En PMEG menciigxas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne trovigxas en NPIV. Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.: platino°.
Jen listo de cxiuj tiaj novaj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento ja trovigxas en NPIV, sed en iomete alia formo aux kun iomete alia signifo.
Iuj vortoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.
Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaux propraj nomoj de personoj ne aperas.
Notu bone, ke ne cxiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas ecx rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graux*.
La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finajxo, ekz.: stere|o.
La mallongigo BW montras, ke la auxtoro de PMEG mem estas la iniciatinto aux unu el la iniciatintoj de la novajxo, aux ke la novajxo almenaux ne estas aliloke registrita. Pri aliaj fontoj vidu la literaturliston.
Nova elemento | Klarigo | Komento | Fonto |
---|---|---|---|
*AB* | "fiksa instalajxo" | sufikso | Esperanta Bildvortaro |
*ADOR* | "ne-auxtomata konstrumasxino" | sufikso | Esperanta Bildvortaro |
AFRO | prefiksa mallongigo de "Afriko" | prefikso | BW |
ARI | "nombrosistemo" | sufikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
Asxur|o | Islama festotago (la deka de Muharamo°) | Arabe 'Ashura | Nepivaj Vortoj |
auxdi|o | "elektronika registrado kaj reproduktado de sono" | BW | |
AUXDIO | "elektronika registrado kaj reproduktado de sono" | prefikso | Esperanta Bildvortaro |
*AUXTO* | "auxtomata" | prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
be | mallongigo de "bemolo" | Muzika Terminaro | |
Blis|o | la planlingvo Bliss | BW | |
Cxek|o | "Cxehxo" | Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana | |
Cxomolungm|o | la monto Everesto | Großes Wörterbuch Esperanto—Deutsch | |
*Daralbajd|o* | "Kazablanko°" | Posxatlaso de la Mondo | |
*darf|i* | "esti permesita, rajti" | Nepivaj Vortoj | |
decilion|o | "10 je la 60-a potenco" | internacia vorto (Angle decillion) | BW |
di | mallongigo de "dieso" | BW | |
*dificil|a* | "malfacila" | Neologisma Glosaro | |
eko|o | "ehxo" | BW | |
EKSBI | "2 je la sesdeka potenco" | prefikso | BW |
ENZ | "substanco" | sufikso | Esperanta Bildvortaro |
EUXRO | prefiksa mallongigo de "Euxropo" | prefikso | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento |
Fanagal|o | pigxina interlingvo parolata en suda Afriko | BW | |
GIBI | "2 je la trideka potenco" | prefikso | BW |
*graux* | "mal-malgraux, dank' al" | PAG §201 kaj §257 (en piednotoj) | |
*ICX* | "virseksa" | sufikso | GuVo |
Interglos|o | la planlingvo Interglossa | Claus GÜNKEL | |
Interlingva|o | la planlingvo Interlingua | BW | |
Interlingve|o | la planlingvo Interlingue | BW | |
ISTAN | "lando" | sufikso | Aktoj de la Akademio III |
*kaux* | "kaj/aux" | André ALBAULT | |
Kazablank|o | havenurbo en Maroko | Posxatlaso de la Mondo | |
KIBI | "2 je la deka potenco" | prefikso | BW |
Lingva-Franka|o | iama pigxina interlingvo parolita cxirkaux Mediteraneo | BW | |
Loglan|o | la planlingvo Loglan | BW | |
MEBI | "2 je la dudeka potenco" | prefikso | BW |
Meka|o | "Mekko" | BW | |
mono|o | mallongigo de "monofonio°" | BW | |
monofoni|o | "unukanala sonreproduktado" | Esperanta Bildvortaro | |
Muharam|o | la unua monato de la Islama jaro | Arabe al-Muharram | BW |
nonilion|o | "10 je la 54-a potenco" | internacia vorto (Angle nonillion) | BW |
Nova-Skoti|o | provinco en Kanado | Aktoj de la Akademio III | |
Novial|o | la planlingvo Novial | BW | |
*OFON* | "lingvano, lingvaneco" | sufikso | GuVo |
