PMEG

Jam

Jam signifas, ke antauxe okazis ia sxangxo, ekz. ekesto de nova ago aux stato, cxeso de ago aux stato, atingo de certa kvanto aux longo, kaj simile. Ofte jam estas la malo de ankoraux. Foje io alia en la frazo montras sxangxon, kaj jam nur emfazas tion. Alifoje jam estas la sola, kiu montras, ke okazis sxangxo:

  • Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.[FE.18] Antauxe mi ne havis mian cxapelon, sed tio sxangxigxis.

  • Cxiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco.[OV.376] Antauxe ni ne estis plene trankvilaj.

  • Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.[FE.38] Antauxe okazis sxangxo de simpla pluvo en pluvegon.

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.[FE.38] Post unu horo la sxangxo de "varmega" al "varma" estis kompleta. Post tri horoj la sxangxo al "tute malvarma" estis kompleta.

  • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.[FE.25]

Foje jam akcentas, ke pasinta ago estas efektive pasinta:

  • Se li jam venis, petu lin al mi.[FE.26]

  • Cxu vi jam trovis vian horlogxon?[FE.20]

  • Komencis jam vesperigxi.[M.8]

Foje jam montras, ke io estas pli frua ol oni atendas, volas, kredas, scias aux simile:

  • Mi jam antaux unu horo volis paroli kun vi.[BV.48] Vere tiel frue.

  • Vi estas ankoraux malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros.[M.40]

Cxe dauxrolongo aux ripeto jam emfazas, ke pasis plene tiom da tempo aux ripetoj:

  • Nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando.[Gn.45] Du plenaj jaroj pasis.

  • Mi jam tridek jarojn estas tombisto.[H.149] Pasis plene tridek plenaj jaroj, kaj mi ankoraux estas tombisto.

  • Mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaux jam kvin jarojn.[M.100] Kvin jaroj (preskaux) plene pasis.

  • Mi ripetis tion cxi al vi jam centfoje! Okazis efektive cent ripetoj.

Foje jam servas por fari distingon inter du IS-verboj aux du OS-verboj, kiuj ne montras la saman tempon. Jam montras la pli fruan tempon. Ofte jam estas helpata de la vorto antauxe. Alia maniero fari tian distingon estas uzi kunmetitan verboformon:

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron).[FE.24]

  • Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).[FE.24]

Cxe OS-verboj jam povas emfazi, ke la estonta ago estas suficxe proksima, aux ke oni vidas sxancojn, ke la ago okazos, foje kun nuanco de espero aux kuragxigo:

  • La mondo dormas obstine, sed jam levigxos baldaux la suno.[FK.300] Antauxe restis longe gxis la sunlevigxo, sed nun gxi baldaux okazos.

  • Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidigxos.[FA2.94] Mi havas esperojn, ke ili solidigxos.

Kune kun nea verbo jam emfazas, ke okazinta ago cxesis antaux la aktuala momento. Jam ne = ne plu:

  • La infano jam ne ploras.[FE.6] Gxi cxesis plori antaux nun.

  • La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.[FE.10] Gxi tie kusxis antauxe, sed ne plu.

  • Detalojn pri la dialekto proponita en 1894 mi nun jam ne memoras bone.[L1.55] Mi antauxe forgesis.

  • Ecx se ni volus nun halti, ni jam ne povus.[OV.376] La povo cxesis antaux nun.

  • Sxi jam plu ne kuris.[M.212] Sxi antauxe cxesis kuri.

Kune kun nea OS-verbo jam emfazas, ke atendata aux dezirata ago ne okazos:

  • Kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.[FE.20] La ebloj trovi estas for.

Ne jam «

Se jam estas mem neata, la signifo farigxas mala. Tiam la ago, al kiu jam rilatas, ankoraux ne komencigxis: Ili ne jam alvenis. = Ili ankoraux ne alvenis. Zamenhof konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstatauxe ankoraux ne, kaj plej multaj tion faras. Ambaux esprimoj estas logikaj, sed la malkutimeco de ne jam estas suficxa motivo por preferi ankoraux ne.

Jam por suficxeco «

Iafoje jam rilatas al certa frazparto montrante, ke la afero suficxas, ke oni ne bezonas sercxi alian por ke la frazo estu vera:

  • Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton.[Rt.73] La politiko suficxas. Ne necesas sercxi ion alian, kio ilin devigus.

  • Jam de vidpunkto pure historia kaj socia gxi [la Biblio] devas havi grandan intereson por cxiu homo.[OV.51] La vidpunktoj historia kaj socia devas suficxi por veki intereson.

  • En cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus efektiva beligajxo en la krono de regxino.[FA1.51] Cxiu sola suficxas. Ne necesas preni plurajn. Unu sola suficxas.

  • Unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto.[OV.144] Liaj antauxaj agoj suficxas por ke oni povu diri, ke li multe faris. Ne necesas konsideri la novan agon.

Kiel oni povas vidi en la ekzemploj, suficxeca jam povas lokigxi jen antaux, jen post la koncerna afero. Por maksimuma klareco sxajnas bone loki gxin antauxe.

Vortfarado «

jama = "jam ekzistanta, jam farita, jam aginta" k.s.: Ni volas utiligi niajn jamajn spertojn. = ...tiujn spertojn, kiujn ni jam havas.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva