PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Participoj kiel E-vortoj

Kromaj agoj «

Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. Manĝante pomon li legis sian libron. La manĝado daŭris samtempe kun la legado.

  • Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. Farinte sian taskon li iris hejmen. La farado de la tasko finiĝis antaŭ ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antaŭ ol ĝi komenciĝis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. Ili laboris rigardate de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. Li venis al mi tute ne atendite.[FE.22] La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskaŭ kaptis lin, sed li forkuris. Kaptote, li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas komplikan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

Subjekto de E-participo «

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas laŭsence esti priskribo de la subjekto de la ĉefverbo:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. Estis ĝuste li, kiu faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. Ĝuste ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.* La subjekto de la ĉefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio verŝajne ne estas la dezirata signifo. Necesas diri: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Aŭ: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

E-participo ankaŭ ne povas havi propran subjekton. Ne eblas diri ekz.: *La infanoj veninte hejmen, li povis trankviliĝi.* La frazparto la infanoj estas ĉi tie subjekto de veninte, sed veninte ne estas ĉefverbo, kaj ne povas havi propran gramatikan subjekton. Tiaj frazoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li...

Rilate al subfrazoj, I-verboj aŭ sensubjekte «

Participo havu E-finaĵon ankaŭ kiam ĝi estas perverba priskribo de subfrazo aŭ de I-verbo, kaj kiam ĝi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

  • Estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato.[FA1.3] La ke-frazo estas subjekto. Antaŭdirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Estas malpermesate fumi ĉi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate priskribas la subjekton.

  • Estis ŝajne baldaŭ pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba priskribo en sensubjekta frazo. Ĝi iel priskribas la tutan situacion.

  • Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble.[Gn.4] Venĝite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finaĵa participo.