PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Rolvortetoj

Rolvortetoj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ frazpartoj por montri frazrolojn. Frazparto kun rolvorteto povas roli aŭ kiel komplemento de verbo, aŭ kiel priskribo de alia frazparto.

Rolvortetoj normale staras antaŭ O-vortoj aŭ O-vortecaj vortoj, sed ankaŭ I-verboj, subfrazoj, kvantaj E-vortoj kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece, kaj havas tiam iafoje rolvorteton antaŭ si.

Foje oni uzas rolvortetojn antaŭ lokaj kaj tempaj E-vortojE-vortecaj vortetoj, kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel komplemento aŭ priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aŭ tempan signifon.

Grupa divido «

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aŭ eĉ al ĉiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la ĉefa signifo.

Pli pri rolvortetoj «

Du rolmontriloj samtempe «

Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj. Sed oni uzas ankaŭ ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaŭ anstataŭ kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo.