PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Kvantaj E-vortoj

Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:

  • Mi multe dankas vin por via gastameco.[Rz.80]

  • Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.[M.106]

  • La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.[FE.23]

  • Mi ne estas multege instruita lingvisto.[OV.25]

  • Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon.[M.59]

  • Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita![FA2.27]

O-vorteca uzo «

Kvantaj E-vortoj plej ofte aperas en frazoj kvazaŭ ili estus O-vortoj rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaŭ nur pri multe, kelke, sufiĉe kaj variantoj de ili:

  • Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.[FE.32] Multe estas subjekto. La alternativo multo klare montras, ke multe ĉi tie kondutas kiel O-vorto.

  • El ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.[FE.23] La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata.

  • La riĉulo havas multe da mono.[FE.37] Multe estas objekto, sed ĝi ne povas ricevi la finaĵon N, ĉar ĝi estas E-vorto.

  • Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj.[FE.38] Kelke rolas kiel objekto.

  • Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti.[FA1.52] Multege rolas kiel objekto.

  • Mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortinto.[FA2.96] Sufiĉe estas objekto.

  • Ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi.[FA4.30] Sufiĉege (tre malofta vorto) estas objekto.

  • Post kelke da tagoj mi venos.[M.29] Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

  • Kelke da minutoj la vidvino staris senmove.[M.11] Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finaĵon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finaĵon. Eblus tamen uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj ĉi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento.[M.25]

  • En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.[M.202] Kelke estas je-komplemento.

  • Inter la multe da hundoj la leporo pereas.[Rn.28] Multe havas la artikolon la, kiu normale nur aperas ĉe O-vortoj.

  • Dum la kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj.[M.187]

Kio estas ĉefvorto? «

Kiam kvanta E-vorto havas da-esprimon post si, povas ofte ŝajni, ke la E-vorto tute ne estas ĉefvorto, sed ke la O-vorto de la posta da-esprimo estas ĉefvorto. El senca vidpunkto la da-esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas ĉefvorto. Ĉi-poste sekvos tamen ekzemploj, en kiuj oni traktas la O-vorton de la da-esprimo kvazaŭ ĝi estus ĉefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto «

Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:

  • Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].[FA1.97] Multe estas ĉefvorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.

  • Multe da akvo estis verŝita sur ĝin. Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.

  • Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj.[FK.271] Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.

  • Multe da arto kaj penoj estis eluzita.[FA2.105] Eluzita estas eble ia kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).

Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis plorite. Multe estis verŝite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝita.)

Ĉu objekto aŭ komplemento? «

Foje estas malfacile diri, ĉu multe estas objekto aŭ kvanta komplemento:

  • Ŝi multe pensis pri tio.[FA1.20] Multe estas objekto aŭ kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstataŭ kvantaj E-vortoj «

Ofte oni povus anstataŭigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto. Tiam la O-vorto de la da-esprimo fariĝas ĉefvorto kaj da malaperas:

  • Sur la arbo sin trovis multaj birdoj....multe da birdoj.

  • La riĉulo havas multan monon....multe da mono.

  • Ŝi staris nur kelkajn sekundojn....kelke da sekundoj.

  • Post kelkaj tagoj li venos.Post kelke da tagoj...

  • Inter la multaj hundoj la leporo pereas.Inter la multe da hundoj...

Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.

Noto: Antaŭe oni uzis kelke da kaj kelkaj ankaŭ en la signifo "pluraj", ĉar tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.