PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

N por direkto

N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton. Tiam ili respondas la demandojn al kiu loko?, en kiu direkto? k.s.

Direkto estas normale mova, kio signifas, ke io moviĝas cele al io. Tamen ekzistas ankaŭ senmova direkto, kio signifas, ke io estas turnita en ia direkto sen moviĝi tien. La du specoj de direkto ne ĉiam estas distingeblaj. Direkta N-finaĵo ordinare montras direkton movan, sed iafoje temas pri direkto senmova.

Sola N-finaĵo «

  • Morgaŭ mi veturos Parizon.[FE.28] = ...al Parizo.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.[FK.254] = ...al Hindujo.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.[FK.209]

Solan direktan N-finaĵon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Oni ne diras *iri muron*, *iri kuraciston*, sed iri al muro, al kuracisto. Oni ankaŭ povas diri aliri muron, aliri kuraciston, kvankam tio eble ne estas tre kutima. Efektive oni uzas solan direktan N preskaŭ nur ĉe nomoj de lokoj (landoj, urboj k.s.).

N kun en, sur kaj sub «

Direkta N-finaĵo aperas plej ofte kune kun en, sur kaj sub, la tri plej gravaj lokaj rolvortetoj. Kiam en, sur kaj sub montras simplan pozicion, oni uzas ilin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas kompletigi per rolmontrilo, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub), sed en la praktiko oni uzas ĉiam N-finaĵon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La hundo kuras en nia domo. = La hundo estas en la domo kaj kuras tie.

  • La hundo kuras en nian domon. = La hundo estis ekster la domo sed kuras nun al la interno de la domo.

  • Mi metis ĝin sur vian tablon. = Ĝi estis en alia loko, kaj mi movis ĝin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon ĉielan![FA1.15] Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al tiu loko.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per en, subsur:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.[Er.23] Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Nur kiam esprimo kun en, sursub rilatas al vorto, kiu estas klare mova, uzo de direkta N-finaĵo estas nepra:

  • La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.[FE.39] Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.

  • Li [...] sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko.[FA1.13] Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur la malantaŭan sidlokon.

  • Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj.[M.22] En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo.[Jr.36] Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta, sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.

N kun aliaj lokaj rolvortetoj «

Ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol en, sur kaj sub oni ofte ne uzas direktan N-finaĵon, sed lasas al la kunteksto montri, ke temas pri direkto. Sed oni ja povas uzi direktan N ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj, se tio helpas al klareco:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon.[Er.10] = ...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

  • Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron.[Lv.1] = ...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino.[M.8] = ...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

  • Mi estis en la urbo kaj iris poste ekster ĝin. = ...al ekster ĝi.

  • Li iris inter la patron kaj la patrinon. La celo de la irado estis loko inter la patro kaj la patrino.

  • Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.[Gn.35] Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron.[FE.34] Mankas direkta N post mi, ĉar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

Tamen ne estus eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon.[Jr.31]

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el kaj de (kaj disde, ekde, de post, for de). Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo
  • urbe = en la urbo urben = al la urbo
  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io
  • Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo. = Ni veturas Romon.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.[FA1.98] Internen = al la interno, en la internon.

N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.

Ankaŭ tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto
  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto
  • ĉie = en ĉiu loko ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto
  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto
  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto
  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.[M.109] = ...al iu alia loko.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉar plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Foje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas, sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove:

  • Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo.[FA1.105]

  • Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.

  • La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed malpli klara.

  • La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen.[FA2.146]

Atentu, ke en vortkunmetoj reen foje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = "iri reen" aŭ "denove eniri". Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.