PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Kvantaj vortetoj

E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, pli, plej, tro kaj variantoj de ili. Ili povas roli E-vortece en diversaj manieroj.

O-vorteca uzo «

Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj. Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis.[FA1.69] Kiom estas objekto de pretigis.

  • Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?[Rt.64] Kiom estas subjekto de estis.

  • Prenu tiom da mono, kiom vi volas.[FA1.2] Tiom kaj kiom estas objektoj.

  • Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido![FA2.42] Tiom estas pri-komplemento.

  • La juna vidvino [...] aĉetis iom da butero.[M.64] Iom estas objekto.

  • Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro.[M.76] Iom estas kun-komplemento.

  • Restas ankoraŭ iom da problemoj. Iom estas subjekto.

  • Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo![Rz.55] Pli estas objekto.

  • Pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias.[FA3.117] Pli estas objekto.

  • Tro da kuiristoj kaĉon difektas.[PE.2468] Tro estas subjekto.

  • De tro da pano venas malsano.[PE.320] Tro estas de-komplemento.

A-vorta priskribo de kvanta vorteto «

Simile kiel ĉe kvantaj E-vortoj oni foje rilatigas priskribon al la da-esprimo, kvankam la da-esprimo ne estas ĉefvorto:

  • Iom da homoj estis invititaj. Strikte gramatike devus esti invitite, ĉar el gramatika vidpunkto invititaj priskribas la vorton iom. Tamen oni uzas invititaj, ĉar laŭsence ĝi priskribas la vorton homoj.

Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj «

En la frua tempo oni foje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan priskribon de O-vorto: Se l' amikoj [...] kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos [...][OV.27] En ordinara lingvaĵo oni nun devas uzi da: ...tiom da voĉoj... En ekz. poezio oni eble ankoraŭ povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto. Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj.