PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Kiel kaj ol

Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia uzado kiel kaj ol similas al rolvortetoj, sed ankaŭ al frazenkondukaj vortetoj. Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion: komparaj vortetoj.

Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kiel povas kunlabori kun TI-vorto aŭ sama/same, sed ofte tia vorto estas nur subkomprenata.

Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas. Ol normale kunlaboras kun pli, malpli, malsama, malsame, aliaalie.

Kiel havas ankaŭ aliajn nekomparajn uzojn.

Legu ankaŭ pri pli ol antaŭ nombrovortoj, kaj pri antaŭ ol.