PMEG

Igi

Igi = "kauxzi, ke iu faru ian agon". Igi estas farita el la sufikso IG.

La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kauxzas, ke iu alia faru ian agon. La objekto estas tiu, kiu faru la agon. La rezulta ago, I-verbo, aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

  • Ni devas antaux cxio igi lin, aboni la gazeton.[OV.144] = Ni devas antaux cxio faru tiel, ke li abonu la gazeton.

  • En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, enkonduki Esperanton en cxiujn lernejojn.[OV.247]

  • La finigxado de la tago igis ilin rapidi.[M.200]

  • Por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaux apartenas al viaj malaprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj.[OV.549]

Iafoje, tre malofte, la rezulta I-verbo povas esti subkomprenata:

  • — Mi prenis kaj dissigelis [la leteron]. — Kiel do vi...? — Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis.[Rz.92] = ...Nenatura forto min igis preni kaj dissigeli la leteron.

Klariga igi «

Teorie oni povas disigi cxiun verbon kun IG-sufikso al igi + rezulta esprimo. Tio povas esti maniero klarigi la precizan signifon de IG-verbo. En tia klariga uzo igi aperas ankaux kun A-vorta aux O-vorta rezulto:

  • Mi nigrigis gxin. Mi igis gxin nigra.

  • Tio disigis ilin. Tio igis ilin disaj.

  • La frosto glaciigis la lagon. La frosto igis la lagon glacia.

  • Sxia patro edzinigis sxin. Sxia patro igis sxin edzino.

  • Li enkadrigis la foton. Li igis la foton enkadra (= tia, ke gxi estis en kadro).

  • Mi dormigis la bebon. Mi igis la bebon dormanta.

  • Li trinkigas sian cxevalon. Li igas sian cxevalon trinkanta.

  • Li trinkigas akvon (al la cxevalo). Li igas akvon trinkata (de la cxevalo).

Tiajn cxi frazojn oni apenaux uzas en ordinara lingvajxo, sed cxefe por klarigi la precizan signifon de IG-verbo. Kutime oni uzas igi nur kun I-verboj. Cxe A-vorto aux O-vorto oni normale uzas fari.

Igi neniam signifas "krei" aux "produkti". Ne eblas diri: *Dio igis la mondon.* *La sxuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La sxuisto faris botojn al mi.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva