PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Kaj... kaj

Duobla kaj estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antaŭ ĉiuj kunligitaj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:

  • Kaj Petro kaj Karlo laboras. Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambaŭ laboras.

  • Kaj pluvas kaj blovas. Insisto pri tio, ke ambaŭ agoj okazas.

  • Petro kaj fumas kaj drinkas. Insisto, ke li fakte faras ambaŭ agojn.

  • Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis.[Pr.9] Insisto, ke ĉiuj tri aferoj malaperis.