Tuj = "sen prokrasto, sen atendo":
"Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!"[FE.19]
Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.[FE.20]
La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.[FE.33]
Tuj post la hejto la forno estis varmega.[FE.38]
Li estas tre kredema: ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.[FE.41]
Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovagxajn cignojn.[FA1.106]
La infanoj ne tuj komprenis, kion sxi diris.[FA3.89]
Tuj estas ankaux uzata kun loka signifo = "tute proksime, tute apude". Foje tempa kaj loka signifoj miksigxas:
Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?[FA1.127]
Tuj malantaux si sxi auxdis viran vocxon.[M.12]
La monto malfermigxis, kaj la regxidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post sxi.[FA1.45] Kaj tempa kaj loka tuj.
Tuja = "tuj okazonta, okazinta, farigxonta, farigxinta" k.s.: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.[FE.31]
Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis vidi kien.