OJD | "similformajxo..." | varianto de la sufikso OID | Esperanto-English Dictionary |
Okcidental|o | la planlingvo Occidental | BW | |
o kej | "bone!" | BW | |
oktilion|o | "10 je la 48-a potenco" | internacia vorto (Angle octillion) | BW |
OMETR | "mezurilo" | sufikso | aperas en NPIV kiel METR |
*OTEK* | "kolekto, kolektejo, kolektujo" | sufikso | aperas en NPIV kiel TEK |
PEBI | "2 je la kvindeka potenco" | prefikso | BW |
Picburg|o | urbo en Pensilvanio, Usono | BW | |
platin|o | "plateno" (certa metalo) | la Unua Libro, la Fundamenta Krestomatio p. 233 | |
Pocdam|o | la cxefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo | Nepivaj Vortoj (aperas cxe *Potsdamo*) | |
Sanhelen|o | "Sankta Heleno" (insulo en Atlantiko) | Posxatlaso de la Mondo | |
*Sanpier|o* | "Sent-Piero°" | Posxatlaso de la Mondo | |
sekstilion|o | "10 je la 36-a potenco" | internacia vorto (Angle sextillion) | BW |
Sent-Pier|o | Franca insulo en Atlantiko | BW | |
septilion|o | "10 je la 42-a potenco" | internacia vorto (Angle septillion) | BW |
sis | "ses" | BW | |
Solresol|o | la planlingvo Solresol | BW | |
stere|o | "stereofonio, dukanala sonreproduktado" | BW | |
STIF | parenceco kreita per regeedzigxo | prefikso | PAG §425 rimarko I |
TEBI | "2 je la kvardeka potenco" | prefikso | BW |
tofu|o | speco de sojkazeo, "tohuo°" (en NPIV "touxfuo") | BW | |
tohu|o | "tofuo°" | Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento | |
Tok-Pisin|o | kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo | BW | |
*UK* | "kastrita besto" | sufikso | PAG §372 rimarko II |
Vakajam|o | urbo en Japanujo | Posxatlaso de la Mondo | |
*Varsxav|o* | "Varsovio" | Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj | |
vide|o | "elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj, filmo en videa tekniko" | BW | |
Vincxestr|o | urbo en Anglujo | BW |
Aperas Grekaj liternomoj. El la plene Esperantigitaj nur delt|o, epsilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o trovigxas en NPIV (por la aliaj NPIV donas nur duone Esperantigitajn formojn sen O-finajxo). Alf|o, bet|o kaj gam|o trovigxas en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana Rot|o trovigxas en la Komputada leksikono La aliaj estas de BW: alfo, beto, gamo, zeto, eto, teto, kapo, muo, nuo, ksio, omikrono, pio, roto, sigmo, tauxo, upsilono, fio, hxio, psio. El la duone Esperantigitaj nomoj tri estas de BW: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en NPIV.
Aperas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj: alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, hxet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, samehx, ain, pe, cadi, kof, resx, sxin, tav. Ili estas el la Psalmaro de la Biblio (sed ili versxajne ne estas Zamenhofaj).
Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: As, Ais, Bes, Bis, Ces, Cis, Des, Dis, Es, Eis, Fes, Fis, Ges, Gis. Ili trovigxas en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Menciigxas kelkaj kuriozaj nombrovortoj: undeciliono, duodeciliono, tredeciliono, kvatuordeciliono, kvindeciliono, seksdeciliono, septendeciliono, oktodeciliono, novemdeciliono, vigintiliono, centiliono. Ili estas de BW
Menciigxas neoficialaj kaj strikte evitendaj tabelvortoj je ALI. Nur du el ili, *alies* kaj *aliel* estas registritaj en NPIV. Kvin el la aliaj, *aliu*, *alio*, *alie*, *aliam* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.
Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de BW: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaux.