PMEG

Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aux plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aux eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje.

Alterna jen povas aperi kaj antaux tutaj frazoj, kaj antaux unuopaj frazpartoj:

  • Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.[FA1.96] La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

  • Sxia vizagxo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.[M.159] La vizagxo sxangxigxadis.

  • Gxi [= sonorilo en fabelo] rakontas sencxese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al gxi la kaprico.[FA4.68] Iufoje la sonorilo rakontas mallonge, alifoje longe.

  • Gxi [la maro] estis ja jen rugxa, jen verda, jen blua.[FA1.149] La koloro sxangxigxis, aux estis malsama en diversaj lokoj

  • Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.[M.56]

  • Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio.[FA3.139]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva