PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

E-finaĵo

La vortfara uzo de E-finaĵo tre similas al la uzo de A-finaĵo. La elekto inter A kaj E ĉefe dependas de tio, al kio la A-vorto aŭ E-vorto gramatike rilatas.

E = "rilate al la afero, tiel kiel la afero" k.s.:

  • tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
  • krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
  • labore = rilate al laboro, per laboro
  • blanke = tiel kiel la koloro blanko

E-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

  • bone manĝi = "manĝi karakterizate de boneco"
  • veturi rapide = "veturi kun alta rapideco"
  • strange granda = "granda en stranga maniero"
  • ruĝe farbita = "farbita per ruĝo"

E-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:

  • reĝe konduti = "konduti en maniero karakteriza por reĝo"
  • reĝe riĉa = "tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero"
  • loĝi urbe = "loĝi en urbo"
  • okazi tage = "okazi en tago"

Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi "rilate al la koncerna ago, karakterizate de la ago" k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun E-finaĵo:

  • konduti time = "konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante"
  • zorge esplori = "esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme"
  • morte danĝera = "tiel danĝera ke estas risko de morto"
  • morte malami = "malami ĝis la morto"

Aga radiko sed eca signifo «

Ĉe iuj E-vortoj, la signifo estas maniera, kvankam la radiko estas aga:

  • La blanka figuro [...] tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo.[FA3.28] = ...direktinte la rigardon senmove al sudo.

  • Ŝi [...] ekkantetis false ian francan kanton.[M.29] = ...kun falsaj tonoj...

  • Mi parolas en ĝi [la Franca lingvo] sufiĉe korekte kaj facile.[M.57] = ...sufiĉe senerare...

Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-finaĵo.