La I-formo de verbo montras tute gxenerale la ideon de farado de ago (aux estado en stato). I-verbo ne montras tempon aux modon. Oni tial parolas pri neuxtrala modo.
I-verboj similas al agaj O-vortoj: kuri ≈ kurado, sidi ≈ sidado, esti ≈ estado, marteli ≈ martelado, lumi ≈ lumado, fosi ≈ fosado.
I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. Foje I-verbo ecx povas havi rolvorteton antaux si.
I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel cxefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.
Komplementoj de I-verbo povas stari cxu antaux, cxu post la I-verbo, cxu proksime, cxu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la cxefverbo.
I-verbo kaj gxiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.
I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi mangxi*, *la knabino esti* aux simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto, senca subjekto.
Ofte cxefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaux unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.
I-verbo normale ne povas esti cxefverbo. Gxi anstatauxe povas roli en preskaux cxiuj aliaj frazroloj. I-verbo havas tamen normale nenian rolmontrilon. Gxian frazrolon montras la kunteksto. Tamen iafoje I-verboj estas uzataj kvazaux cxefverboj.
Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne cxiuj) I-verboj estas kvazaux mallongigitaj ke-frazoj:
Mi gxojas vin vidi![H.15] = Mi gxojas, ke mi vin vidas!
Sxi planis tuj reveni. = Sxi planis, ke sxi tuj revenos.
Oni konvinkis sxin kuniri. = Oni konvinkis sxin, ke sxi kuniru.
Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.