I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la cxefverbo estas formo de esti, sed ankaux aliaj cxefverboj eblas:
Resti kun leono estas dangxere.[FE.7] Tio, kio estas dangxera, estas la ago resti kun leono. Dangxere estas perverba priskribo de resti. Gxi havu E-finajxon, cxar gxi estas priskribo de verbo.
Nun estis plej bone reveni hejmen.[FA2.12] Tio, kio estis plej bona, estas la ago reveni hejmen.
Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile.[PE.1202] Tio, kio estas facila, estas la ago kritiki. Tio, kio estas malfacila, estas la ago fari.
Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I-verbo ofte estas indiferenta:
Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn![FA2.123] La senca subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por cxiu ajn, kiu havas tiajn najbarojn.
Se en cxi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni povas gxin montri per al-komplemento aux por-komplemento:
Restas al mi nur diri al vi adiaux.[M.59] Senca subjekto de diri estas mi. Temas pri tio, ke mi diros al vi adiaux.
Tedis al sxi pensi pri li.[BV.36] La persono, kiu pensis, estas sxi.
Al la papo ne estas permesite edzigxi.[FA4.148] La papo ne rajtas edzigxi.
Estos por mi granda plezuro konatigxi kun vi en Kembrigxo.[OV.561] Mi konatigxos kun vi.