PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Neoficialaj rolvortetoj

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio nur malfacile eblas (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de tri neoficialaj rolvortetoj, kiuj iom trovis uzadon.

Cis «

Cis = "sur tiu ĉi flanko de, maltrans": Ili loĝas cis tiuj montoj. = Ili loĝas sur tiu ĉi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas malmulte uzata en la praktiko. Oni diru ĉi-flanke de, sur tiu ĉi flanko de aŭ eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finaĵon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo iris cis la limriveron. = ...sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = "ĉi-flanka de la Alpoj", cis-Danube = "ĉi-flanke de Danubo", Cisganga Hindujo = "tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango" (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras Eŭropan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaŭ troviĝas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ĝin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun "trans": CiskejoTranskejo (Bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj troviĝas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbutenotransbuteno (kemiaj kombinaĵoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).

Far «

Far estas uzata de iuj Esperantistoj anstataŭ de por montri aganton ĉe agaj O-vortoj aŭ ĉe pasivaj participoj: Morgaŭ okazos akcepto de la urbestro. Morgaŭ okazos akcepto far la urbestro.. Ŝi estas amata de ĉiuj.[FG] *Ŝi estas amata far ĉiuj.*

De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo efektive povas estiĝi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgaŭ okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas al far.

Laŭ la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. Far estus do rekte erara ĉe pasiva participo, ĉar tio rompus Fundamentan regulon. (Aldono de fare ĉe pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskaŭ ĉiam superflua.) Rilate al agaj O-vortoj far ne estas rekte erara, sed tamen superflua aldonaĵo al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kaŭzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por ĉiuj Esperantistoj. Ĝuste ĉar fare de estas tiel malofte bezonata, ĝi ne estas tro longa.

Fri «

Fri estas komerca fakvorto. Ĝi montras, ke prezo aŭ pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno. = ...inkluzive pagon por transporto ĝis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano. = ...inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvaĵo. En ordinara lingvaĵo oni ne uzu ĝin, sed nepre montru la signifon klare per pluraj vortoj.