PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Nek... nek

Ordinara nek signifas "kaj ankaŭ ne". Plurobla nek signifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:

  • Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.[FE.28] = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

  • Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.[PE.1680] = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne.

  • Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli.[FA1.62] = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

  • Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.[OV.238] La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.