PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj kvazaŭ ĉefverboj

Normale I-verbo ne povas esti ĉefverbo, sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaŭ en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.

Ĉefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo aŭ esprimo kun povi:

  • Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.[FE.38] = ...kion mi faru.

  • Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi.[M.85] = ...kiel mi ĝin klarigu.

  • La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni.[M.11] = ...kion ŝi faru kaj al kiu ŝi sin turnu.

  • Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.[M.102] = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.

  • Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco.[Rt.19] = ...se oni prenu la plej malmulte...

  • Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.[H.14] = Se oni lin komparu kun la nuna reĝo...

Ĉefverbecaj I-verboj aperas ankaŭ en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aŭ hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aŭ OS-formo:

  • Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio?[M.196] = Per kio mi plialtigu... Per kio mi aĉetu...

  • Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras nun la demando.[H.74] = Ĉu mi estu aŭ ne estu...

  • Kion fari?[M.19] = Kion oni/mi/vi faru?

  • Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon?[Rz.26] = Ĉu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Ĉu mi vendu ekzemple la pantalonon?

Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstataŭ ordonaj U-formoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta:

  • Nur prunti, sed ne restigi al si![FA3.129] = Oni povas nur prunti... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan konstaton de nediskutebla fakto.

  • Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.

La specialaj esprimoj se tiel diri, se paroli sincere k.s. montras manieron de rigardado, vidpunkton, k.s. Oni povas ankaŭ uzi por anstataŭ se, sed se estas pli klara:

  • Se paroli sincere, li tute ne plaĉas al mi. = Se mi parolu sincere...

  • Li estas, se tiel diri, sia propra malamiko. = ...se oni povus tiel diri...

Krome oni foje uzas I-verbojn en rakontoj anstataŭ ĉia ajn ĉefverba formo por montri primitivan (eraran) lingvaĵon: Ĉu vi *manĝi* nun?