PMEG

Oficialaj ekkriaj vortetoj

Adiaux «

Adiaux estas gxentila salutvorto por disigxoj: Adiaux, kara hejma domo![Rt.122] Adiaux por cxiam![Rt.23]

Adiaux povas ankaux roli O-vortece. Tiam gxi estas citajxo: Por cxiu okazo mi volas diri al vi porcxiaman adiaux.[FA1.46]

Adiauxi = "diri adiaux!" (aux alimaniere esprimi la saman ideon): Sxi adiauxis lin per la mano, kaj malaperis.

Adiauxo = "eldiro de adiaux!" (aux esprimado de la ideo adiaux! en alia maniero): Johano kapsignis al li adiauxon.[FA1.37]

Adiauxa = "esprimanta adiauxon, rilata al adiauxo" k.s.: Cxi tiu saluto estis klare adiauxa.[M.180] Morgaux estos la adiauxa vespero.

La vorto adiaux mem estas tre malmulte uzata en la praktiko. Kutime oni uzas gxis (la) revido!. Kunmetoj kiel adiauxi, adiauxo kaj adiauxa estas tamen oftaj.

Bis «

Bis estas lauxda ekkrio, per kiu oni petas aktoron aux artiston ripeti ion bonan aux montri pli de sia arto. Oni trovas bis ankaux en instrukcioj pri kantado k.s., kie gxi montras ripetadon. Bisi = "krii bis!" (por peti ripeton). En iuj lingvoj bis havas pli vastan uzadon, sed en Esperanto gxi (ankoraux) estas limigita al artistaj kaj muzikaj okazoj.

Fi «

Fi montras malsxaton aux abomenon: Fi, kiel abomene![FE.26] Fi estas ofte uzata prefiksece, kaj ankaux kiel ordinara radiko: fia = "malestiminda".

Ha «

Ha montras ekmiron aux surprizon: Ha, kiel bele![FE.26] Ha! kie vi ricevis la tutan monon?[FA1.14] Ripeta ha povas esprimi pli vivan senton: "Ha ha!" ekgxemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta mangxajxo malaperas.[FA1.9] Ripeta ha estas ankaux uzata kiel sonimito de ridado: Kiel oni povas ne ridi? [...] ha, ha, ha![M.137]

Ha plus la neoficiala ekkria vorteto lo formas kune la duvortan ekkrion ha lo, kiu estas uzata kiel alvoko, precipe en telefonado.

He «

He estas uzata precipe por altiri ies atenton: He, vi, venu cxi tien![Rz.37] He; kion vi tie havas en la sako?[FA1.9] Komparu kun la neoficiala vorteto hej.

Ho «

Ho estas gxenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton: "Ho, cxielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas?"[FE.21] Ho belega Italujo![FA1.92] Ho! Diablo gxin prenu![Rz.93] Ho, Dio! kion vi faras![FE.26] Ho, mia kor'![FK.303]

Ho estas uzata aparte ofte cxe alvokoj por plivigligi aux pliseriozigi: Al Vi, ho potenca senkorpa Mistero![OV.589] Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.[FE.21] Ho estas ankaux ofte kombinata kun aliaj ekkriaj vortetoj: ho ve, he ho...

Hura «

Per hura oni esprimas gxojon, aprobon, entuziasmon k.s.: Cxiuj aplauxdis kaj lauxte aprobis, kaj Knut kriis "hura!"[FA3.61] Legu ankaux pri la formo hu ra°.

Nu «

Nu estas gxenerala atentiga vorto. Gxi iel montras al la alparolato, ke io speciala sekvos. La precizaj nuancoj estas tre diversaj. Alvoko: "Nu, mia filino?" — "Jes, patrino."[FE.21] "Nu, Alfred," ekkriis la doktoro, "kion vi diros al tio cxi?"[BV.19] Malpacienco: Nu, iru pli rapide![FE.26] Nu, nu malsagxulo, cxesu![Rz.24] Konsento, koncedo: Nu, bone, bone![Rt.12] Nu do, venu, se vi vere insistas. Fino de interparolo: Nu, bone do, tial ni iru![Rt.30] Nu, bonan nokton![H.2] Surprizigxo: Nu! Kiu supozus ion tian? Nu, mi neniam atendis tion! Dubo, hezito: Nu, kiel nun, Anton Antonovicx?[Rz.15] Klarigo: Nu! Tion kauxzis difekto en la hejtilo. Rezignacio: Nu, tia estas la vivo. Nu, kion fari? Konsolo: Nu, nu! Ne ploru!

Ve «

Per ve oni esprimas kordoloron aux bedauxregon pro malfelicxo: "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".[FE.21] Ho ve al ni, ke ni pekis![Pk.5] Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radsxiritaj, kvaronigitaj![Rt.66] Ve povas ankaux montri minacon al alia persono: Tiam ve al vi estos, se vi movos viajn sxultrojn aux faros malkontentan mienon.[Rt.41] Ve estas [...] al la viro, se virino kuragxas lin kritiki.[Gm.52] Veo = "plenda ekkrio". Ve(ad)i = "plende kri(ad)i, lamenti".


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva