IG = "efika, kauxza aux sxangxa ago". Komparu kun IGX. Tio, kio staras antaux IG, cxiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finajxo. Cxiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas sxangxata. La subjekto estas tio, kio kauxzas la sxangxon. Legu ankaux pri frazroloj cxe IG-verboj.
Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:
akra → akrigi = agi tiel, ke io farigxas akra
pala → paligi = agi tiel, ke io farigxas pala
longa → longigi = agi tiel, ke io farigxas longa
pli longa → plilongigi = agi tiel, ke io farigxas pli longa
Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne cxiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaux nur mallongigi, cxar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.
Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kauxzas, ke iu faras la koncernan agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.
Oni povas deiri de senobjekta verbo:
sidi → sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi
esti → estigi = agi tiel, ke io ekestas
Oni ankaux povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aux la subjekto de la simpla verbo, aux la objekto de la simpla verbo:
kompreni → komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
mangxi → mangxigi = agi tiel, ke iu mangxas
Legu pri la elekto de objekto cxe IG-verboj el agaj radikoj.
Oni ankaux povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.
Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto farigxas tio, kion la radiko montras:
edzo → edzigi = agi tiel, ke iu farigxas edzo
Tia IG-verbo ankaux povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:
pinto → pinta → pintigi = agi tiel, ke io farigxas pinta, ke io ekhavas pinton
Tia IG-verbo ankaux povas signifi, ke oni kauxzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko:
flamo → flami → flamigi = agi tiel, ke io flamas
Oni ankaux povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:
en (la) domo → endomigi = movi en (la) domon
al la bordo → albordigi = movi al la bordo
en tombo → entombigi = meti en tombon
sen vesto → senvestigi = forpreni la veston de iu
sen fortoj → senfortigi = forpreni la fortojn
La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, cxar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski = "kunmaskigi", sxargxi = "kunsxargxigi", vesti = "kunvestigi". En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi, malsxargxi = sensxargxigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, sxargxi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malsxargxi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto → senvestigi (kun vesto → "kunvestigi"), sen sxargxo → sensxargxigi (kun sxargxo → "kunsxargxigi"). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi tiajn verbojn.
Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie "kunfortigi", sed tio estas senbezone peza vorto. Anstatauxe oni diras simple fortigi. Estas ankaux cxi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta → fortigi → malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj → senfortigi (kun fortoj → "kunfortigi"). La simpla verbo forti signifas "esti forta". Malforti = "esti malforta".
Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto (endomigi, senvestigi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rolvorteton: ordigi = "meti en ordon" → kunordigi = "meti en ordon kun io alia". La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al "io alia". Legu pli pri la diferenco inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj.
Oni ankaux povas fari IG-verbon el vorteto aux el afikso:
for → forigi = formovi, forpreni, forvisxi, forskrapi
al → aligi = aldoni, almeti
trans → transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni
tro → troigi = agi tiel, ke io estas aux sxajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)
kun → kunigi = agi tiel, ke io farigxas kuna; DIS → disigi = agi tiel, ke io farigxas disa
Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, cxu uzi simplan sensufiksan verbon, aux verbon kun la sufikso IG.
Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:
fino = la lasta parto de io → fini = kauxzi ke io havu finon, meti finon al io
konfuzo = malordego → konfuzi = krei malordegon, fari malordega
masko → maski = surmeti maskon, kasxi per masko
Foje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:
grupo → grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n
bildo → bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde
Foje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaux signifoj estas IG-ecaj:
koloro → kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io
koloro → kolorigi = agi tiel, ke io farigxas kolora
limo → limi = esti limo de io, formi limon de io, trovigxi cxe la limo de io
limo → limigi = meti limo(j)n al io, kauxzi ke io havu limo(j)n
Oni tamen ne povas postuli, ke cxiuj cxiam sekvu tiujn cxi delikatajn distingojn. Oni devas almenaux toleri, se iu foje intermiksas kolori kaj kolorigi, aux limi kaj limigi. La distingoj ankaux ne cxiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj limigi por la nuna limigi.
Foje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca:
lumo → lumi = eljxeti lumradiojn
lumo → lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma
Foje ambaux formoj havas la saman signifon:
ordo → ordi aux ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda
Nuntempe oni gxenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same logika. Oni komparu kun konfuzi: konfuzo ≈ malordo, konfuzi ≈ malord(ig)i.
Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu gxin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne cxiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, cxar la simpla formo apenaux havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaux formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.
IG kutime aperas kun verba finajxo, sed povas ankaux havi O-finajxon, A-finajxon aux E-finajxon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = "la ago akrigi", akriga = "rilata al la ago akrigi, akriganta", sidigo = "la ago sidigi", sidige = "rilate al la ago sidigi, sidigante", edzigo = "la ago edzigi", edziga = "rilata al la ago edzigi".