Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni povas tiajn "vortojn" libere krei laux momentaj bezonoj. La signifoklarigojn, kiujn oni trovas en vortaroj kaj cxi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Cxi tie nur mallonge menciigxos kelkaj ekzemploj de neoficialaj ekkriaj vortetoj (pliajn oni povas trovi ekz. en NPIV. Rimarku, ke la formoj kaj la signifoj de tiaj vortoj povas tre varii en la praktiko.
Sonimitoj estas la plej "sovagxa" parto de cxiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute lauxplacxe kaj lauxbezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili ankaux ne cxiam obeas al la sonreguloj. Cxi-poste oni povas rimarki ekz. sss kun tri sinsekvaj "s"-oj, kio ne eblas en normalaj vortoj, kaj ankaux uxa kaj kuxaks, en kiuj la litero UX aperas en nenormala pozicio.
Noto: Laux PAG lo estas O-vorta formo de la artikolo la. Tio estas fantaziajxo. La kaj lo estas du tute senrilataj vortoj. Lo tute ne estas O-vorto, kaj tute ne devenas de la.