi volas, ke vi donu al mi vian novan aŭton!Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.

Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj.

Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI-vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?

Oni uzas KI-vortojn ankaŭ en demandaj subfrazoj: Ŝi demandis, kion mi volas.