PMEG

Gramatika vortareto

PMEG uzas novspecajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi cxi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciigxas en la klarigoj, estas laux PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne cxiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG.

afikso
Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomigxas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaux aliaj radikoj, nomigxas prefiksoj (= antauxafiksoj).
aktivo
La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la cxefverbo. Vidu pasivo.
alvoko
Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata.
apudmeto
Frazparto, kiu (normale) staras tuj post alia frazparto, kaj montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata "apozicio".
A-vorta frazparto
Frazparto, en kiu la cxefvorto estas A-vorto.
A-vorteca vorteto, A-eca vorteto
Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam gxi ne havas A-finajxon, ekz. tiu, iu, cxia, kies, cxies, ambaux. Tradicie nomata "pronomo".
A-vorto
Vorto kun la finajxo A. Tradicie nomata "adjektivo".
cxeffrazo
Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata "cxefpropozicio". Vidu subfrazo.
cxefverbo
Verbo kun iu el la finajxoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata "predikato" aux "finitivo".
cxefvorto
La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la cxefvorto. Tradicie nomata "kerna vorto".
diftongo
Vokala sono, en kiu la lango movigxas de unu pozicio en la busxo al alia.
duonvokalo
Sono, kiu laux la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
ekkria vorteto
Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata "interjekcio".
eksafikso
Vidu sxajnafikso.
E-vorteca vorteto, E-eca vorteto
Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam gxi ne havas E-finajxon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraux, hodiaux, cxi, for. Tradicie nomata "primitiva adverbo".
E-vorta frazparto
Frazparto, en kiu la cxefvorto estas E-vorto.
E-vorto
Vorto kun la finajxo E. Tradicie nomata "adverbo", sed la vorto adverbo inkluzivas ankaux multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finajxon. Tiaj vortetoj nomigxas en PMEG E-vortecaj vortetoj.
finajxo
Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmeto aux vorteto, por fari vorton, aux por sxangxi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finajxoj. J estas multe-nombra finajxo. N estas rolfinajxo.
frazenkondukilo
Vorteto, kiu enkondukas subfrazon, kaj ligas gxin al gxia cxeffrazo, ekz. ke, cxar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata "subjunkcio".
frazeto
Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata cxefe kiam temas pri vortfarado. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por "frazeto" ne ekzistas.
frazetvorto
Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finajxo). Vidu kombino. Tradicia esprimo por "frazetvorto" ne ekzistas.
frazo
Kompleta eldiro kun cxefverbo kaj normale ankaux aliaj frazpartoj. Tradicie nomata "propozicio".
frazparto
Vorto aux vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu cxefvorto kaj priskribo.
frazrolo
Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata "frazelemento".
imaga modo
US-formo de verbo. Gxi montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaux nomata US-modo aux US-verbo. Tradicie nomata "kondicionalo".
kombino
Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finajxo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomigxas cxefelemento. Tio, kio staras antaux la cxefelemento, precizigas la signifon, kaj nomigxas preciziga antauxelemento. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por "kombino" ne ekzistas.
komplemento
Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la cxefverbo. Cxiu frazparto krom cxefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata "adjekto".
konsonanto
Cxiu litero aux sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.
kunliga vorteto
Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aux frazojn, ekz. kaj, aux, sed. Tradicie nomata "konjunkcio".
modo
Maniero, en kiu ago aux stato estas prezentata. Cxe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neuxtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.
multe-nombro
Pli ol unu afero. Tradicie nomata "pluralo". La finajxo J montras multe-nombron, kaj nomigxas multe-nombra finajxo. Tradicie nomata "plurala finajxo". Vidu unu-nombro.
nerekta objekto
Vidu objekto.
nerekta parolo
Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu rekta parolo.
neuxtrala modo
I-formo de verbo. Gxi nomas agon aux staton sen montri, cxu gxi estas reala, imagata, fantazia aux volata, kaj sen montri tempon. Ankaux nomata I-modo aux I-verbo. Tradicie nomata "infinitivo".
nombrovorto
Vorto, kiu montras nombron. Se gxi estas senfinajxa vorteto, gxi nomigxas nombra vorteto. Tradicie nomata "numeralo". Nombrovorto, kiu havas A-finajxon, kaj kiu montras vicordon, nomigxas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata "ordinalo".
