PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj

Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn:

  • Halt'! Ne kuraĝu permesi al vi![Rt.142] = Haltu! Ne kuraĝu... HALT estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Ĉi tie Zamenhof uzis ĝin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O-finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria uzo de nuda radiko.

  • Ek! Ni komencu! Ek! Antaŭen! La prefikso Ek estas tre ofte uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.

  • Help! = Helpu! Helpon!

Povas ekesti problemoj pri akcento en ĉi tia uzado de nudaj radikoj. Kiel akcenti ekz. Rapid!? Ĉu "rapId" (kvazaŭ kun apostrofo), aŭ "rApid" (je la antaŭlasta vokalo)? Estas konsilinde uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, ĉar tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas eĉ konsilinde uzi tiun ĉi eblon ĝenerale tre ŝpare.

Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn per forigo de finaĵoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:

  • Kraki Krak![FA3.86]
  • Plaŭdi Plaŭ![FA2.35]
  • Rapidi Rap, rap! Rapidu, rapidu![FA2.34]
  • Pafi "Pif, paf!" eksonis subite krakoj.[FA2.37]
  • Murmuri Mur-mur-mur![FA2.128]
  • Boji Boj!
  • Miaŭi Miaŭ!
  • Tranĉi Trinĉ tranĉ!
  • Gluti Glut! glut!
  • Tinti Tin tin!