PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Aliaj montriloj de komparo

Kvazaŭ «

En similecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel, se la simileco estas nur ŝajna, nereala, kaj oni volas tion emfazi:

  • Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta.[M.164] Li ne vere estis ŝtoniĝinta.

  • Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno.[FA3.64]

  • Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon.[FA1.139]

Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel:

  • Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.[IT.21]

Kvazaŭ havas ankaŭ aliajn uzojn.

Komparaj rolvortetoj «

  • Al povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aŭ malsimileco: Ĝi estis tre (mal)simila al la alia.
  • De povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.
  • Kontraŭ povas signifi "kompare kun": La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro.[Re.1]
  • Antaŭ kaj (malofte) post povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aŭ rango: Antaŭ ĉio zorgu oficon — plezuro atendos sian vicon.[PE.104]
  • Ĉe kaj apud povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.[FK.396]
  • Super kaj sub povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?[Rt.127]
  • Krom povas esti uzata anstataŭ ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.

Komparaj vortetoj ĉe preferi «

Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas:

  • Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj.[FA1.41]

  • Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu.[FA3.152]

  • Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.[FK.108]

  • Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo.[Ij.34]

  • Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj.[Jr.8] = ...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenita I-verbo. Tial oni uzas ol.

  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.[FA2.34]