objekta verbo
Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata "transitiva verbo". Vidu senobjekta verbo.
objekto
Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la cxefverbo. Foje oni parolas pri "rekta objekto" (= objekto) kontraste al "nerekta objekto". "Nerekta objekto" nomigxas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaux "akuzativa objekto". Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaux "dativa objekto".
O-vorta frazparto
Frazparto, en kiu la cxefvorto estas O-vorto.
O-vorteca vorteto, O-eca vorteto
Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam gxi ne havas O-finajxon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaux. Tradicie nomata "pronomo".
O-vorto
Vorto kun la finajxo O. Tradicie nomata "substantivo".
participo
Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.
pasivo
Speco de "inversa" frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu aktivo.
persona pronomo
Vidu pronomo.
perverba priskribo
Vidu priskribo.
poseda pronomo
Vidu pronomo.
prefikso
Vidu afikso.
priskribo
Rekta priskribo priskribas la cxefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn "epiteto" kaj "suplemento". Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aux la objekton pere de verbo. Tradicie nomata "predikativo".
pronomeca vorteto
Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstatauxas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaux, tiu, nenio. Tradicie nomata "pronomo".
pronomo
Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, sxi, gxi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomigxas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri "personpronomo" aux "personalo". Se oni aldonas A-finajxon al pronomo, gxi farigxas poseda pronomo: mia, via, lia, sxia, gxia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaux pri "posedpronomo" aux "posesivo". Tradicie la vorto "pronomo" inkluzivas ankaux multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomigxas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.
radiko
Lingva elemento, kiu bezonas finajxon por farigxi vorto. Vidu vorteto.
reala modo
AS-formo, IS-formo aux OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aux stato estas reala, ne nur imagata aux volata. Tradicie nomata "indikativo".
rekta objekto
Vidu objekto.
rekta parolo
Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) lauxvorta citajxo. Vidu nerekta parolo.
rekta priskribo
Vidu priskribo.
rilata KI-vorto
KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomigxas "rilativo", "rilativa pronomo" aux "rilatpronomo".
rilata subfrazo
Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj "rilativa subpropozicio".
rolfinajxo
La finajxo N. Tradicie nomata "akuzativo". Vidu rolmontrilo.
rolmontrilo
Vorteto aux finajxo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomigxas rolvorteto. La finajxo N estas rolfinajxo.
rolvortajxo
E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaux unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata "prepoziciajxo".
rolvorteto
Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata "prepozicio", ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataux. Vidu rolmontrilo.
senobjekta verbo
Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata "netransitiva verbo". Vidu objekta verbo.
sensubjekta verbo
Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por "sensubjekta verbo" ne ekzistas. Vidu subjekta verbo.
subfrazo
Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata "subpropozicio". Vidu cxeffrazo.
subjekta verbo
Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por "subjekta verbo" ne ekzistas. Vidu sensubjekta verbo.
subjekto
Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la cxefverbo.
sufikso
Vidu afikso.
sxajnafikso
Radikparto, kiu sxajnas esti afikso, kvankam gxi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomigxas "pseuxdoafikso".
tabelvorto
Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komencigxas per ki-, ti-, i-, cxi- aux neni-. Tradicie nomata ankaux korelativa vorto.
unu-nombro
Unu afero. Tradicie nomata "singularo". Vidu multe-nombro.
verbo
Vorto kun iu el la finajxoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu cxefverbo.
vicorda nombrovorto
Vidu nombrovorto.
vokalo
Iu el la literoj aux sonoj A, E, I, O kaj U. Cxiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu duonvokalo.
vola modo
U-formo de verbo. Gxi montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaux nomata U-modo aux U-verbo. Tradicie nomata "volitivo"aux "imperativo".
vorteto
Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finajxo. PAG parolas pri "solstariva lingvoelemento". Vidu radiko.
vortklasa finajxo
Vidu finajxo.

Tradiciaj gramatikaj vortoj «

Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laux la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaux multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj normale estas suficxe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva