PMEG

Plu

Plu montras, ke ago aux stato ne cxesas, sed dauxras:

  • Tenu ankaux plu gxin en sekreto.[H.21] = Ne cxesu teni gxin en sekreto. Dauxrigu teni gxin en sekreto.

  • Dangxere estas lin lasi plu en tia libereco.[H.113] = Dangxere estas ne malliberigi lin.

  • Ni ne cxesis labori, sed plu faris niajn taskojn.

  • Mi plu amos vin gxis la morto.

Loka plu «

Foje plu montras ne nur tempan, sed ankaux lokan dauxrigon:

  • Ne haltu, iru plu! La irado dauxru kaj loke kaj tempe.

  • Legu plu kelkajn cxapitrojn, kaj vi komprenos cxion. La legado dauxru tempe kaj al posta loko en la libro.

Plu + neo «

Se plu estas uzata kune kun nea vorto, gxi montras, ke ago aux stato ne dauxras. Oni uzas plu por emfazi, ke oni iel supozis, ke la ago dauxros:

  • Li ja plu ne vivas![M.163] Li ne dauxre vivis, sed mortis.

  • Mi lin antauxe amis, sed nun lin plu ne amas.[BV.82] Mi cxesis ami lin.

  • Li plu tute ne sentis la malvarmon cxirkaux si.[FA2.54]

  • Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino.[M.57]

  • Mi havas nenion plu por doni![FA3.3]

  • Cxiu el tiuj cxi lauxtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian pasxon plu.[OV.423]

  • Gxis cxi tie aliru, sed ne plu.[Ij.38]

Plu kaj ankoraux «

Plu kaj ankoraux povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke ankoraux almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antauxe estis, ne sxangxigxis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos ankaux poste.

Ankoraux povas ankaux montri, ke io ripetigxos, ke aldonigxos io nova samspeca, dum plu signifas, ke io dauxros sensxangxe: Poste mi ankoraux parolos pri gxi.[OV.25] Al miaj antauxaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun cxesas paroli pri mia projekto por trinki iom da akvo. Poste mi plu parolos pri gxi. Mia parolado dauxros poste.

Plu kaj pli «

Plu kaj pli povas foje esti similaj, sed baze estas granda diferenco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto cxeestas aux estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu. = Li dauxrigis sian rakontadon.

  • Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj.

  • Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe.

  • Mi pensas, ke gxi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.[FE.25] Cxi tie ne eblas plu, cxar sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli aux similan vorton.

Vortfarado «

Plua = "dauxronta aux dauxrinta plu, okazonta aux okazinta en posta tempo": Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis?[BV.72] Kelke da felicxaj ideoj [...] kuragxigis min por plua laborado.[FK.231] Tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por cxiam la pluan uzadon de nia korpo.[FA1.81]

Plue estas suficxe ofte uzata akcenta formo de plu: Auxskultu min plue.[M.158] Kiel gxis nun, tiel ankaux plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.[OV.448] La bela muziko ludis cxiam plue.[FA1.21]

Plue estas uzata ankaux en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas direktan N-finajxon pluen:

  • Kelke da pasxoj plue trovigxas la tomba monumento de Alfieri.[FA1.139]

  • La sxipeto veturis pluen.[FA1.100]

  • Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.[FA1.38]

  • La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, cxiam pluen.[FA1.127]

  • Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.[FA3.135] Cxi tie nur la N-finajxo montras, ke temas (ankaux) pri loka movigxo. La vortoj per rakontado movigxis al pli kaj pli multaj lokoj kaj homoj.

Cxi tia direkta N-finajxo ne estas tute logika, cxar plu ne montras la celon de la movigxo. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni ne hezitu uzi gxin, sed ofte simpla plu aux plue suficxas. Legu pli pri tia uzo de direkta N-finajxo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva