PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj kaj agaj O-vortoj

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I-verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la ĉefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.[FE.33] = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.

  • Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.

  • Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo. Ne gravas, kiu amuziĝos.

Sed kiam I-verbo rolas kiel subjekto, estas nur nuanca diferenceto, se oni ŝanĝas la I-formon en O-formon:

  • Labori estas lacige.Labor(ad)o estas laciga. Nura diferenco estas, ke la I-verbo klare montras, ke la laborado estas laciga ĝuste por tiu, kiu laboras. La O-formo diras, ke laborado estas laciga ĝenerale, eble ne nur por la laboranto.